26-a de aŭgusto
La 26-a de aŭgusto estas la 238-a tago de la jaro (la 239-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 127 tagoj restas.
Je la 26-a de aŭgusto okazis, interalie:
Eventoj
- -55: Gaŭla Milito: Julio Cezaro invadis Brition
- 1071: Batalo de Manzikerto: en Provinco Muş bizanca imperiestro Romanus la 4-a Diogeno malvenkis kun turko-selĝukoj, komandataj de Alp Arslan, kaj estis kaptita
- 1204: Ladislao la 3-a kroniĝis kiel reĝo de Hungario
- 1278: Batalo sur Morava kampo: ĉeĥa reĝo Přemysl Otakar la 2-a militante kontraŭ habsburgoj pereis - sukcedofino de Premislidoj
- 1346: Centjara Milito, Batalo de Crécy: grandegaj perdoj de francoj kune kun pereo de aliancano Johano de Luksemburgo
- 1350: Centjara Milito: Johano la 2-a kroniĝis en Reims kiel reĝo de Francio
- 1498: Itala artisto Mikelanĝelo estis komisiita skulpti Pietaton
- 1541: Turka sultano Sulejmano la 1-a konkeris Budan kaj aneksis Hungarion
- 1542: Francisco de Orellana kiel unua eŭropano laŭlonge de Amazono atingis Atlantikon
- 1572: Franca reĝo Karlo la 9-a konfirmis, ke la Masakro de la Sankta-Bartolomea tago estis de li estrita
- 1619: Frederiko la 5-a iĝis reĝo de Ĉeĥio
- 1652: Kadre de la unua angla-nederlanda milito admiralo Michiel de Ruyter en mara bataleto apud Plymouth venkis anglan ŝiparestron de liniŝipoj
- 1720: Pollando: en Zamość komenciĝis sinodo de Ukraina Grek-Katolika Eklezio por latinigi orientajn katolikajn ekleziojn (kiel sekvo de Bresta religia unio)
- 1728: Vitus Bering duan fojon malkovris markolon inter Azio kaj Ameriko (post Semjon Deĵnjov)
- 1760: Sepjara milito: malsukcesa sturmo de fortreso Kołobrzeg fare de rusia armeo
- 1789: Franca revolucio de 1789: Deklaro pri Homaj kaj Civitanaj Rajtoj estis voĉdonita - enskribita al Memoro de la Mondo
- 1792: Pola militisto Tadeusz Kościuszko, pro sia sinteno en la Batalo de Dubienka, ricevis honoran civitanecon de Francio
- 1813: Napoleonaj militoj: dutaga Batalo de Dresdeno komencita - francoj perdis 9000 soldatojn, aliancanoj - 25000
- 1826: Pollando: en Lublin oni inaŭguris Monumenton al la Lublina unio, laŭ koncepto de Stanisław Staszic
- 1877: La 10-a rusa-turka milito: venko de rusa-bulgara armeo en la dua batalo de intermontejo Ŝipka (Balkana montaro)
- 1883: La plej forta kaj fina erupcio de indonezia vulkano Krakatoa - 40 miloj da mortintoj, 36 metra cunamo-ondo estiĝis
- 1884: Usona horloĝisto Ottmar Mergenthaler patentigis kompostmaŝinon Linotipo - pliperfektigita inventaĵo de Johannes Gutenberg
- 1896: En Istanbulo grupo de armenaj revoluciuloj okupis Otomanan Bankon - venĝe turkoj organizis armenan genocidon: 50 mil homoj pereis
- 1914: Unua Mondmilito: Batalo de Le Cateau-Cambrésis - venko de germana armeo super la franca-belga-brita; germana kolonio en Togolando kapitulacis antaŭ francaj kaj britaj fortoj post 20-taga kampanjo
- 1920: Kazaĥa SSR estis fondita
