8-a de aŭgusto
La 8-a de aŭgusto estas la 220-a tago de la jaro (la 221-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 145 tagoj restas.
Je la 8-a de aŭgusto okazis, interalie:
Eventoj
- 449: Dua koncilio de Efezo komencita
- 969: Militista gvidanto de Fatima kaliflando fondis Kairon
- 1380: Batalo de Kulikovo: Grandprinclando Moskvo venkis Oran Hordon
- 1414: Pola-litova armeo konkeris kaj prirabis Olsztyn dum konflikto kun la Ordeno de germanaj kavaliroj
- 1438: Konciliismo: Koncilio de Florenco komenciĝis - la koncilio kreis teologian fundamenton de la doktrino pri unueco de kristanismo
- 1454: Pollando: post 5-monata sieĝo kontraŭ Ordeno de germanaj kavaliroj kapitulacis kastelo en Sztum
- 1503: Edinburgo: reĝo de Skotlando Jakobo la 4-a edziĝis al la angla princino Margaret Tudor
- 1509: Barato: kronado de Kriŝna Deva Raja inaŭguris florigon de Viĝajanagara imperio
- 1570: Subskribo de pactraktato de Saint-Germain-en-Laye finis la trian francan religian militon
- 1605: Reĝo de Svedio Karolo la 9-a fondis finnan urbon Oulu
- 1648: Mehmedo la 4-a iĝis sultano de Otomana Imperio
- 1655: Rus-Pola Milito: rusa armeo konkeris Vilnon, la ĉefurbon de Grandprinclando Litovio — unua en la historio okupado de la urbo, la masakro de loĝantoj daŭris 3 tagojn, incendio 17 tagojn
- 1709: Brazila inventisto Bartolomeu de Gusmão faris unuan dokumentitan provon flugigi varmaerbalonon
- 1741: Svedio deklaris militon kontraŭ Rusia imperio
- 1747: Nacia biblioteko: inaŭguro de Załuski-Biblioteko en Varsovio - unu el plej grandaj en la mondo, kiu post la insurekcio de Kościuszko estis rabita de rusiaj soldatoj kaj poste bruligita de germanoj, ties daŭrigo estas Ossolineum, parte translokigita de Lvovo al Vroclavo
- 1793: Franca revolucio de 1789: Nacia Konvencio malpermesis agadon de ĉiaj akademioj kaj revolucia armeo eksieĝis Lionon, ribelantan kontraŭ la revolucio kaj jakobenoj
- 1794: Insurekcio de Kościuszko
- 1815: Napoleono foriris en ekziligon al la insulo Sankta Heleno
- 1829: Jules de Polignac iĝis ĉefministro de Francio
- 1848: Printempo de Popoloj: rezulte de la ribelo Bolonjo liberiĝis de aŭstra okupado
- 1858: Germanio: Frankfurta Bestoĝardeno fondiĝis en Frankfurto ĉe Majno
- 1863: Januara Ribelo kontraŭ la Rusia Imperio: Batalo de Żyrzyn venka por poloj
- 1875: Franca astronomo Prosper Henry malkovris asteroidon Galio
- 1892: Ito Hirobumi iĝis la duan fojon ĉefministro de Japanio
- 1900: En Parizo dum internacia kongreso de matematikistoj David Hilbert prezentis liston de 23 nesolvitaj matematikaj problemoj (kiel ekz. Rimana hipotezo aŭ kontinuumo-hipotezo)
- 1907: Germana futbalklubo FC Augsburg fondiĝis
- Unua Mondmilito
- 1919: Tria Angl-Afgana Milito finiĝis kun subskribo en Rawalpindi de la traktato kun Unuiĝinta Reĝlando agnoskanta sendependecon de Emirlando Afganio
- Soveta-Pola Milito:
- 1919: Pola armeo konkeris Minskon
