La distrikto Tübingen situas en la federacia lando Baden-Virtembergo de Germanio. Ĝia administra sidejo estas la samnoma, historia universitata urbo Tübingen. La distrikto estas parto de la ankaŭ samnoma distriktaro Tübingen kaj de la regiona ligo Neckar-Alb. Fine de decembro 2022 la distrikto havis 232803 loĝantojn.
Najbaras la distriktoj Böblingen norde, Reutlingen oriente, Zollernalb sude kaj Freudenstadt okcidente kaj Calw okcidente.
Administra divido
La distrikto konsistas el 15 komunumoj, el kiuj 3 estas urboj. En la sekva listo inter krampoj aldoniĝas la respektiva nombro de loĝantoj laŭ la stato fino de decembro 2022.
Urboj:
- Mössingen (20900)
- Rottenburg am Neckar (44653)
- Tübingen (92811)
Neurbaj komunumoj:
- Ammerbuch (11387)
- Bodelshausen (5851)
- Dettenhausen (5573)
- Dußlingen (6355)
- Gomaringen (9252)
- Hirrlingen (3193)
- Kirchentellinsfurt (5689)
- Kusterdingen (8863)
- Nehren (4550)
- Neustetten (3853)
- Ofterdingen (5508)
- Starzach (4365)
Iuj urboj kaj/aŭ komunumoj interkonsentis kune oferti partojn de la publikaj servoj kadre de administraj komunumaroj. Tiuj grupigoj en la supra listo (laŭ la nuna stato) ne aparte listiĝas.
Eksteraj ligiloj