La distrikto konsistas el 42 komunumoj, el kiuj 8 estas urboj. En la sekva listo inter krampoj aldoniĝas la respektiva nombro de loĝantoj laŭ la stato fino de septembro 2006.
Iuj urboj kaj/aŭ komunumoj interkonsentis kune oferti partojn de la publikaj servoj kadre de administraj komunumaroj. Tiuj grupigoj en la supra listo (laŭ la nuna stato) ne aparte listiĝas.
Kulturo kaj vidindaĵoj
Vidindaj kulturaj kaj naturaj monumentoj estas la fortikaĵo Rötteln, la akvokastelojInzlingen kaj Schliengen, kastelo Bürgeln, la lago Nonnenmattweiher la stalaktita kaverno Erdmannshöhle, la kaverno Tschamberhöhle kaj la lago Eichener See. La laste menciita lago estas kuriozaĵo, ĉar dum plejparto de la tempo ĉi tute ne ekzistas: nur post fortaj pluvoj subtera akvo puŝiĝas supren kaj plenigas la valeton, post pluvoĉeso la akvo iom post iom malaperas. Same interesa estas vizito de la pitoreska pejzaĝo en la glaĉere estiĝinta valo Präger Gletscherkessel.
Internacie konatas la muzeo Vitra Design Museum en Weil am Rhein.