- 1920: Komenco de dutaga brita-franca konferenco en Hythe - oni priparolis kondiĉojn de armistico koncerne Pollandon, i.a. tujan malmobilizon al nivelo de 50 mil soldatoj kaj rajto al Rusio por senkondiĉa transporto tra la pola teritorio
- 1930: Prezidento de Pollando Ignacy Mościcki per la ŝipo SS Polonia iris kun oficiala vizito al Estonio
- 1936: Barato: Nacia Parko Jim Corbett establiĝis - la plej malnova el Naciaj parkoj de Barato
- Dua Mondmilito
- 1940: Germana okupado de Pollando: germanaj ĝendarmoj pafmortigis en Sosnowiec 10 personojn kondamnitajn al morto pro "malutila ekonomia agado"; germanaj amasaj aeratakoj kontraŭ Anglio komenciĝis; Wilhelm Keitel subskribis direktivon Konstruo en Oriento pri mobilizo de armitaj fortoj kadre de operaco Barbaroso kaj kreo de Orienta Fronto; Reĝimo de Vichy: proceskomenco de antaŭmilitaj francaj politikistoj en Riom
- 1941: Germana polico pafmortigis en Biała Podlaska 12 polojn pro tranĉo de telefonaj dratoj fare de nekonataj kaŭzintoj, en Białowieża 20 personojn kaj en Nowogródek grandan nombron de judoj; Sicherheitsdienst kaj ukraina polico murdis 300 judojn de geto en Beresteczko (nun Volina provinco); Operaco Barbaroso: batalo de Uman (Ĉerkasa provinco) finiĝis, komenco de la defendo de Odeso; Orienta Fronto: Ruĝa Armeo evakuiĝis de Staraja Russa; Stalin estis nomumita Supera Komandanto de la Armitaj fortoj en Sovetunio; nokte sovetia aviado atakis Berlinon (aviadiloj ĵetis 72 tunojn da bomboj)
- 1942: Operaco Reinhardt: germanaj ĝendarmoj pafekzekutis en Dubiecko 13 judojn kaptitajn en arbaro; en Vaŝingtono sur elektra seĝo oni ekzekutis ses germanajn sabotontojn; premiero de la usona animacia filmo Bambi; prezidento Franklin D. Roosevelt kaj ĉefministro Winston Churchill indikis generalon Dwight D. Eisenhower komandanto de planata operaco Torĉo en Nordafriko; kunveno de la Barata Nacia Kongreso rezoluciis pri urĝa likvido de la brita regado, kreo de barata ŝtato kaj nacia registaro - oni alvokis al kampanjo de civila malobeo kontraŭ la brita administracio
- 1943: Germanigo: germanaj regopovoj setligis ĝis tiu ĉi tago germanojn de aliaj ŝtatoj: en Provinco Vartlando 244 000, en Gdańsk-Okcidenta Prusio 51 500, en regiono de Ciechanów 8000, en Supra Silezio 36 000, en regiono de Lublin 7500; Pola Rezistomovado: taĉmento de Kamparanaj Batalionoj frakasis malliberejon en Kozienice liberigante 112 enprizonigitojn, kaj el Pińczów komunuman arestejon liberigante 4 membrojn de la loka konspiro; unuo de la Pola Enlanda Armeo kaj kelkaj membroj de Batala Organizo de Pola Partio Socialista atakis nokte de la 7-a/8-a de aŭgusto malliberejon en Radomsko liberiginte sen propraj perdoj 56 polojn kaj 11 judojn (la lastaj venontan tagon rezignis pri libereco kaj revenis al la malliberejo - ili baldaŭ estis pafmortigitaj); marŝalo Pietro Badoglio proklamis krizostaton en la tuta Italio; soveta aviado nokte atakis fervojajn nodojn en Karaĉev, Uneĉa kaj Poĉep
