Sulfidoj estas saloj de sulfurhidrogenoj (H2S), kiuj entenas la sulfid-jonon S2− aŭ kovalentajn organikajn kombinaĵojn en strukturo de R-S-R', kiuj ankaŭ nomiĝas tioeteroj aŭ sulfanoj. La sulfid-anjonoj kun ŝargo je -2 nomiĝas mallonge "sulfidoj".
Kun la metal- aŭ duonmetal-katjonoj estiĝas ĉirkaŭ 600 sulfid-mineraloj, kiuj montras plej ofte karakterajn kolorojn kaj skrap-koloron. Al tiuj apartenas multaj ercoj, tiel la neorganikaj sulfidoj servas kiel ekspluatindaj krudmaterialoj kun granda enteno je metaloj ekz. fero, kupro, plumbo, zinko, hidrargo, arseno kaj antimono.
Ekzemploj
Sulfidoj
Referencoj
- ↑ Laŭ Plena Ilustrita Vortaro 2002, p.380 kaj laŭ Mineralnavn la nomo estas "galeno"
Legu ankaŭ
sulfito (SO32−), sulfato (SO42−), sulfuro (S)