La fermentado produktiĝas per la metabola agado de gistoj, kiuj transformas la sukerojn de la frukto en etanolon kaj gason en formo de karbona dioksido. La sukero kaj la acidoj, kiujn havas la fruktoj de Vitis vinifera, sufiĉas por tia fermentado. Tamen la vino estas produkto de aro de mediaj faktoroj: sojlo, klimato, latitudo, altitudo, horoj de lumo kaj temperaturo, inter variaj aliaj.[2] Proksimume du trionoj de la tutmonda rikolto de vinberoj estas uzataj por vinproduktado; la ceteron oni konsumas kiel fruktojn.[3] Spite al tio, la kultivado de la vito kovras nur 0,5% de la kultivebla grundo en la mondo.[4] La kultivado de la vito estas ofte asociata kun mediteranea klimato.
Oni donas la nomon «vino» nur al la likvo rezulta el alkohola fermentado ĉu totala aŭ parta, de vinbera suko (mosto), sen esenca aldono de ia alia substanco. En multaj naciaj aŭ internaciaj juroj oni konsideras vino nur la fermentitan trinkaĵon faritan el Vitis vinifera, spite la fakton, ke oni produktas similajn trinkaĵon el aliaj specioj de vito (Vitis labrusca, Vitis rupestris ktp). La scienca branĉo pri la prilaborado de vino nomiĝas Enologio aŭ Vinscienco (sen enkalkuli ankaŭ la procezojn de kultivo de la vito). La scienco, kiu okupiĝas pri la biologio de la vito kaj pri ties kultivo, nomiĝas ampelologio.[1]
La produktado de vino estas, laŭ opinioj de arĥeologoj, devena de Kaŭkazio, Malgrand-Azio kaj Mezoriento. Ĝi estas tre malnova, ĉar oni trovis potojn pli ol 8000-jaraĝajn[5], kiuj entenas kernetojn de kultivitaj vitoj. Jam en antikva Egipto vitkultivado kaj vinfarado estis enradikiĝintaj kaj gravaj ekonomiaj trajtoj. En mitologioj (Oziriso (en Egipto), Dionizo (en Grekio), Bakĥo (al la romianoj), Gilgameŝ en Babilono), personigas vinon, ties ebriigajn virtojn, aŭ ties alstrebadon. En la kristana religio vino simbolas sangon de Kristo kaj estas uzata en la Sakramento de Komunio (personigo de la dio).
En plejparto de la landoj vinoj estas apartigitaj laŭ sia vitvario; en Francio (krom Alzaco) ili estas apartigataj laŭ sia cru (kvalit-kategorio) aŭ terroir, t.e. determina regiono apartigita nature pro ties reliefo, grundo, sunigado, vinigmetodo. La plej elstaraj vinoj estas ankaŭ apartigitaj per sia rikoltjaro.
Vinhistorio
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Vinhistorio.
La historio de vino daŭras dum miloj da jaroj kaj estas proksime interplektita kun la agrikultura historio kaj okcidenta civilizo. La unuaj signoj de ĝia kultivado estas en Kartvelio ĉirkaŭ 6 000 a.K.[6][7][8], tiam pli ĝeneralaj indicoj baldaŭ estis trovitaj poste en la Proksima Oriento, kie la vito kaj la alkoholaĵo produktita per fermentado de ĝia suko estis gravaj al Mezopotamio, Israelo, kaj Egiptujo kaj al esencaj aspektoj de fenica, greka, kaj romia civilizoj. Multaj el la plej gravaj vin-produktantaj regionoj de Okcidenta Eŭropo kaj regiono de Mediteranea Maro unue estis establitaj dum antikvo kiel grandaj plantejoj.[9] Vinfarada teknologio pliboniĝis konsiderinde dum la tempo de la Romia Imperio: multaj vinbervarietatoj kaj kultivadaj teknikoj estis konataj tiam; la dezajno de la vinpremilo avancis; kaj bareloj estis evoluigitaj por stokado kaj ekspedado de vino.[9]
La ŝanĝita konscio produktita per vino estis konsiderita religia ekde sia origino. La grekoj adoris Dionizon kaj Bakĥon kaj la romianoj organizis lian sekton.[10] Konsumado de rita vino estis parto de juda praktiko ekde bibliaj tempoj kaj, kiel parto de la eŭkaristio oni festas la Lastan Vespermanĝon de Jesuo per rito kiu estas esenca al la kristana religio. Kvankam Islamo teorie malpermesis la produktadon aŭ konsumon de vino, dum ĝia ora epoko, alkemiistoj kiel ekzemple Geber iniciatis la distiladon de vino por medikamentaj kaj industriaj celoj kiaj ekzemple la produktado de parfumo.[11] La turkaj Ujguroj respondecis eĉ pri reenmeto de vinkultivado al Ĉinio de la Dinastio Tang pluen.