- 1944: Ribelo de Varsovio (pli da eventoj): unua disaŭdigo por la tuta Eŭropo de la Radiostacio "Fulmo" de Pola Enlanda Armeo; sur tombejoj de la kvartalo Wola daŭris akraj bataloj (interalie kontraŭ polico de Provinco Vartlando kaj kalmukoj); en ruinoj de Granda Teatro germanoj murdis ĉ. 350 civilulojn; en Varsovio pereis pastro Stanisław Mączka, helpanta al juda loĝantaro kaj Antoni Szczęsny Godlewski; germanoj pafmortigis de la 7-a ĝis la 8-a de aŭgusto en varsovia foirejo Hala Mirowska 510 polojn; partizana kompanio el areo Opatów dufoje atakis retiriĝantajn germanojn akirante armilojn kun militaraĵoj, kaj aliloke la samon faris bataliono; taĉmento de EA batalis en Sieraków kontraŭ vlasovanoj; partoprenantoj de la atenco de la 20-a de julio estas kondamnitaj al morto fare de Roland Freisler kaj ekzekutitaj la saman tagon en la malliberejo Plötzensee, inkluzive de oficiro Robert Bernardis, kampa marŝalo Erwin von Witzleben kaj advokato Peter Graf Yorck von Wartenburg; Okcidenta Fronto: komandanto de kanada armeo enkondukis al batalo de Cramesnil-regiono Unuan Polan Kirasitan Divizion, kun la 4-a kanada
- 1945: Sovetunio deklaris militon kontraŭ la Japana imperio: Sovet–Japana Milito komenciĝis
- 1945: Britio, Francio, Usono kaj Sovetunio subskribis Londonan interkonsenton pri Nurenberga tribunalo — la Nurenbergaj procesoj komenciĝis, en Nurenbergo oni sukcesis en 1946 mortpuni 12 germanajn militkrimulojn, interalie Hans Frank kaj Hermann Göring; ĝenerala sekretario de la Itala Komunista Partio iĝis Palmiro Togliatti
- 1946: Bulgario: abolo de monarkio
- 1947: Flago de Pakistano oficialiĝis
- 1949: Butano sendependiĝis - en Darĝiling Butano kaj Barato subskribis traktaton pri eterna paco kaj amikeco
- 1951: Pollando: Radzionków ricevis urborajton
- 1952: Dua soveta okupado de Pollando: Plej Supera Militista Juĝejo en Pollando verdiktis mortpunon al 4 oficiroj de Ĝenerala Stabo akuzitaj pri "spionado favore al unu el okcidentaj mondpotencoj kaj provo de perforta renverso de la reĝimo de Pollando" — subkoloneloj Marian Orlik kaj Aleksander Kita estis pafmortigitaj
- 1960: Suda Kasaio proklamis apartiĝon de la Demokratia Respubliko Kongo
- 1963: En Britio okazis granda trajnprirabo
- 1965: Singapuro retiriĝis de Malajzia Federacio kaj fariĝis sendependa ŝtato
- 1967: Malvarma milito: Asocio de Sud-Orient-Aziaj Nacioj estis fondita — 5 landoj el Sud-Orienta Azio decidis interalie kontraŭi komunismajn agadojn
- 1969: En kelkaj trajnoj en Milano eksplodis bomboj metitaj de dekstraj ekstremistaj teroristoj
- 1980: Pola Popola Respubliko: puna maldungo de Anna Walentynowicz 5 monatojn antaŭ emeritiĝo kaŭzis strikon kondukantan al ekesto de Solidareco
- 1983: En armea puĉo estis demisiita diktatoro de Gvatemalo Efraín Ríos Montt, respondeca pri genocido de majaoj
- 1985: Papo Johano Paŭlo la 2-a komencis sian 27-an apostolan pilgrimadon (al Togolando, Ebur-Bordo, Kameruno, Centr-Afrika Respubliko, Demokratia Respubliko Kongo, Kenjo kaj Maroko)