- 1922: Turka armeo gvidata de Mustafa Kemal Atatürk lanĉis ofensivon kontraŭ grekaj trupoj proksime al Izmir - Grekio perdas sian teritorion en Anatolio, ĉirkaŭ 1 miliono da grekoj elmigris el Turkio
- 1930: Komunista Partio de Filipinoj estis fondita
- 1936: Subskribo de brita-egipta interkonsento pri retreto de britaj taĉmentoj el Egiptio krom la ĉirkaŭaĵoj de Sueza Kanalo
- 1939: Enhavon de sekreta aldona protokolo al la pakto Ribbentrop-Molotov ekkonis - post Usono, Britio kaj Francio - ankaŭ spionagentejoj de Latvio kaj Estonio; Teŝinio: neinformitaj pri datŝanĝo de la atako de Nazia Germanio al Pollando germanoj el Slovakio atakis fervojan stacidomon Mosty u Jablunkova por konkeri tunelon
- 1940: En San-Joseo fondiĝis Universitato de Kostariko; Varsovio: germanoj arestis socialistojn Stanisław Dubois (pereis en Aŭŝvico) kaj Jan Maurycy Borski (pafmortigita en amasa ekzekuto en Palmiry); Moskvo: oficiala anonco de Litova SSR pri transloko de la ĉefurbo de Kaŭno al Vilno; peto de Rumanio pri germana arbitracio en la disputo kun Hungario pri Transilvanio; Centra Afriko: guberniestro Félix Éboué igis Ĉadion unua franca kolonio, kiu transiris al la registaro en ekzilo de la generalo Charles de Gaulle; Atlantiko: Marborda Komandejo de la Brita Arearmeo funkciigis bazon sur Islando
- 1941: Volinio: Sicherheitsdienst el Kovel kune kun ukraina polico pafmortigis 327 judojn; unua vizito de Benito Mussolini en la ĉefa komandejo de Hitler, en la Lupa kuŝejo
- 1942: Operaco Reinhardt: en Sortkiav, okcidenta Ukrainio naziaj okupantoj mortigis 500 judojn kaj 2000 deportis al ekstermejo Bełżec, krome likvidis plurajn getojn en la nuna Rivna provinco; japana armeo aneksis pacifikan insulon Nauro
- 1943: La nazia ĝendarmaro murdis 90 polojn pro konspira agado; polaj rezistantoj apud Ożarów pafmortigis en embusko germanan generalon Kurt Renner, 2 stabajn oficirojn kaj 5 soldatojn de Waffen-SS; post senarmigo de pola militistejo apud lago Naraĉ sovetaj partizanoj gvidate de Fjodor Markov mortigis 80 partizanojn kaj membrojn de teritoria konspiro; Hungario: gvide de Vilmos Apor estis formita en Győr Katolika Socia Popola Movado, la antaŭaĵo de Kristan-Demokratia Popola Partio
- 1944: Ribelo de Varsovio: nokte de la 25-a/26-a de aŭgusto transiris al Mezurbo per kloakoj area komandantaro de Malnova Urbo; germana aera kaj surtera bombado de Malnova Urbo, kie pereis 5 stabaj oficiroj de Popola Armeo; la naziaj okupantoj pafmortigis 56 vilaĝanojn; en liberigita Parizo sur Avenuo de la Elizeaj Kampoj okazis militista parado - Charles de Gaulle alvenis al la urbo; la Bulgara Komunista Partio komencis ribelon kontraŭ porgermana registaro; SS-komandanto d-ro Ernst Kaltenbrunner depeŝis al dem Bach pri evakuo de Varsovio, rekomendante direkti homamason al trudlaboro en Tria Regno nur pere de koncentrejoj
- 1945: Malproksim-Orienta Fronto: sur Kurilaj insuloj sovetaj trupoj okupis 3 insulojn: Onekotan, Ŝjaŝkotan kaj Matua
- 1951: Premiero de la usona muzikalo Usonano en Parizo