Vinproduktado kaj konsumo pliiĝis, burĝonante de la 15-a jarcento pluen kiel parto de eŭropa ekspansio. Malgraŭ la giganta laŭsoatako de 1887 fare de filoksero, moderna scienco kaj teknologio adaptiĝis kaj industria vinproduktado kaj vinkonsumado nun okazas ĉie en la mondo.
Vino kaj Islamo
Teorie la Korano malpermesas vinon, drinkadon kaj ebrion, sed la rilato de la islamaj popoloj al vino ege variis dum la historio kaj depende de la diversaj landoj kaj socioj.
La ĝenro bakĥa aŭ ĥamrijja estis subĝenro de araba poezio kiu iĝis el la plej kultivataj, kaj etendiĝis el la interno de la araba duoninsulo ĝis Al-Andalus, kaj Abu Nuŭas estis unu el la pers-arabaj poetoj kiuj plej uzis tiun temon en siaj verkoj. En la poemoj de tiu subĝenro, la aŭtoro konstruas la tekstojn pere de metaforoj kaj per sia granda personeco kaj harmonio pere de prilaboritaj vortoludoj pri pokaloj, trinkujoj, drinkejoj kaj monaĥejoj, kristanoj kaj judoj, belulinoj enfermitaj, kies patroj liberigos ilin nur kontraŭ abunda doto, kortega vivo kun luksoj, kampadejoj ruinigitaj, parfumoj kaj religio.[12]
Laŭ artikolo eldonita de la doktorino Anna Gil de la Universitat Autònoma de Barcelona, la plej karakteraj trajtoj de la vinema poezio de Abu Nuŭas estas la jenaj:[13]
Vino kaj ties atributoj: vido, flaro, tuŝo, aŭdo, gusto kaj la efiko de vino.
Abu Nuŭas atribuas al la vino la atributojn de la kvin korposentoj; nome la vino havas la povon lumigi nokte la vizaĝon de la amata persono, la varmo de la vintraj noktoj, aŭ kun la sunlumo blindigas la okulojn de tiu kiu rigardas. La parfumo kiu elsendas estas kiel la odoro de pomo kaj ties parfumo estas komparata al la elspiro de amato aŭ la floroj de la ĝardeno kie drinkas la amikoj. La tuŝosento de la vino estas milda kiel la silko tra la vitro de la pokalo, kaj kiam transportas ĝin la pokalisto en siaj manoj estas respegulata la ruĝa koloro, kiu ŝajnas kolorigi per sango liaj manoj. Laŭ Abu Nuŭas la vino parolas kaj rakontas sekretojn al la drinkanto. La gusto de la vino, estas difinita kiel «pika kiel pipro» aŭ «amara ĝis frapi la nazon» - tiam la vino estis pli densa trinkaĵo kaj oni devis miksi ĝin kun akvo por esti agrable trinkata -. Inter la tre multnombraj efikoj de la vino, la poeto komentas, ke ĝi konvertas la malbelon en beleco, kiu sukcesas eniri en la vejnoj de la trinkinto kaj malligi ĉiujn ligilojn de liaj vestoj kaj la tutan honton.[14]
Kunmanĝantoj, pokalistoj kaj cenzuristoj: la poeto, la pokalisto, la kunmanĝanto kaj la cenzuristo.
La poeto ne apartigas la vineman ĝenron disde la erota ĝenro; tiel, li prezentas la kunmanĝantojn kun la vinservistojn kiel erotaj celoj plenaj je amo kaj liberego, kunigas la pasion por ambaŭ ĝenroj kun la povo de la poeto. La pokaliston aŭ vinserviston komparas foje kun gazelo de allogaj rigardo kaj movado; li proponas vinon en la pokalon kaj en liaj okuloj videblas ankaŭ alia speco de ebriiga vino. Kvazaŭ kiel metaforo, foje Abu Nuŭas nomas la pokaliston "gulam" kun ina finaĵo "gulaminja", reprezentante tiam ĉu la senseksan amon por la vino ĉu la seksardan amon inspirata de la pokalisto. La kunmanĝantojn li ĉiam difinas kiel roluloj kaj inteligentaj kaj de granda sensiveco. La cenzuro kaj la cenzuristo estas malferme kritikataj: li komencas multajn el siaj poemoj per frazo adresita al la cenzuristo por peti, ke li abandonu sian kritikemon; cenzuristo estas ĉiam montrata kiel malaminda rolulo kiu ĉiam kontraŭas liajn agojn; ju pli la cenzuristo argumentas por ke li ĉesu drinkadi des pli li instigas al la malo kaj kuraĝigas siajn amikojn plue drinkadi.[15]
La drinkejo: la drinkejaĉoj, la konventoj, la ĝardenoj kaj la kortego.
