La komunumo konsistas el tri komunumopartoj: Oberbrechen, Werschau kaj Niederbrechen, la administra sidejo kaj la plej granda el la tri komunumopartoj.
Partneraj loĝlokoj
La tuta komunumo ekde 2021 havas ĝemelecon kun la komunumo Le Barp en Nova Akvitanio, sudokcidenta Francio, sed la loĝloko Werschau aldone jam plurajn jardekojn flegas ĝemelecon kun Courcy (Marne) en la regiono Grand Est de nordorienta Francio.
Trafiko
La komunumo per individua motora trafiko konektiĝas al la aŭtovojo. Ankaŭ estas loka fervoja stacidomo kaj la moderna stacidomo Limburg por ICE-rapidtrajnoj foras nur malmultajn kilometrojn. Krome la lokon oni kompreneble ankaŭ per bicikloj atingas facile, kaj se oni alvojaĝas per kajako per la rivero Lahn, oni elboatiĝu en Runkel aŭ Villmar.