Ni
nikelo
Nikelo (latine niccolum) estas kemia elemento de la perioda tabelo kun la simbolo Ni kaj la atomnumero 28. Ĝi estas arĝent-kolora transirmetalo. Ĉefe, ĝi estas valora pro sia uzo en alojoj (ekz. en multaj rustorezistaj ŝtaloj).