- 1988: En Birmo eksplodis ribelo sange subpremita de armeo
- 1990: Kuvajto aneksita al Irako
- 1990: Pollando kaj NATO ligis diplomatiajn rilatojn
- 1991: Plej alta en la mondo elsendomasto (646 m) starigita apud Gąbin falis - ekde 1974 ĝi priservis Polan Radion
- 1992: Okupacio de baltaj ŝtatoj: subskribo de interkonsento pri retirigo de la rusia armeo de Litovio ĝis la 31-a de aŭgusto 1993
- 1994: Malfermo de unua israela-jordania landlimtrapasejo
- 2000: En bomba atenco en subtera trapasejo de Puŝkin-Placo en Moskvo 13 personoj pereis kaj 118 vundiĝis
- 2001: Lanĉo de usona kosmosondilo Genesis kolektonta kaj liveronta specimenojn de suna vento
- 2007: Xanana Gusmão iĝis ĉefministro de Orienta Timoro
- 2008: Fervoja akcidento en Studénka: trajno EC 108 Comenius kun 400 pasaĝeroj trafis en kolapsintan pontostrukturon, la akcidento kaŭzis 8 mortintojn kaj ĉirkaŭ 95 vunditojn
- 2008: Nokte de la 7-a/8-a de aŭgusto kartvelaj trupoj atakis Cĥinvalon, la ĉefurbon de separisma Sud-Osetio, responde ĝian teritorion invadis rusiaj kirasitaj taĉmentoj, kaj aviado faris atakojn al kartvelaj pozicioj en Osetio kaj aerodromoj en Kartvelio
- 2008: La 29-a Somera Olimpiko komenciĝis en Pekino
- 2010: Kota lavango en tibeta aŭtonomejo en provinco Gansuo en Ĉinio mortigis 1471 personojn kaj laŭvicajn 294 oni agnoskis perdiĝintaj
- 2011: Jinglak Ĉinaŭat iĝis ĉefministrino de Tajlando
- 2014: Monda Organizaĵo pri Sano anoncis ebolan epidemion en Okcidentafriko, komenciĝintan decembre 2013, kiel tutmonda minaco de publika sano
- 2014: Usonaj aviadiloj komencis bombi ĝihadistojn de Islama Ŝtato en Irako
- Justuloj inter la popoloj
- Invado de Rusio en Ukrainion
- 2022: 166-a tago de rusa agreso: La pasintan nokton oni informis ke Ukraina Armeo pere de HIMARS mortigis en Melitopolo pli ol 100 rusiajn soldatojn — de la komenco de invado Rusio perdis pli ol 5 mil armilojn, 3238 estis detruitaj, 109 damaĝitaj, 326 forlasitaj, kaj 1410 akiris ukrainoj; super Ukrainio oni detruis 4 krozmisilojn Kalibr; laŭ Ukraina Aer-Armeo Rusio uzis dum la pasinntaga atako al militaj objektoj en Vinica provinco supersonajn raketojn Kinĝal; en Kovel estis arestita grupo intencanta mortigon de ukraina defend-ministro kaj ĉefo de spionagentejo; rusia ĝenerala akuzisto informis pri ĝisnuna cenzuro de 138 mil retpaĝoj cele de likvido de falsaj sciigoj
- Mondreago: Germana konzerno Siemens anoncis ĝis fino de aŭtuno retiriĝon de la rusa merkato; en Helsinko oni malmuntis monumenton "Paco en la tuta mondo", donacitan al Finnlando de Sovetunio en 1990; Pentagono pritaksis perdojn de Rusio: 70-80 mil soldatoj kaj miloj da kirasitaj veturiloj;
