Mendelevio aŭ Unilunio estas kemia elemento en la perioda tabelo kiu havas la simbolon Md (antaŭe Mv) aŭ Unu kaj la atomnumeron 101. Ĝi estas rara tero kaj elemento en la aktinoida serio. Mendelevio estas transurania radioaktivega metala elemento, kiun oni povas fari bombardante ejnŝtejnion per alfaradioj. Ĝi estis nomita omaĝe al la kemiisto, Dmitrij Mendelejev.
Rimarkindaĵoj
Esploroj montras, ke mendelevio havas iom stabilan dupozitivan (II) oksidostaton, krom la pli tipa (en aktinoidoj) tripozitiva (III) stato.
Md-256 estis uzita por esplori la kemiajn trajtojn de ĉi elemento en akva solvaĵo.
Ne estas ceteraj uzoj por mendelevio, kaj apenaŭaj kiomoj da ĝi estis produktitaj iam.
Historio
Mendelevion unue sintezis la teamestro Stanley G. Thomson kaj Albert Ghiorso, Glenn T. Seaborg, Bernard Harvey kaj Greg Choppin je eka 1955.
La teamo produktis Md-256 (duonvivo da 76 minutoj), kiam ili bombardis celon el ejnstejnio-253 per alfaradioj (heliumaj atomkernoj) en la 60-cola ciklotrono ĉe Radiolaborejo Berkeley en Kalifornio; Md-256 estis sintezita po unu atomo.
La elemento 101 estis la naŭa transurania elemento laŭ sintezdato.
Izotopoj
15 radiizotopoj de mendelevio estas esploritaj.
Plej stabilaj estas Md-258 kun duonvivo da 51,5 tagoj, Md-260 kun 31,8 tagoj kaj Md-257 kun 5,52 horoj.
La ceteraj radiaktivaj izotopoj havas duonvivojn da malpli ol 97 minutoj, kaj la plimulto da malpli ol 5 minutoj.
Tiu ĉi elemento havas 1 izomeron, 258m-Md (t½ 57 minutoj).
La atommaso de la izotopoj de mendelevio rangas inter 245,091 unuoj de atommaso (Md-245) kaj 260,104 unuoj (Md-260).
Referencoj
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj