Timișoara [timiŝŭara], esperante Timiŝoaro[1] kaj ankaŭ Temeŝvaro (hungare: Temesvár temeŝvar; germane: Temeswar, Temeschburg, en germanaj dialektoj ankaŭ Temeschwar), estas la ĉefa urbo de la rumana provinco Banat. Ĝi estas la ĉefurbo de la distrikto (judeţ) Timiș. Ĝi situas ĉe la kanalo Bega, 562 km okcidente de București. Oni aligis al ĝi la vilaĝojn Freidorf, Colonia Kunz kaj Mehala.
Loĝantaro
En 1910 en la urbo vivis 72 555 loĝantoj, germanoj, hungaroj kaj rumanoj, laŭ kvanto en tiu sinsekvo; en 1992 estis 334 115 (82 % rumanoj, 9,5 % hungaroj, 4 % germanoj, 2 % serboj), kaj laŭ la stato de 2021 en la urbo vivis 250 849 loĝantoj sur areo de 130,5 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1 922 loĝantoj/km². En la urbo estas unu el la plej grandaj universitataj centroj de Rumanio. Ankaŭ post la jaro 1920, kiam la urbo laŭ la traktato de Trianon de Hungario estis donita al Rumanio, la tiam ankoraŭ multnombra german- kaj hungarlingvaj urbaj loĝantaroj tenis multajn kulturajn instituciojn, gazetojn, libroeldonejojn, lernejojn, teatrojn. Unu el multaj ekzemploj de provo pri hungarlingva gazeto en la urbo estis A Hét, kiu sukcesis nur aperi en 1945, tuj post la fino de la Dua Mondmilito. En 1953 remalfermiĝis
Historio
En 1849 tiu fortikaĵo estis la unusola, kiun la hungara armeo ne povis okupi.
En Timișoara komenciĝis, je la 16-a de decembro1989, la ribelo, kiu alportis finon al la diktaturo de Rumanio. Je la 20-a de decembro Timișoara deklaris sin la unua libera urbo, tamen je la prezo de 1.104 mortintoj kaj 3.352 vunditoj. Unu semajnon poste disfalis la reĝimo de Nicolae Ceaușescu.
En Timișoara troviĝas la sidejo de la Esperanto-Asocio de Rumanio kaj de RumEJA.
En majo 2003 tie okazis Balkana E-Simpozio, en la Okcidenta Universitato.