- 2023: Pasinttage en rusa pripafo de Ĥersona provinco kaj Zaporiĵa provinco 2 personoj pereis kaj 14 estis vunditaj — kaj en duobla raketa atako al centro de Pokrovsk la nombro de vunditoj kreskis ĝis 88, inter vunditoj estas 31 policanoj, 7 savistoj kaj 2 infanoj, 8 personoj pereis; en Donecka provinco estis frakasita spiona reto de virinoj, kunlabornta kun FSB kaj Grupo Wagner kaj apud Baĥmut okazis 16 bataletoj — rusoj perdis 65 soldatojn, 118 estis vunitaj, kaj 5 kamionoj detruitaj; unua ukraina ortodoksa episkopo Jonatan kondamnita al 5 jaroj da mallibero pro porrusa agado; ukraina armeo daŭrigas ofensivan operacon direkte al Melitopol kaj Berdjansko; laŭ ukrainaj regopovoj celo de t.n. ribelo de Prigoĵin (speciala operaco) estis indiko de militistoj pretaj turniĝi kontraŭ Putin;
- Mondreago: Rusa filio de Oracle bankrotis, kune kun ĝi 2 rusiaj bankoj; post lastaj ukrainaj atakoj Rusio disigis siajn militŝipojn sur Nigra Maro kaj konfirmis ondon de subbruligoj de soldatiĝejoj; unuaj belgaj tankoj Leopard 1 atingis Ukrainion pere de anonima sendito; post kelkaj monatoj Hungario agnoskis ambasadoron de Ukrainio; Kremlo suspendas interkonsentoj pri imposto kun 38 "neamikaj" landoj, fronte de Pollando kaj Usono; Latvio sekurigas ŝtatlimon kun Belorusio por 6 monatoj — de la 11-a de aŭgusto 2021 pli ol 14 mil personoj provis eksterleĝe trapasi la landlimon
Naskiĝoj
- 1646: Godfrey Kneller, angla portretisto (m. 1723)
- 1689: Václav Vavřinec Reiner, ĉeĥa pentristo kaj kreinto de freskoj (m. 1743)
- 1694: Francis Hutcheson, irlanda filozofo, kunkreinto de skota klerismo, frua pensulo de utilismo (m. 1746)
- 1709: Johann Georg Gmelin, germana naturalisto, esploristo de Siberio (m. 1755)
- 1732: Johann Christoph Adelung, germana bibliotekisto kaj lingvisto (m. 1806)
- 1748: Johann Friedrich Gmelin, germana naturalisto, botanikisto kaj entomologo (m. 1804)
- 1790: Ferenc Kölcsey hungara poeto, aŭtoro de la hungara nacia himno (m. 1838)
- 1799: Nathaniel Palmer, usona maristo, malkovrinto kaj esploristo de Antarkto (m. 1877)
- 1809: Ljudevit Gaj, kroata poeto, socia aganto, kunkreinto de moderna ortografio (m. 1872)
- 1834: Jurij Fedkoviĉ, ukraina verkisto el Bukovino (m. 1888)
- 1838: Albert Kovács, hungara eklezijuristo (m. 1904)
- 1844: Wawrzyniec Hajda, pola poeto kaj ministo, organizanto de patriota agado en Silezio, profeto (m. 1923)
- 1867: Heinrich Gustav Blechschmidt, germana teologo, pedagogo, luterana pastoro (m. 1946)
- 1874: Albert Stanley, usona subterfervojestro kaj brita entreprenisto (m. 1948)
- 1875: Artur Bernardes, prezidento de Brazilo, sendinta sian reprezentanton al la 8-a Brazila Kongreso de Esperanto (m. 1955)
- 1876: Sophia Duleep Singh, barata princino, membrino de Socia kaj Politika Unio de Virinoj (m. 1948)
- 1878: Walther Kabel, germana distra furorverkisto (m. 1935)
- 1879: Emiliano Zapata, meksika mestizo, unu el la ĉefrolantoj de la meksika revolucio (m. 1919)
- 1882: Ladislas Starevich, pola, rusia filmisto, pioniro de haltomova animacio kun uzo de pupoj (m. 1965)
- 1885: Gustav Schattat, germana revizoro kaj esperantisto, aŭtoro de Esperanto-lernolibroj (m. nekonata)
