La urbo estis fondita en 1715 per margrafoKarlo la 3-a Vilhelmo laŭ la planoj de arkitekto Friedrich Weinbrenner. En la centro troviĝas la margrafa kastelo. De ĝi eliras ĉiuj stratoj kvazaŭ radioj el la suno. Pro tiu aspekto de Karlsruhe portas la kromnomon "ventumila urbo".
La urbo havas tre efikan tramsistemon, kiu uzas la saman traklarĝon kiel la federaciaj trajnoj. Tiuj "tramtrajnoj" de Karlsruhe ligas la tutan regionon ĝis Mannheim, Heidelberg.
La urbo estas administra centro de samnoma distrikto, al kies teritorio la urbo mem tamen ne apartenas.
Laŭ la Enciklopedio de Esperanto la unua Esperanto-grupo en Karlsruhe estis fondita en la jaro 1905.
En 1930 Germana Asocio de Nacionalstenografio okaze de sia kongreso en Karlsruhe, organizis Intersteno-ekspozicion kaj paroladojn pri utileco de Esperanto.
La germana sekcio de la Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista (IKUE) fondiĝis en 1992 en Karlsruhe, dum la Katolika Tagaro, kiun sume vizitis centmilo da partoprenantoj.[1] Estis mesoj kaj prelegoj en Esperanto.[2]
En Karlsruhe estas loka Esperanto-grupo [3], kiu post ioma paŭzo revigliĝis en printempo 2008. En orienta urboparto estas strato nomata "Zamenhofstraße". Krome ekzistas ponto nomata Esperanto-Brücke super la strato Pulverhausstraße en la urboparto Grünwinkel.