Dieburg estas urbo en centra Germanio. Ĝi situas en la distrikto Darmstadt-Dieburg, en federacia lando Hesio.
Fine de decembro 2022 la urbo havis 15 699 loĝantojn. Tra la teritorio fluas la rivereto Gersprenz.
Vidindaĵoj
La malnova urbo karakterizita per multaj trabfakaj domoj entute vidindas. Specialan atenton meritas
- la kapucena monaĥejo
- la mezepoka ban-domo
- la kastelo "Fechenbach"
- la kastelo "Albinisches Schloss"
- la kastela parko
- kaj la klasicista urbodomo
Eksteraj ligiloj
Fotoj
-
la merkata placo
-
la karnevala fonto
-
la "sukera" strato