Metz ([mɛs], esperanteMesso)[1][2][3][4][5] estas urbo en nordorienta Francio kaj la ĉefurbo de departementoMoselle (nomata laŭ la rivero Mozelo). Laŭ la stato de 2021 en la urbo vivis 120 874 loĝantoj sur areo de 41,94 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 2 882 loĝantoj/km².
Geografio
Metz situas ĉirkaŭ la loko kie la rivero Seille enfluas la Mozelon.
Metz havas 3 insulojn loĝatajn: Petit Saulcy, Grand Saulcy kaj Chambière. La insuloj estas ligitaj inter si kaj al la urbo per pontoj: la Moyen Pont (la Meza Ponto), la Pont des Morts (la Ponto de la Mortintoj), la Pont de la Préfécture (la Prefekteja Ponto), la Pont Moreau, la Pont Saint-Georges kaj la Pont des Grilles.
La teritorio havas komunan limon kun la ĉirkaŭaj komunumoj Pouilly, Ars-Laquenexy, Le Ban-Saint-Martin, Coincy, Longeville-lès-Metz, Lorry-lès-Metz, Marly, La Maxe, Montigny-lès-Metz, Peltre, Plappeville, Saint-Julien-lès-Metz, Vantoux kaj Woippy.
Demografio
La loĝantaro de Metz regule kreskis de post la Dua Mondmilito. Tiu demografia kreskado neniam interrompiĝis, eĉ se ĝi estis tre malrapida ekde la 1970-aj jaroj. Tio esceptigas Metz inter la grandaj urboj de Francio, kiuj preskaŭ ĉiuj renkontis demografie-retrokreskajn fazojn dum la 1970-aj aŭ 1980-aj jaroj.
Historio
Prahistorio
La plej malnovaj okupspuroj en la ejo de Metz datiĝas 200.000 jarojn antaŭ Jesuo Kristo. En 1882, la plej grava kaj antikva trovaĵo de Mozelo okazis: oni trovis pugnokojnon aŭ bifacon, malkaŝigitan de paleolitika sablotrabo en Montigny-lès-Metz, kaj kiu datiĝus la 3an glaciigon de la kvaternara erao (inter ĉ la -300 000aj ĝis -120 000aj jaroj). La homoj kiuj vivis tiuepoke estis ĉasantoj kaj plukantoj, ili vivis laŭ la malhejmosida vivmaniero propra ĉe la migrantoj kaj delokiĝis laŭ la nutraĵtrovado.
En 1861 okazis la Universala ekspozicio de agrikulturo, industrio, hortikulturo kaj belarto. Metz estis sieĝita dum la franco-germana milito de 1870. Forlasita de la plimulto de la francaj deputitoj, inkluzive la lorenaj deputitoj de la Meurthe, kiuj voĉdonis preskaŭ unuanime ĝian aneksigon, Metz estis religita al la nova germana imperio, ratifita per la traktato de Frankforto kaj iĝis ĉefurbo de la distrikto Loreno (Lothringen) en la Reichsland Alzaco-Mozelo de 1871 ĝis 1919.
Post la aneksado kaj la foriro de la Metz-anoj korligitaj al Francio, la urbo daŭris pligrandiĝi kaj transformiĝi. Aperis grandegaj konstruaĵoj de nov-romana aŭ nov-gota stilo. Okupita kaj aneksita denove dum la Dua Mondmilito, Metz-on liberis la 95a divido de usona infanterio je la 18a de novembro1944. Post la malfacilaj bataloj, germana generalo donis la kromnomon "The Iron Men of Metz" (La ferhomoj de Metz) al usonaj soldatoj pro esti la unua armeo kiu kaptis tiun urbon perforte.
Nuntempe, la milita rolo de Metz malkreskis, kaj la urbo diversigis siajn agadojn. Ĝi tiel povis plue kreski malgraŭ la malfaciloj ekonomikaj kiu daŭre frapis la Lorenon.
↑Noto: La meza sono "s" estas pro tio, ke la regionafranca prononco de la urbo estas [mɛs], ne [mɛts] kiel en la germana (kvankam nuntempe ankaŭ multaj franclingvanoj ekster la regiono prononcas ĝin [mɛts]), kaj la duobla konsonanto en la formo "Messo" praviĝis pro tio, ke la esperanta vorto meso jam estas katolika diservo. Notu ke la urbanoj en la franca nomatas en vira formo messins [mɛsɛ̃] kaj en virina formo messines [mɛsiːn].