- 1893: Frits Faulhaber, nederlanda domfarbisto, tradukisto de La Laborista Esperantismo de Eŭgeno Lanti, aŭtoro de Tra la Labirinto de la Gramatiko, membro de la Akademio de Esperanto (m. 1979)
- 1901: Ernest Orlando Lawrence, usona fizikisto Nobelpremiita pro eltrovo de ciklotrono (m. 1958)
- 1902: Saşa Pană, rumana avangarda verkisto (m. 1981)
- 1902: Paul Dirac, angla Nobelpremiita fizikisto kontribuinta al kvantuma mekaniko, konata de la diraka ekvacio (m. 1984)
- 1907: Benny Carter, usona ĵazmuzikisto, trumpetisto, komponisto (m. 2003)
- 1908: Chivu Stoica, rumana politikisto, membro de la Rumana Komunista Partio, ĉefministro (m. 1975)
- 1915: Maria Rostworowska, pola-perua historiistino, esploristino de indianaj kulturoj apud Andoj (m. 2016)
- 1916: István Tőkés, rumania hungara reformita teologo (m. 2016)
- 1917: Gyula Kormos, rumania hungara verkisto, tradukisto (m. 1981)
- 1922: Adam Włodek, pola poeto, tradukisto (m. 1986)
- 1922: Károly Reich, hungara grafikisto (m. 1989)
- 1922: Alberto Granado, argentina biokemiisto, kuracisto kaj verkisto (m. 2011)
- 1924: András Vernes, rumania hungara pentristo, grafikredaktoro de "Laboranta Virino" (m. 2002)
- 1929: Ronnie Biggs, brita rabisto, konata de la granda trajnprirabo (1963) (m. 2013)
- 1929: Josef Suk, ĉeĥa violonisto, virtuozo, pranepo de Antonín Dvořák (m. 2011)
- 1931: Emil Gherasim, rumania hungara redaktoro, poeto, tradukisto (m. 2005)
- 1931: Roger Penrose, angla matematika fizikisto, scienca filozofo, Nobel-premiito pri fiziko
- 1932: Emil Vata, hungara dekoraciisto kaj pentristo (m. 2020)
- 1935: Árpád Gál, rumania hungara komponisto, dirigento (m. 1972)
- 1935: Károly Veress, rumania nederlanda-kanada skulptisto
- 1937: Dustin Hoffman, usona aktoro
- 1939: József Kötő, rumania hungara teatrohistoriisto, politikisto (2015)
- 1940: Dennis Tito, usona entreprenisto kaj la unua kosmoturisto
- 1946: Dariusz Rosati, pola ekonomikisto kaj politikisto, komunisto, eŭrodeputito
- 1946: György Vida, rumania hungara arthistoriisto kaj artkritikisto
- 1947: Károly Krajnik-Nagy, rumania hungara ĵurnalisto, redaktoro, tradukisto
- 1948: Zita Váli, hungara aktorino (m. (2010)
- 1950: Walter Żelazny, pola sociologo, profesoro, rektoro, estrarano de TEJO, vicprezidanto de Pola Studenta Esperanto-Komitato, prezidanto de Kultura Centro Esperantista en La Chaux-de-Fonds, unua Konsulo de la Esperanta Civito, redaktoro aŭ kunlaboranto de "Literatura Foiro", "Heroldo de Esperanto", "La Ondo de Esperanto", interlingvisto, esperantologo, zamenhofologo
- 1951: Oshii Mamoru, japana filmreĝisoro de animeo-filmoj, scenaristo kaj verkisto
- 1951: István Valdman, rumania hungara geologo, gvidanto de ercesplorista grupo en Ĉilio
- 1952: Zdravka Metz, kroata esperantistino, aktivulino de Kroata Esperanto-Ligo kaj estrarano de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo, edzino de kanada esperantisto Normand Fleury