La ejoj kie okazas la bakkaj poemoj estas tre diversaj, sed ili kunhavas ion komunan: tie estas ĉiam la poeto kun siaj amikoj ĉirkaŭitaj per la plezuro de la muziko, de la amo kaj de la vino. La drinkejaĉoj estis, kiel la konventoj, ekstermure de Bagdado, inter vitejoj kiuj produktis sian propran vinon regite de judoj aŭ kristanoj; veni al tiuj lokoj estis farite ĉiam nokte; la drinkejestro, antaŭ malfermi sian pordon, pridemandis la grupon de amikoj por esti certa pri iliaj pagebloj; krome, multaj el tiuj noktoj, pro la ebrieco mem, ili devis resti pasigi unu aŭ pliajn noktojn. La noktoj en la kristanaj konventoj kie oni proponis ankaŭ la vinon produktitajn de ili mem, estis rakontitaj pli malpli kiel ĉe la drinkejaĉoj, kun la diferenco ke Abu Nuŭas havigas multan informon pri la organizado de la monaĥa vivo. La ĝardenoj kaj fruktoĝardenoj estas lokoj priskribitaj por la ĝuado de la kundrinkado de vino kun la grupo de amikoj, sub la arboj kaj ĉirkaŭitaj de floroj, akompanataj de muzikistoj kaj kantistoj; en tiuj lokoj, la poemoj estas ĉiam komparataj kun la parfumo kaj la belo de la floroj. Finfine, ene de la palacoj de la kortego de la kalifo, estas kie okazas la plej bonaj festoj; la drinkado kuniĝis al la muziko, al la poezio kaj al la plej elektitaj plezuroj.[16]
Vino kaj Islamo: drinkadi en Ramadano, la pilgrimado al la drinkejo, la aliaj reguloj de Islamo, la vino kaj la demono.
La poeto estis provokanto kontraŭ unu de la grandaj kontribuoj de la araba duoninsulo kaj de ties loĝantoj: nome Islamo. La reguloj de la islama religio okazigos la plej terurajn misfarojn. La monato Ramadano kaj ties preceptoj estos celo fare de la verkisto de satiroj kaj blasfemo, dum kiu li plue drinkados kaŝete kun siaj amikoj, laŭ li diras, enfermitaj en drinkejoj aŭ ankaŭ ŝajnigante sin kristanoj. Li ŝanĝos la pilgrimadon al Mekko per alia simbola al Bagdado kaj al ties vitejoj kaj drinkejoj.
Disvastiĝo kaj evoluo en Ameriko
La vito kaj produktado de vinberoj kaj vino transiris el Eŭropo al Ameriko kiel parto de la kolumba interŝanĝo. Fakte la unuaj navigistoj ofte kunportis vinon kiel parto de la navignecesaĵoj, foje anstataŭ aŭ krom akvo, pli malfacile konservebla. Post la koloniigo de Ameriko, vino produkteblas ĉefe en la moderklimataj zonoj, Kalifornio en Usono, Ĉilio, Argentino ktp.
