Fr
franciumo
Franciumo[1], aŭ francio[2] estas kemia elemento en la perioda tabelo kiu havas la simbolon Fr kaj la atomnumeron 87. Ĝi estas tre radioaktiva alkala metalo, kiu estas trovebla en urania kaj toria ercoj.
Sciencistoj kalkulis, ke en la tuta Tero ekzistas je ajna specifa tempo entute malpli ol 20 atomoj da franciumo. Pro sia radioaktiveco, ĉiu atomo vivas nur kelkajn minutojn. Sekve, ni scias tre malmulte pri la trajtoj de la metalo franciumo.