- 1956: Częstochowa: sur Jasna Góra okazis en ĉeesto de unu miliono da kredantoj Votoj de Klara Monto de la Pola Nacio, redaktitaj de internigita primaso Stefan Wyszyński
- 1957: Sovetunio informis pri unua en la historio sukcesa provo de interkontinenta balistika misilo
- 1968: Praga printempo: en Moskvo oni subskribis interkonsenton ke depende de normaligado de interna situacio en Ĉeĥoslovakio la Soveta Armeo komencos retiriĝadi — Alexander Dubček plu restis en sia posteno
- 1972: La 20-a Somera Olimpiko komenciĝis en Munkeno
- 1976: En Zairo (nun Demokratia Respubliko Kongo) oni malkovris ebolon; Jacques Chirac eksiĝis de la posteno ĉefministro de Francio
- 1978: Kardinalo Albino Luciani elektiĝis papo surnominte sin Johano Paŭlo la 1-a, kies pontifikado daŭris 33 tagojn; Skipa misio de Sojuz 31 al kosmostacio Salut-6 komenciĝis kun la unua germana kosmonaŭto Sigmund Jähn, de GDR
- 1980: Bombo estis metita en Hotelo Harvey en Stateline (Nevado), kiun FBI poste priskribis kiel la plej kompleksan improvizan eksplodan aparaton iam kreitan; Strikoj en la Pola Marbordo: En Vroclavo eksplodis solidareca striko, kies gvidanto iĝis Władysław Frasyniuk; Pola primaso Stefan Wyszyński predikis sur Jasna Góra
- 1981: Usona kosmosondilo Voyager 2 alproksimiĝis al la plej eta distanco al Saturno (101 mil km de la nubopintoj)
- 1989: Papo Johano Paŭlo la 2-a nomumis episkopon Józef Kowalczyk apostola nuncio en Pollando - post religo de diplomatiaj rilatoj inter la Apostola Seĝo kaj la Pola Popola Respubliko
- 1990: Bosnio kaj Hercegovino: rezulte de eksplodo de karbo-polvo en minejo "Dobrnja" apud Tuzla 180 ministoj pereis
- 1991: Linus Torvalds publikigis en interreta diskutgrupo novan informon pri mastruma sistemo Linukso; Prezidio de la Verĥovna Rada de Ukraina SSR eldonis dekreton pri provizora ĉesigo de funkciado de la Komunista Partio de Ukrainio; Pollando agnoskis sendependecon de Litovio
- 1992: subskribiĝis en Brno (Vilao Tugendhat) interkonsento pri disdivido de Ĉeĥa kaj Slovaka federacia respubliko ekde la 1-a de januaro 1993; Pollando: incendio, postmilite la plej granda en Mezeŭropo kaj Okcidenta Eŭropo, bruligis ĝis la 2-a de septembro 9062 hektarojn de arbaro
- 1993: Ernest Shonekan iĝis prezidento de Niĝerio; Prezidentoj Václav Havel (Ĉeĥio) kaj Boris Jelcin (Rusio) subskribis en Prago traktaton pri kunlaboro inter la du landoj
- 1999: Rusio komencis la Duan Ĉeĉenian Militon responde al la invado de Dagestano fare de la Islama Internacia Paco-Brigado
- 2001: 6 personoj pereis en incendio de balono en franca Savojo
- 2002: Hispana juĝisto Baltasar Garzón Real por tri jaroj malpermesis agadon de la eŭska partio Batasuna pro ties ligoj kun separisma grupiĝo ETA
- 2004: Kubo rompis diplomatiajn rilatojn kun Panamo post amnestio fare de prezidentino Mireya Moscoso de 4 kubanoj kondamnitaj pro provo atenci al Fidel Castro en 2000
- 2005: Gdańsk: Koncerto de Jean Michel Jarre okaze de la Pola Aŭgusto 1980