La vino estas la nacia trinkaĵo de Argentino[17]. Argentino estas la ĉefa produktanto de vino de Latinameriko kaj la kvina plej granda produktanto el la tuta mondo,[18] same kiel la naŭa eksportanto el la tuta mondo.[19] La kvalito de la vino argentina kreskis senhalte en la lastaj jaroj, akirante terenon en la monda merkato: nur en 2010 la vendado al la ekstero atingis 650 milionojn da usonaj dolaroj, kio estas kresko de 17% rilate al 2009, markante novan historian registron. Tiu eksploda kresko rezultis en la fakto ke Argentino en 2010 anstataŭis Ĉilion kiel ĉefa vendanto de vino en Usono, kiu estas la plej grava merkato en la mondo de vino.[20]
Vinfarado
Vinfarado estas fako kiu okupiĝas pri vinproduktadmetodoj kaj transformado de mosto (vinbersuko) en vinon. Kiel fako de scio, enologio inkluzivas la necesajn partojn por vinproduktado (tio estas, la fermentado), sed ankaŭ aliajn detalojn, kiuj kontribuas al la gusto kaj odoro de la vino, de la vinberrikolto ĝis la enboteligo de la preta produkto. La vinoj povas esti dividitaj en malsamajn specojn de procezoj (ekzemple: kreado de trankvila vino kontraŭ kreado de ŝaŭmvino). Vinproduktisto estas persono kiu specialiĝas pri la procezoj de vinproduktado. La profesio estas studata kaj pri profesia praktiko kaj en akademia medio. Vinproduktantoj dungitaj en vinfarejoj kutime spertas longan trejnadon kiel ekzemple akademia grado.
La unua paŝo estas la kultivado de la vito. La vina vito[21], (latineVitis vinifera), estas planto duonligna aŭ grimpanta kiu, lasita libere kreskanta, povas atingi pli ol 30 metrojn, sed kiu, pro homa agado, per ĉiujara greftado, iĝas limigita al malgranda arbusto de ĉ. 1 m. Ties frukto, la vinbero, estas manĝebla kaj kruda materialo uzata de antikveco por fabrikado de vino kaj de aliaj alkoholaĵoj. Oni uzas la terminon vitejo por la tereno priplantita je vitoj. Vito estas tipa kultivaĵo de regionoj ĉirkaŭ la Mediteraneo kaj de aliaj moderklimataj areoj, ofte kune aŭ rivale kun olivarboj.
La vitoj esence disvolvas la ciklon de la karbono per siaj folioj kaj la fotosintezo generas en la fruktoj (la vinberoj) la necesajn sukerojn por sia stokado. La vinberoj estas tial "stokejoj" de sukeroj uzataj poste por la fermentado de vino. La kultivo de la vinbero centriĝas en la permanenta kontrolado de tiu procezo de iompostioma "stokado" de sukero en la fruktoj. Ajna problemo kiu malprofitu aŭ rompu la ekvilibron, ekzemple malbona stucado faras, ke la sukero koncentriĝu en malgranda nombro de fruktoj; en tero modere malseka la radikoj enprofundiĝas cele al absorbado de la mineraloj necesaj (ĉefe kalio). La ekvilibro inter la enhavo de sukeroj kaj acidoj ludas gravan rolon en la kvalito de la fina rezulto de la vino.
Ĝenerale al ju pli da suno estas eksponita la vito des pli granda estas la koncentro de sukeroj en la vinberoj, kaj male malmulta ekspono havigas malgrandan kvanton de sukeroj (kaj tial ankaŭ malgrandan kvanton de alkoholo). Tiu koncentro de sukero en la vinberoj kutime estas regulata en la diversaj landoj kaj estas kutime mezurata per portebla refraktometro (sufiĉas malgrandaj kvantoj de vinbersuko por determini la koncentron de sukero en gradoj Brix). Tial, cele al maksimumigo de la kvanto de lumo ricevita, oni adaptas la vitejojn kun formoj de pergolo cele al kaptado de la plej granda kvanto de sunradiado ebla.
Dum la maturiĝo de la vinbero en la vito okazas ŝanĝo en la vinbero, laŭ kiu ĝi ŝanĝas sian metabolon kaj ekstokiĝas sukerojn je tre alta rapideco, kaj samtempe malpliiĝas la koncentro de acidoj ene de la vinbero. En la Norda Hemisfero tiu ŝanĝo okazas en la monato julio. Tuj la vinberaro de vito ĉesas esti verdkolora kaj iĝas flavaj, se la variaĵo estas de blanka vinbero aŭ ruĝiĝas, se la variaĵo estas de ruĝa vinbero. Tiu fenomeno ne okazas en ĉiuj vitoj de la vitejo samtempe. Tio utilas al kultivisto por determini la momenton de la vinberrikolto. Ekzistas du aliaj faktoroj kiuj determinas tiun momenton kiel povas esti la transiro de koloro de la semoj de la interno de la vinbero, kiuj kutime el verdaj iĝas brunaj, aŭ la maturiĝo de la polifenoloj. Antaŭe la lertaj vitkultivistoj maĉis po unu vinberon ĉiutage el la momento de la ŝanĝo kaj per la gusto kaj detektitaj odoroj determinis la starton de la vinberrikolto. Nuntempe tiun mezuradon oni faras per precizigaj mezuriloj kiaj refraktometroj, ktp.