- 1952: Carsten Peter Thiede, germana verkisto kaj papirusologo, esploristo de Manuskriptoj de la Morta Maro kaj de la manuskriptoj de Nova Testamento (m. 2004)
- 1952: Jostein Gaarder, norvega verkisto
- 1954: Finnur Ingólfsson, islanda politikisto, membro de Progrespartio, direktoro de la islanda Centra banko
- 1961: David Howell Evans, irlanda gitaristo, muzikisto kaj kantisto, membro de la rokgrupo U2
- 1964: Klaus Ebner, aŭstra verkisto kaj kataluna poeto el Vieno
- 1964: Ildikó Keresztes, hungara rokkantistino, aktorino
- 1972: Liina Vahtrik, estona aktorino
- 1981: Roger Federer, svisa tenisisto
- 1981: Lóránt Dimény, rumania hungara verkisto, poeto
- 1981: Harel Skaat, israela kantisto, konata pro kantado de la nacia himno - Hatikva (Espero)
- 1985: Anita Włodarczyk, pola atletikistino, trifoja mondĉampionino pri martelĵeto, ora medalistino de Somera Olimpiko 2012, Somera Olimpiko 2016 kaj Ludoj de la 32-a Olimpiado en Tokio (2021)
Mortoj
- 117: Trajano, romia imperiestro (n. 53)
- 1171: Henriko de Blois, abato de Glastonbury, episkopo de Winchester (n. 1101)
- 1553: Girolamo Fracastoro, itala humanisto, kuracisto, filozofo, poeto, astronomo, geografo kaj beletristo (n. 1476)
- 1555: Oronce Finé, franca matematikisto, astronomo kaj kartografo (n. 1494)
- 1646: Johannes Rudbeckius, sveda episkopo de Västerås, kapelpastro de Gustavo la 2-a Adolfo (n. 1581)
- 1694: Antoine Arnauld, franca teologo, filozofo, matematikisto, spertulo pri patristiko, reprezentanto de jansenismo (n. 1612)
- 1722: Antal Esterházy, hungara nobelo kaj militestro (n. 1676)
- 1694: Francis Hutcheson, irlanda filozofo, kunkreinto de skota klerismo, frua pensulo de utilismo (n. 1694)
- 1759: Carl Heinrich Graun, germana komponisto kaj kantisto (n. 1704)
- 1824: Friedrich August Wolf, germana klasika filologo kiaj spertulo pri malnovaj kulturoj (n. 1759)
- 1827: George Canning, brita diplomato, ĉefministro (n. 1770)
- 1847: Samuel Linde, pola leksikografo, lingvisto, bibliotekisto, tradukisto, pedagogo (n. 1771)
- 1871: Eduard Magnus, germana pentristo kaj verkisto (n. 1799)
- 1879: Immanuel Hermann Fichte, germana filozofo teisma (n. 1797)
- 1884: Miroslav Tyrš, ĉeĥa arthistoriisto, profesoro, kunfondinto de Sokol-movado (n. 1832)
- 1897: Jacob Burckhardt, svisa pioniro de kulturhistorio, historiografo verkinta pri civilizo de renesanco (n. 1818)
- 1897: Antonio Cánovas del Castillo, ĉefministro de Hispanio (n. 1828)
- 1908: Joseph Maria Olbrich, aŭstra arkitekto vivanta en Germana Regno (n. 1867)
- 1921: Ottó Ámon, hungara ĵurnalisto, iniciatinto de Esperanto-movado en Transilvanio, fondinto de Esperanto-klubo en Kluĵo, partopreninto de la 1-a UK 1905 kaj la sekvaj (n. 1879)
- 1921: Juhani Aho, finna verkisto kaj ĵurnalisto (n. 1861)
- 1923: Ede Kabos, hungara verkisto, ĵurnalisto (n. 1864)
- 1928: Stjepan Radić, kroata politikisto, adepto de federacio, murdita (n. 1871)
