La distrikto Zollernalb - germane Zollernalbkreis - situas en la federacia lando Baden-Virtembergo de Germanio. Ĝia administra sidejo estas la urbo Balingen. La distrikto estas parto de la distriktaro Tübingen kaj de la regiona ligo Neckar-Alb.
La distrikto havas areon de 917 km², kaj fine de decembro 2022 ĝi havis 193 235 loĝantojn. Najbaras la distriktoj Tübingen norde, Reutlingen kaj Sigmaringen oriente, Tuttlingen sude kaj Rottweil kaj Freudenstadt okcidente.
La regiono historie estas la kerna teritorio de la nobela dinastio Hohenzollern. Ilia familia kastelo en Hechingen videblas en la kvar-bilda fotogalerio sube.
Administra divido
La distrikto konsistas el 25 komunumoj, el kiuj 9 estas urboj. En la sekva listo inter krampoj aldoniĝas la respektiva nombro de loĝantoj laŭ la stato fino de decembro 2022.
Urboj:
- Albstadt (46422)
- Balingen (34945)
- Burladingen (12273)
- Geislingen (5957)
- Haigerloch (10968)
- Hechingen (19439)
- Meßstetten (11560)
- Rosenfeld (6547)
- Schömberg (4741)
Neurbaj komunumoj:
- Bisingen (9844)
- Bitz (3785)
- Dautmergen (450)
- Dormettingen (1099)
- Dotternhausen (1830)
- Grosselfingen (2178)
- Hausen am Tann (496)
- Jungingen (1375)
- Nusplingen (1865)
- Obernheim (1487)
- Rangendingen (5349)
- Ratshausen (764)
- Straßberg (2480)
- Weilen unter den Rinnen (598)
- Winterlingen (6336)
- Zimmern unter der Burg (447)
Iuj urboj kaj/aŭ komunumoj interkonsentis kune oferti partojn de la publikaj servoj kadre de administraj komunumaroj. Tiuj grupigoj en la supra listo (laŭ la nuna stato) ne aparte listiĝas.
Eksteraj ligiloj