Aŭstraliaj kaj kaliforniaj esploristoj studis vitikulturon, atingante interesajn rezultojn, sed eble tro fokusitaj al la praktikado. En la Universitato de Davis, en Kalifornio, per simpla studado de vitikulturo speciale atentinte nek al ampelografio, nek al ampelologio nej al ampelometrio oni atingis rezultojn tre alte valorigitaj en la sciencaj medioj. La malnovaj viteoj havas multajn partianojn, spite al sia plej malgranda rendimento;[22] sed poste oni malkovris, ke tiu bona rezulto ne estas okazigita rekte de la maljuneco de la vito, sed pro la fakto ke estante malnova la malmultaj vinberoj kiujn ĝi produktas ricevas pli grandan kvanton de sunradiado. Similan rezulton oni povas atingi pere de novaj vitoj havigante al ili pli grandan eksponon al la sunlumo kaj klopodante por ke la vinberoj ne kaŝu tiun lumon unuj al aliaj. Tradicie oni serĉis terenojn kun alta ekspono al sunlumo kaj tiukadre ankaŭ kun malmulta nubaro kaj sekve precipitaĵo. Sed — kiel asertas la fakulo Carlos Falcó — tiujn samajn rezultojn oni povas akiri pere de laŭguta irigacio kaj la nomita “canopy management”, tradukebla al “administrado de la foliaro” aŭ "de la irigacio", atingante produktadon kiu povus sesobligi la produktadon, kvankam ne tiom la kvaliton.[23] Tian metodon de vitikulturo malpermesas la leĝaro de la Eŭropa Unio kiu favoras ĉiun kriterion kiu certigu ne ekzistadon de plusoj (troa kvanto) de vino. Tiukadre, ankaŭ oni limigas la praktikon pergoligi la vitojn, ĉar tiu estas la metodo aplikita tradicie por multobligi la produktadon.
Produktado kaj prilaborado
Premado de vinberoj
Fermentado
Maturigo
Enboteligo
Kemia kompono de vino kaj de vinbersuko
Vinoj el aliaj fruktoj (fruktvinoj)
Krom el vinbero oni povas fari vinon ankaŭ el multaj aliaj fruktoj.:
Napa Valo, Sonoma, Central Coast, Alexander Valley
Oregono
Vaŝingtonio
Long Island
Uzbekio: (de antikveco fama pro siaj vinoproduktadoj kaj de tiam eksportisto)
Vinboteloj
Speciala okazo temas pri la vinboteloj, kiuj plej ofte estas de 75 cL, dum por multaj aliaj trinkaĵoj estas la litro la baza unuo. Estas tre diversaj teorioj pri la tialoj de tiu fakto. Oni indikis, ke la tri kvaronoj estas la ideala kapacito por trinkado por du personoj, ke estas la plej taŭga grando por la ĝusta konservado de la vino, kaj eĉ ke tio kongruas kun la blovkapablo de la vitroblovistoj. Tamen plej verŝajna estas la teorio laŭ kiu en la epoko de maksimuma komerco de vino inter Britio kaj Francio (Bordozo) tiu kapacito estis koincida kongruo inter la litro jam ekuzita en Francio kaj la galjono, uzita en Britio, nome 75 cL estus unu kvinono de la brita galjono (strange ĉar britoj ne tiom uzis decimalan sistemon), kaj utila grando por transporto kaj stokado.[24]
↑Anderson, Kym, David Norman kaj Glyn Wittwer, 2003, julio, Globalisation of the World's Wine Markets, World Economy, 26, nomero 5, Blackwell Publishing Ltd, paĝoj 659 - 687, doi= 10.1111/1467-9701.00541 angla
Colman, Tyler (2008). Wine Politics: How Governments, Environmentalists, Mobsters, and Critics Influence the Wines We Drink. University of California Press. ISBN 978-0-520-25521-0.
Foulkes, Christopher (2001). Larousse Encyclopedia of Wine. Larousse. ISBN 2-03-585013-4.
Wilhelm Flitsch: Wein: Verstehen und genießen. 2. Auflage, Springer, Berlin 1999, ISBN 3-540-66273-1.
Hugh Johnson: Der große Johnson. Enzyklopädie der Weine, Weinanbaugebiete und Weinerzeuger. 17. Auflage, Hallwag, München 2004, ISBN 3-7742-5151-7.
