Ĉi tiu artikolo temas pri urbo. Por proksime lokigita historia ŝtato kaj regiono rigardu la paĝon Badeno. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Baden.
La urbo estis romia urbo en la romia provincoGermania Superior, havis la nomon Aquae (plurale banoj) kaj estis, krom la romiaj legianoj, plejparte setlita de keltoj kaj la ĝermana tribo sueboj (komparu la vorton ŝvaboj). Sendube la romia urbo ekzistis antaŭ la jaro 198, ĉar el tiu jaro konserviĝis ŝtona vojindikolo al la urbo res p(ublica) Aqu(ensis). En la 210-aj jaroj la imperiestro Karakalo konstruigis en la urbo Aquae vastajn termobanejojn, kaj ĝis plej malfrue la jaro 282 (kiam mortis la romia imperiestroProbo) la tuta regiono, kiun Tacito nomis agri decumates, estis sub armea kontrolo de la ĝermana tribo alemanoj, ne plu de la Romia Imperio.
En la moderna germana lingvo, Baden estas substantivo kun la signifo "banado"[1][2] sed Baden, la originala ĝermanlingva nomo de la urbo, estas la traduko de la latina formo Aquae kaj devenas de pli frua plurala formo de Bad ("bano")[3]. La urbo en la mezepoko germanlingve nomiĝis Baden, sed pro klara kompreno oni ofte nomis ĝin "Baden en Baden", por distingi ĝin de Baden (Aŭstrio) aŭ Baden (Svislando). En 1932 la nomo de la urbo estis oficiale ŝanĝita al Baden-Baden.
Nomo en Esperanto
La esperantigita nomo de la urbo laŭ Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV), Badeno,[4][5] nuntempe estas evitinda, ĉar ĝi devenis de ĝia malnova germana nomo "Baden", kiu jam ekde 1932 estis anstataŭigita de "Baden-Baden". Dum Esperanto-aranĝoj en Baden-Baden (ekzemple la Trilanda Renkontiĝo de GEJ en 2005 kaj la BAVELO-Seminario en 2006), oni ne esperantigis la nomon de la urbo.
Geografio
Badener Höhe (esperante= altaĵo de Badeno) estas monto en la norda Nigra Arbaro sur la teritorio de Baden-Baden kaj Forbach. Kun alteco de 1002,5 m ĝi estas la plej alta punkto en la urbo Baden-Baden.
Turismo
Vizitindaĵoj estas la tn. Trinkhalle (trinkfontano), Kurhaus (kuracloko),Friederichsbad (kuracloka banejo), malnova fortikaĵo, Festspielhaus (operejo) Neues Schloss (nova kastelo), Altes Schloss (malnova kastelo), florĝardeno Lichtentaler Allee,
(de) Volkmar Eidloth: Baden-Baden, europäische Kurstädte und das Welterbe der UNESCO. Grundzüge einer länderübergreifenden gemeinschaftlichen Bewerbung (Baden-Baden, eŭropaj banurboj kaj Monda Heredaĵo de Unesko. Bazoj de translima komuna aspiro.), en: Denkmalpflege in Baden-Württemberg, 42. jarkolekto 2013, Heft 3, paĝoj 134–144 (surrete)
↑La urbonomo Badeno ekzemple ankaŭ uziĝas en la klasikaĵo Patroj kaj filoj de Ivan Turgenev] en traduko de Kazimierz Bein (Kabe) de 1909, plej notinde en tekstero de ĉapitro VII, p. 24: "«En Badeno iliaj rilatoj rekomenciĝis preskaŭ kiel antaŭe. Antaŭvidante neeviteblan disiĝon, li deziris almenaŭ resti ŝia amiko, kvazaŭ amikeco kun tia virino estus ebla. . . Ŝi sekrete forlasis Badenon, kaj de tiu tempo ĉiam evitis Paŭlon».