En Romio, la provincoj estis teritoriaj subdividoj ekster Italio.
Ili aperis okaze de la Punikaj Militoj, kiam la Romia Respubliko etendiĝis ekster la itala duoninsulo, kaj la nombro de la romiaj provincoj ne ĉesis kreski. Fine de la Respubliko, same en la Frua Imperio, la provincoj estis la plej gravaj administraj subdividoj de la teritorio. Ilia nombro atingis kvardekon sub la dinastio Severo. Diokleciano, en la tetrarkio, profunde reformis la teritorian administradon de la Imperio, multobligante la nombron de provincoj kaj kreante unuon superan al la provincoj, la diocezoj.
Post la Iliriaj Militoj en la 3-a jc a.K., la regiono estis fine konkerita okaze de la tria Makedonia Milito. Tamen necesis ankoraŭ cento da jaroj por ke la bordaj ilirianoj kaj la dalmatiaj triboj estu fine submetitaj.
La regiono Pamfilio estis donita de la romianoj al la reĝlando de Pergamo ĝis 188 a.K. En 133 a.K., Atalo la 3-a de Pergamo testamentis al Romio siajn terbienojn, kiuj fariĝis romia provinco. Marko Antonio cedis parton de Pamfilio al la galatoAmintaso kaj ĝi refariĝis romia provinco nur post lia morto.
En la 2-a jc, Kilikio fariĝis centro de piratoj, kaj por kontraŭi tiun minacon, Romio konsistigis per ĝi unu el siaj provincoj. Tamen, la piratoj estis forigitaj nur en 67 a.K., post kampanjo de Pompeo.
Ĝiaj terbienoj estis romiaj de pli ol unu jarcento sed la provinco estis kreita nur en 81 a.K., poste enigita en 43/42 a.K. en Italio (regiono kun aparta statuto), de kiu ili konsistigas la regionoj 10 kaj 11.
Kreto estis aneksita inter 67 kaj 63 a.K., kaj estis asociita al Cirenio. Julio Cezaro apartigis ĝin disde Cirenio poste Marko Antonio denove kunigis la du regionoj antaŭ ol cedi keljajn jarojn poste parton de la insulo al Kleopatra la 6-a. Post la batalo de Aktio, la du provincoj estis definitive kunigitaj[1],[2],[3].
↑ 1,01,1angle Theocharis E. Detorakis (Θεοχάρης Ε. Δετοράκης), History of Crete, Iraklio, 1994, p. 87.
↑ 2,02,1Johano Tulard, Histoire de Crète, PUF, 1979, p. 88.
↑ 3,03,1Claude Lepelley, Rome et l'intégration de l'Empire, t. 2 Approches régionales du Haut-Empire romain, Nouvelle Clio.
↑Frédéric Hurlet kaj Anne Daguet-Gagey, Art. Province (Rome), estrado : Jean Leclant. Dictionnaire de l’Antiquité, eld. "PUF", Parizo, 2005, kolekto "Quadrige", 2464 paĝoj, ISBN 2-13-055018-5.