Mozelo
Mozelo en Germanio
rivero
Bazaj informoj
Longeco
544 km
Akvokolekta areo
35 000 km²
Averaĝa trafluo
150 m³/s
Fluo
- Alteco super marnivelo
735 m
Enfluejo
Rejno
- Alteco
64 m
Geografio
Alfluantoj
en Francio
Rivero en Eŭropo
Mozelo (Moselle france [mɔzɛl], Musel luksemburge ['muzell], Mosel germane ['mo:zl]) estas rivero en Francio , Luksemburgio kaj Germanio (federaciaj landoj Sarlando kaj Rejnlando-Palatinato ). Mozelo fontas ĉe Col de Bussang en Vogezoj je alteco de 735 m kaj enfluas Rejnon post 544 km ĉe Koblenz .
La nomo 'Mozelo' originas el la Latina Mosella , fuŝtraduko de la Kelta Mosea. Mosella estas diminutivo de la parte paralelfluanta rivero Mozo (latine Mosa )
Laŭlonge Mozelon troviĝas grava vitokulturejo de kie originas la fama mozelvino .
Mozelo fariĝis ŝipvojo en 1967 , de la franca Metz ĝis la germana Koblenz , kun 18 kluzoj .
Vidu ankaŭ