Stuart Pigott: Schöne neue Weinwelt - Von den Auswirkungen der Globalisierung auf die Kultur des Weines. Fischer, Frankfurt am Main 2005, ISBN 3-596-16041-3.
Jens Priewe: Wein, die neue große Schule. Zabert Sandmann, München 2000, ISBN 3-89883-009-8.
Jancis Robinson: Das Oxford-Weinlexikon. Hallwag, München 2003, ISBN 3-7742-0914-6.
Rudolf Steurer: Steurers Weinhandbuch. Carl Ueberreuter Verlag, Wien 2003, ISBN 978-3-8000-3933-3.
Historio
Hubert Canik, Helmuth Schneider: Der neue Pauly. Enzyklopädie der Antike. Band 12/2, Ven–Z. Verlag J. B. Metzler, Stuttgart 2002, ISBN 3-476-01487-8.
Daniel Deckers: Im Zeichen des Traubenadlers: Eine Geschichte des deutschen Weins. Verlag Philipp von Zabern, Mainz 2010, ISBN 978-3-8053-4248-3.
Gil, Anna «Entre el delito y el deleite: la traducción del universo báquico de Abu Nuwás» . Quaderns. Universitat Autònoma de Barcelona Facultat de Traducció i d'Interpretació [Barcelona], 2009.
Hugh Johnson: Hugh Johnsons Weingeschichte: Von Dionysos bis Rothschild. Hallwag, Bern und Stuttgart 1990, ISBN 3-444-10370-0.
Roderick Phillips: Die große Geschichte des Weins. Campus, Frankfurt und New York 2003, ISBN 3-593-37390-4.
Michael Matheus (Hrsg.): Weinbau zwischen Maas und Rhein in der Antike und im Mittelalter. Trierer Historische Forschungen 23, Mainz 1997.
Michael Matheus (Hrsg.): Weinproduktion und Weinkonsum im Mittelalter. Geschichtliche Landeskunde 51, Stuttgart 2004.
Michael Matheus: Historische Dimensionen des Weinbaus. In: M. Besse, W. Haubrichs, R. Puhl (Hrsg.): Vom Wein zum Wörterbuch - Ein Fachwörterbuch in Arbeit. Beiträge des Internationalen Kolloquiums im Institut für pfälzische Geschichte und Volkskunde in Kaiserslautern, 8./9. März 2002 (Akademie der Wissenschaften und der Literatur, Abhandlungen der Geistes- und sozialwissenschaftlichen Klasse, Einzelveröffentlichungen Nr. 10). Stuttgart 2004, S. 237–273.
M. Matheus, L. Clemens: Weinfälschung im Mittelalter und zu Beginn der Frühen Neuzeit. In: H.-G. Borck (Hrsg.): Unrecht und Recht. Kriminalität und Gesellschaft im Wandel von 1500 bis 2000. Veröffentlichung der Landesarchivverwaltung Rheinland-Pfalz 98, Koblenz 2002, S. 570–581.
M. Matheus, R. Matheus: „Je älter der Rheinwein wird, je mehr Firne bekömmt er, welches dem Kenner am meisten gefällt!“ Beobachtungen zum Geschmackswandel im Mittelalter und in der frühen Neuzeit. In: Mainzer Zeitschrift, 96/97 (2001/2002) (Festschrift F. Schütz), S. 73–85. Mainz in der Gutenbergzeit. In: Gutenberg 2000 (Rhein Main Presse), Mainz 2000, S. 9.
Enologio
Helmut Hans Dittrich, Manfred Großmann: Mikrobiologie des Weines. 56 Tabellen. 3. Auflage, Verlag Eugen Ulmer, Stuttgart 2005, ISBN 3-8001-4470-0.
Robert Steidl: Kellerwirtschaft. 7. Auflage, Österreichischer Agrarverlag, Wien 2001, ISBN 978-3-7040-1699-7.
Gerhard Troost: Technologie des Weines. Eugen Ulmer, Stuttgart 6. Auflage, 1988, ISBN 3-8001-5816-7 (Standardwerk).
Resolusi 432Dewan Keamanan PBBLokasi Teluk Walvis dan rujukan kepada Afrika SelatanTanggal27 Juli 1978Sidang no.2.082KodeS/RES/432 (Dokumen)TopikNamibiaRingkasan hasil15 mendukungTidak ada menentangTidak ada abstainHasilDiadopsiKomposisi Dewan KeamananAnggota tetap Tiongkok Prancis Britania Raya Amerika Serikat Uni SovietAnggota tidak tetap Bolivia Kanada Jerman Barat Gabon India Kuwait Mauritania Nigeria Cekoslow...
