Rara teroRara tero[1] aŭ malofta tero[2] estas minerala oksido kiu ne tre abundas en la naturo, sed ofte oni celas per rara tero ne la oksidon, sed la oksidigitan elementon (metalon). En tiu senco, "rara tero" (pli klare ”rara termetalo” aŭ ”rara terelemento”) estas metalo el iomete abunda grupo de 17 kemiaj elementoj, kiuj estas skandio, itrio, kaj la lantanoidoj. Tiuj elementoj estas malfacile ekstrakteblaj el la mineraloj kiuj enhavas ilin, ĉiam en formo de miksaĵo el pluraj raraj teroj. Ili estas listigitaj en la sekva ĉiukolumne vicigebla tabelo kune kun informo pri ilia malkovro kaj la etimologio de iliaj nomoj. Malkovro kaj nomigo
Skandio estas unu el la profetitaj elementoj de Mendelejev. En mineraloj de Ytterby estis malkovritaj itrio, terbio, iterbio, erbio, tulio, holmio, skandio, gadolinio, disprozio kaj lutecio. Raraj teroj en la perioda tabelo
Uzado kaj tutmonda produktado![]() Ekde la dua duono de la 20a jarcento, raraj teroj trovis teknikan aplikon en pli kaj pli da diversaj kampoj. Ili uziĝas en diversspecaj lumfontoj, ekranoj, laseroj, permanentaj magnetoj, alttemperaturaj superkonduktiloj, specialaj vitroj kaj lensoj, komputilaj memoroj, specialaj elektrodoj, kiel kataliziloj, ktp. Pro la kreskantaj aplikokampoj, la postulado de raraj teroj kreskis ĝis problema nivelo. Post periodo dum kiu unu minejo en Usono dominis la merkaton, pli ol 90% de la produktado okazis en Ĉinio en la komenco de la 21a jarcento. Por limigi la malpurigadon de la medio, kiun kaŭzas la minado, la produktado estis restriktita. Por tamen kontentigi la enlandan postuladon, la eksportado el Ĉinio estis limigita en la jaro 2011. Tio kaŭzis altiĝon de la prezoj de ĉiuj raraj teroj. La eksterlanda prezo de cerioksido (la plej grandkvante produktata) kreskis de 4 usonaj dolaroj por kilogramo en 2010 al 150 dolaroj en 2011. ReferencojEksteraj ligiloj
|