Se ne estas indikite alie, estas uzitaj unuoj de SI kaj SVP.
Samario estas kemia elemento en la perioda tabelo kiu havas la simbolon Sm kaj la atomnumeron 62. Ĝi estas bluarĝent-kolora lantanoida elemento, kiu ekbrulos en aero ĉe 150 °C. Samario estis malkovrita kaj unue izolita de Lecoq de Boisbaudran en 1879. Ĝi estas nomita laŭ la mineralo samarskito, la mineralo de kiu ĝi estis izolita.