Pour les articles homonymes, voir Bosanquet. Bernard BosanquetNaissance 14 juin 1848AlnwickDécès 8 février 1923 (à 74 ans)LondresNationalité britanniqueFormation Balliol CollegeHarrow SchoolPère Robert William Bosanquet (d)Mère Caroline Macdowall (d)Fratrie Day Bosanquet (en)Conjoint Helen Bosanquet (de 1895 à 1923)Distinction Membre de la British Academymodifier - modifier le code - modifier Wikidata Bernard Bosanquet est un philosophe anglais né le 14 juin 1848 à Rock Hall (...
PaolaPaola, 1967Permaisuri BelgiaPeriode9 Agustus 1993–21 Juli 2013Informasi pribadiKelahiran11 September 1937 (umur 86)Villa Claudia, Forte dei Marmi, ItaliaWangsaDinasti Saxe-Coburg dan Gotha (oleh pernikahan)Ruffo di Calabria(keluarga; oleh kelahiran)Nama lengkapDonna Paola Margherita Maria Antonia ConsigliaAyahFulco, Pangeran Ruffo di CalabriaIbuLuisa Gazelli dei Conti di RossanaPasanganAlbert II dari BelgiaAnakPhilippe dari BelgiaAstrid, Archduchess of Austria-Este Pangeran Lauren...
Syrian politician (1928–2018) Jassem Alwanجاسم علوانAlwan during his military trial, 1963Personal detailsBorn(1928-07-04)4 July 1928Deir ez-Zor, French SyriaDied3 January 2018(2018-01-03) (aged 89)Cairo, EgyptOccupationCommander of Qatana Military Base (1958-1961)Military serviceYears of service1946-1963Rank Lieutenant Colonel Jassem Alwan (Arabic: جاسم علوان, Jāsim ʿAlwān) (born 4 July 1928 – died 3 January 2018 in Cairo[1]) was a prominent Syrian A...
Artikel ini membutuhkan rujukan tambahan agar kualitasnya dapat dipastikan. Mohon bantu kami mengembangkan artikel ini dengan cara menambahkan rujukan ke sumber tepercaya. Pernyataan tak bersumber bisa saja dipertentangkan dan dihapus.Cari sumber: Eastern Suburbs Sydney – berita · surat kabar · buku · cendekiawan · JSTOR (Februari 2009) EasternSuburbs HillsDistrict Parramatta Blacktown GreaterWesternSydney Hawkesbury Inner West NorthernSuburbs Can...
МифологияРитуально-мифологическийкомплекс Система ценностей Сакральное Миф Мономиф Теория основного мифа Ритуал Обряд Праздник Жречество Мифологическое сознание Магическое мышление Низшая мифология Модель мира Цикличность Сотворение мира Мировое яйцо Мифическое ...
Only HumanSingel oleh Jonas Brothersdari album Happiness BeginsDirilis02 Juli 2019 (2019-07-02)Format Digital download streaming GenreReggae-pop[1]Durasi3:03LabelRepublicPencipta Nick Jonas Joe Jonas Kevin Jonas Johan Schuster ProduserShellbackKronologi singel Jonas Brothers Runaway (2019) Only Human (2019) Lonely (2019) Video musikOnly Human di YouTube Only Human adalah lagu oleh band asal Amerika Serikat, Jonas Brothers dari album tahun 2019 mereka Happiness Begins. Lagu ini di...
You can help expand this article with text translated from the corresponding article in Russian. (December 2020) Click [show] for important translation instructions. View a machine-translated version of the Russian article. Machine translation, like DeepL or Google Translate, is a useful starting point for translations, but translators must revise errors as necessary and confirm that the translation is accurate, rather than simply copy-pasting machine-translated text into the English Wik...
2011 film This article needs additional citations for verification. Please help improve this article by adding citations to reliable sources. Unsourced material may be challenged and removed.Find sources: Fred 2: Night of the Living Fred – news · newspapers · books · scholar · JSTOR (April 2024) (Learn how and when to remove this message) Fred 2: Night of the Living FredDVD cover of the movieDirected byJohn FortenberryWritten byDavid A. GoodmanBased on...
