La regiono situas inter la mezmontaroj Taunus sudoriente kaj Westerwald [Vestavalt] nordokcidente. Inter ili en vasta valo fluas la rivero Lahn de nordoriento al sudokcidento tra la distrikto. En la valo la grundo tre fekundas, kaj agrikulturo prosperas. Sian nomon donas al la distrikto la urboj Limburg kaj 'Weilburg, aliaj pli grandaj urboj estas Bad Camberg kaj Hadamar.
Urboj kaj neurbaj komunumoj
Nombroj de loĝantoj fine de decembro 2022 inter krampoj