La federacia vojo 42 - germaneBundesstraße 42 - estas parto de reto de duarangaj interregionaj vojoj en Germanio, kiuj kompletigas la unuarangan reton de la germanaj aŭtovojoj. Ĝi vojas 200 kilometrojn tra la federaciaj landoj Nordrejn-Vestfalio, Rejnlando-Palatinato kaj Hesio. La plej norda kaj okcidenta punkto estas la urbopartoj Ramersdorf kaj Oberkassel[1] de Bonno, oriente de la rivero Rejno, kaj la plej suda kaj orienta la komunumo Darmstadt. En la loko kie norde ligiĝas la germana aŭtovojo A59, la urba vojo A562 kaj la federacia vojo 42, la aŭtovoja kruciĝo volviĝas ĉirkaŭ la mezepoka kastelo Kommende Ramersdorf, origine rezidejo de la Ordeno de germanaj kavaliroj.
Dum la unuaj 150 kilometroj inter la urboparto Oberkassel de Bonno kaj Eltville la vojo ĉiam restas rekte ĉe la orienta riverbordo de la Rejno, kaj nur dum la lasta kvarono vojas sendepende de la rivera valo. La samajn 150 kilometrojn ĉe la okcidenta riverbordo de la Rejno vojas la federacia vojo 9.