Se ne estas indikite alie, estas uzitaj unuoj de SI kaj SVP.
Rentgenio estas kemia elemento en la perioda tabelo, kiu havas la simbolon Rg kaj la atomnumeron 111. Ĝi estas ege radioaktiva sinteza elemento, kiu disfalas treege rapide kaj de kiu nur malmulte da atomoj estis sintezitaj. Pro ĝia enesto en grupo 11, oni opinias, ke ĝi estas solida metalo.