Parkumejo estas surfaco sur publika aŭ privata grundo por parkumi veturilojn. Parkumejo estas areo de pli ol unu parkumloko.
Publikaj parkumejoj estas gravaj eroj de la trafika substrukturo. Ilia planado estas parto de la trafikpolitiko. Uzo de parkumejoj estas regulita per trafikregularo.
Eco
Parkumejo povas esti ekstera tereno aŭ troviĝi en veturil-enirebla konstruaĵo. Tiukaze la parkejo povas esti en domo, aŭ en subtera konstruaĵo.
Apartaj parkumejoj
Laŭ situo aŭ funkcio ekzistas diversaj parkejoj.
Aŭtovoja parkumejo similas al restejo, sed havas nek restoracion, nek benzinstacion.
Migrulparkumejoj estas parkumejoj, kiuj estas elirpunktoj por migradvojoj.
Klientoparkumejo estas parkumejo disponigita de aŭ antaŭ vendejo aŭ entrepreno por ties klientoj dum la daŭro de la aĉetumo aŭ vizito.