- 2006: Pollando: Konsilio de la kaŝuba lingvo establiĝis
- 2007: Prezidentoj de Afganio Hamid Karzai kaj Taĝikio Emomali Rahmon malfermis la plej grandan ponton sur ĉelima rivero
- 2008: Milito en Sud-Osetio (2008): Rusio agnoskis sendependecon de Abĥazio kaj Sud-Osetio
- 2011: Aleksandr Ankvab gajnis prezidentan baloton en Abĥazio; En Dęblin oni inaŭguris muzeon de Pola Aer-Armeo
- 2016: En Istanbulo oni malfermis voj-fervojan ponton super la markolo Bosporo
- 2022: Invado de Rusio en Ukrainion: en Luhanska provinco (Staĥanov) en pripafita hotelo pereis ĉ. 200 rusiaj soldatoj; divizia interligitec-centro de Rusia Armeo en Ĥersona provinco estis likvidita; Norvegio enkondukis pliajn sankciojn kontraŭ Rusio
Naskiĝoj
- 1583: Adamo de Ŝvarcenbergo, germana grafo, konsilisto de elektoprinco Georgo Vilhelmo (m. 1641)
- 1596: Frederiko la 5-a, princo-elektisto de Palatinato, reĝo de Bohemio (m. 1632)
- 1676: Robert Walpole, unua ĉefministro de Unuiĝinta Reĝlando (m. 1745)
- 1740: Joseph-Michel Montgolfier, franca inventisto de varmaerbalono (m. 1810)
- 1743: Antoine Lavoisier, franca kemiisto, memorigita sur la Eiffel-Turo, gilotinita (m. 1794)
- 1744: József Fogarasi Pap, hungara filozofo, profesoro (m. 1784)
- 1757: Christophe Saliceti, franca politikisto kaj diplomato de la Unua Imperio (m. 1809)
- 1780: Jean Auguste Dominique Ingres, franca pentristo de klasikismo (m. 1867)
- 1781: Sámuel Hegedűs, hungara eklezia verkisto kaj poeto (m. 1844)
- 1819: Alberto de Saksio-Koburgo kaj Gotao, edzo de reĝino Viktoria (m. 1861)
- 1819: Hinrich Rink, dana geologo kaj inspektisto je Gronlando (m. 1893)
- 1837: Georg Gotthilf Evers, germana teologo kaj botanikisto (m. 1916)
- 1838: John Wilkes Booth, usona aktoro, murdisto de prezidento Abraham Lincoln (m. 1865)
- 1848: Édouard Dantan, franca pentristo (m. 1897)
- 1849: Mihály László, hungara instruisto kaj verkisto, kunfondinto de Societo Petőfi (m. 1932)
- 1850: Charles Robert Richet, franca Nobelpremiita kuracisto kaj fiziologo esplorinta metapsikion (m. 1935)
- 1851: Émile Boirac, franca filozofo, rektoro, prezidanto de la 1-a UK 1905, Lingva Komitato kaj de la AdE, fondinto de pluraj Esperanto-kluboj (m. 1917)
- 1855: Reinhard Möller, germana skulptisto kaj porcelanisto
- 1861: Ceferino Giménez Malla, hispana cigano, viktimo de Hispana Enlanda Milito, beatigita, patrono de ciganoj (m. 1936)
- 1873: Lee De Forest, usona inventisto, aŭtoro de 300 patentoj (m. 1961)
- 1874: Else Ernst, germana verkistino kaj desegnistino
- 1880: Guillaume Apollinaire, franca verkisto kaj poeto (m. 1918)
- 1882: James Franck, usona Nobelpremiita fizikisto esplorinta jonigon de atomoj rezulte de ilia kunpuŝo kun elektronoj (m. 1964)
- 1883: Kazimierz Pużak, pola socialista politikisto, forkaptita al Moskvo kaj juĝata dum montra montra proceso (m. 1950)
- 1885: Jules Romains, franca verkisto, fondinto de unanimismo (m. 1972)
- 1894: Arthur Henry Cobby, aŭstralia generalo, flug-aso (m. 1955)