- 1935: Vojtěch Rakous, ĉeĥa-juda verkisto, enestanta en Ĉeĥoslovaka Antologio (n. 1862)
- 1936: Ceferino Giménez Malla, hispana cigano, viktimo de la Dua Hispana Respubliko, beatigito (n. 1861)
- 1939: József Kötő, rumania hungara teatrohistoriisto, politikisto (2015)
- 1940: Vladimir Ĵabotinskij, juda verkisto kaj ĵurnalisto el Ukrainio, fondinto de dekstrula cionista junulara movado kaj de Juda Legio, avertanta judojn pri la germana agreso (n. 1880)
- 1944: Michael Wittmann, germana tankisto detruinta 119 sovetajn tankojn kaj 19 aliancanajn (n. 1914)
- 1944: Karl Ernst Hüther, germana fabrikestro kaj komercisto (n. 1880)
- 1944: Mortfalintoj en la ribelo de Varsovio:
- 1947: Anton Denikin, rusa generalo, unu el komandantoj de la Blanka armeo (n. 1872)
- 1950: Aladár Schöpflin, hungara literaturkritikisto (n. 1872)
- 1957: Jenő Böszörményi, hungara inĝeniero pri mekaniko, pioniro de motorfabrikado Diesel kaj aŭtofabrikado (n. 1872)
- 1961: Stanisław Franciszek Michalski, pola hindologo, enciklopediisto, tradukisto de sanskrito kaj palia lingvo (n. 1881)
- 1962: Hermann Hesse, germana Nobelpremiita verkisto (n. 1877)
- 1968: Matylda Getter, pola monaĥino, ordenestrino de varsovia kongregacio de la Franciskaninoj de Familio Maria, savinta 750 judojn, justulino inter la popoloj (n. 1870)
- 1973: Vilhelm Moberg, sveda ĵurnalisto, debatisto kaj verkisto (n. 1898)
- 1974: Baldur von Schirach, germana politikisto, gvidanto de Hitlera junularo, militkrimulo (n. 1907)
- 1975: Cannonball Adderley, usona ĵaza aldosaksofonisto kaj komponisto (n. 1928)
- 1976: José Lezama Lima, kuba verkisto (n. 1910)
- 1985: Louise Brooks, usona aktorino kaj dancistino (n. 1906)
- 1991: Ivan Koĵedub, sovetia flug-aso, marŝalo de aviado (n. 1920)
- 1996: Nevill Francis Mott, angla Nobelpremiita fizikisto pri amorfaj solidoj (n. 1905)
- 2003: Antonis Samarakis, novgreka verkisto (n. 1919)
- 2004: Fay Wray, usona aktorino (m. 1907)
- 2004: Eva Kemlein, germana fotistino dokumentinta detruitan Berlinon (m. 1909)
- 2005: Wiesław Kotański, pola japanologo, monda aŭtoritato pri Koĝiki, aŭtoro de Japana Antologio (n. 1915)
- 2008: Ildikó Kudelász, rumania hungara aktorino, deklamistino, teatrokritikistino (n. 1926)
- 2010: Patricia Neal, usona aktorino (n. 1926)
- 2012: Attila Palkó, rumania hungara etnografo, lokhistoriisto (n. 1922)
- 2019: Jean-Pierre Mocky, franca reĝisoro, scenaristo, aktoro kaj produktoro (n. 1933)
- 2020: Pedro Casaldáliga, brazila episkopo, reprezentanto de la movado Teologio de liberigo (n. 1928)
- 2021: Jaan Kaplinski, estona poeto, filozofo, kritikisto, membro de la Parlamento de Estonio (n. 1941)
- 2022: Olivia Newton-John, aŭstralia kantistino kaj aktorino (n. 1948)
- 2023: Federico Bahamontes, hispana biciklisto (n. 1928)
- 2023: Sixto Rodríguez, usona kantaŭtoro (n. 1942)
Specialaj tagoj kaj festoj
La 8-a de aŭgusto estas (laŭ gregoria kalendaro):
|
|