Sulfuro estas flava, ties brilo estas diamanteca ĝis graseca; la korpo estas sufiĉe diafana kaj forte durefrakta. Ĝis varmeco de 95 °C la sulfuro aperas en romba strukturo, de 95 ĝis 112,8 °C aperas laŭ monoklina kristalsistemo; je plia varmeco la sulfuro fandiĝas.
La sulfuro formiĝas pro redukto de gipso-kuŝejoj en kontakto kun elementoj organikaj, kiel karbo.