Governor of Pennsylvania from 2015 to 2023 Not to be confused with Tom Wolfe. For other people with the same name, see Thomas Wolf (disambiguation). Tom WolfOfficial portrait, 201947th Governor of PennsylvaniaIn officeJanuary 20, 2015 (2015-01-20) – January 17, 2023 (2023-01-17)LieutenantMike StackJohn FettermanKim Ward (acting)Preceded byTom CorbettSucceeded byJosh ShapiroSecretary of Revenue of PennsylvaniaIn officeApril 25, 2007 (2007...
Hungarian-Austrian composer and pianist (1936–2019) The native form of this personal name is Erőd Iván. This article uses Western name order when mentioning individuals. Iván Erődin June 2011BornErőd Iván(1936-01-02)2 January 1936Budapest, HungaryDied24 June 2019(2019-06-24) (aged 83)Vienna, AustriaEducationFranz Liszt Academy of MusicOccupations Composer Pianist Academic teacher Organizations Franz Liszt Academy of Music University of Music and Performing Arts Graz Awards Fe...
يزيد بن عبد الله بن دينار معلومات شخصية تاريخ الوفاة سنة 869 مواطنة الدولة العباسية مناصب والي مصر في عهد الدولة العباسية (73 ) في المنصب856 – 857 عنبسة بن إسحاق الضبي مزاحم بن خاقان الحياة العملية المهنة وال تعديل مصدري - تعديل يزيد بن عبد الله أ...
عدد دول حوض النيل ١١ دول الحوض إن قائمة دول حوض النيل تشمل: إرتريا أوغندا إثيوبيا السودان جمهورية الكونغو الديمقراطية جنوب السودان بوروندي تنزانيا رواندا كينيا مصر معوقات التكامل بين دول حوض النيل النزاعات الحدودية تتعدى هذه النزاعات ح...
Запрос «Гиммлер» перенаправляется сюда; см. также другие значения. Генрих Гиммлернем. Heinrich Himmler Рейхсфюрер СС Генрих Гиммлер, 1942 год Рейхсфюрер СС 6 января 1929 — 29 апреля 1945 Предшественник Эрхард Хайден Преемник Карл Ханке Рейхсляйтер 2 июня 1933 — 29 апреля 1945 Статс-секр...
This article's lead section may be too short to adequately summarize the key points. Please consider expanding the lead to provide an accessible overview of all important aspects of the article. (August 2011) 71st New York Infantry RegimentCoat of armsActive1850–presentCountry United StatesBranchNew York Army National GuardTypeInfantrySizeBattalionGarrison/HQNew York CityNickname(s)The American GuardMotto(s)Pro aris et pro focisMarchThe Gallant Seventy-FirstEngagements American Civil W...
Sports stadium in Tasmania University of Tasmania StadiumFormer namesAurora StadiumLocationLaunceston, TasmaniaCoordinates41°25′33″S 147°08′20″E / 41.42583°S 147.13889°E / -41.42583; 147.13889OwnerLaunceston City CouncilOperatorAFL TasmaniaCapacity19,000[2]Field size170 m × 140 m (560 ft × 460 ft)[1]SurfaceGrassConstructionBroke ground1919Opened1921Construction costA$23.6M (redevelopment)TenantsTasmania Devils...
You can help expand this article with text translated from the corresponding article in Arabic. (November 2019) Click [show] for important translation instructions. Machine translation, like DeepL or Google Translate, is a useful starting point for translations, but translators must revise errors as necessary and confirm that the translation is accurate, rather than simply copy-pasting machine-translated text into the English Wikipedia. Do not translate text that appears unreliable or l...
ميدان سباق الخيل في بيروتمعلومات عامةالمنطقة الإدارية بيروت البلد لبنان الموقع الجغرافيالإحداثيات 33°52′39″N 35°30′43″E / 33.87745832°N 35.51189094°E / 33.87745832; 35.51189094 تعديل - تعديل مصدري - تعديل ويكي بيانات ميدان سباق الخيل في بيروت عام 1973 ميادين سباق الخيل في بيروت تعد الع...
صحيح مسلم المسند الصحيح معلومات الكتاب المؤلف مسلم بن الحجاج(206 هـ - 261 هـ) البلد نيسابور اللغة العربية السلسلة كتب الحديث الستة الموضوع الحديث النبوي المواقع ويكي مصدر صحيح مسلم - ويكي مصدر تعديل مصدري - تعديل صحيح مسلم هو أحد أهم كتب الحديث النبوي عند المسلمين ...