La federacia vojo 50 - germaneBundesstraße 50 - estas parto de reto de duarangaj interregionaj vojoj en Germanio, kiuj kompletigas la unuarangan reton de la germanaj aŭtovojoj. Ĝi vojas ĉ. 130 kilometrojn tra la federacia lando Rejnlando-Palatinato. La plej okcidenta punkto estas la komunumo Roth an der Our proksime de Vianden ĉe la german-luksemburga limo, kaj la plej orienta la komunumo Rheinböllen, kie la vojo enfluas la germanan aŭtovojon .