- 1896: Josef Mašín, ĉeĥa generalo, membro de kontraŭgermana rezistomovado, ekzekutita (m. 1942)
- 1904: Christopher Isherwood, angla verkisto de noveloj kaj tradukisto (m. 1986)
- 1905: Béla Gy. Szabó, rumania hungara ksilografo (m. 1985)
- 1906: Albert Sabin, pola-usona kuracisto, inventinto de vakcino kontraŭ poliomjelito (m. 1993)
- 1910: János Fazakas, rumania hungara kuracisto kaj profesoro (m. 1979
- 1910: Patrino Teresa, albana Nobel-premiita monaĥino helpanta al lepruloj en Kalkato, beatigita (m. 1997)
- 1913: Elma Bulla, hungara aktorino kaj dancistino (m. 1980)
- 1913: Boris Pahor, slovena verkisto (m. 2022)
- 1914: Witold Zacharewicz, pola aktoro, pro helpo al judoj murdita (m. 1943)
- 1914: Julio Cortázar, argentina verkisto, tradukisto, filozofo, intelektulo (m. 1984)
- 1914: Fazıl Hüsnü Dağlarca, turka poeto kaj verkisto politik-socia (m. 2008)
- 1917: György Györffy, hungara historiisto pri Árpád-epoko (m. 2000)
- 1922: Ewa Bondar, pola esperantistino, instruistino laŭ la Cseh-metodo, honora membro de Internacia Esperanto-Instituto (m. 2015)
- 1927: Balkrishna Doshi, barata arĥitekto, gajninto de Pritzker-premio (m. 2023)
- 1929: Yogi Bhajan, panĝaba entreprenisto kaj sikha jogano populariganta kundalini-jogon (m. 2004)
- 1936: Benedict Anderson, usona historiisto kaj politikologo, okupiĝinta pri Azio kaj Indonezio (m. 2015)
- 1948: Dezső Garda, rumania hungara lokhistoriisto
- 1949: Zoltán Székely Szabó, hungara aktoro, verkisto
- 1957: Dr. Alban, niĝeria-sveda muzikisto, kantisto kaj dentisto
- 1960: Branford Marsalis, usona ĵaz-saksofonisto, komponisto kaj muzikproduktisto
- 1960: Gyula Elekes, rumania hungara emajlartisto
- 1971: Thalía, meksika kantistino kaj aktorino
- 1976: Zemfira, rusia kantistino, kantaŭtorino, komponistino, reprezentantino de sendependa roko
- 1980: Chris Pine, usona aktoro, komikisto
- 1981: Anna Keszeg, rumania hungara literaturhistoriistino
- 1981: Barbara Maciejczyk, pola stevardino, viktimo de la kraŝo de la pola prezidenta aviadilo en 2010 (m. 2010)
- 1982: Tadek, pola repisto memoriganta "Anatemitajn Soldatojn"
- 1986: Gyöngyvér Vajda, rumania hungara aktorino
- 1993: Keke Palmer, usona aktorino kaj kantistino
- 1993: Agata Cichocka, pola-nederlanda esperantistino, kasistino de Pola Esperanto-Junularo kaj de Nederlanda Esperanto-Junularo
Mortoj
- 303: Aleksandro de Bergamo, romia soldato, martiro, katolika sanktulo
- 1278: Přemysl Otakar la 2-a, reĝo de Bohemio, murdita (n. 1223)
- 1346: Johano de Luksemburgio, grafo de Luksemburgio (n. 1296)
- 1486: Ernesto (Saksio), germana duko, princo-elektisto (n. 1441)
- 1595: Antono de Krato, Prioro de Krato, pretendanto al la portugala trono (n. 1531)
- 1666: Frans Hals, flandra pentristo de portretoj (n. ĉ. 1580)
- 1723: Antoni van Leeuwenhoek, nederlanda fizikisto kaj komercisto, la patro de mikrobiologio (n. 1632)
- 1785: Ventura Rodríguez, hispana arkitekto kreanta lime de baroko kaj novklasikismo, estro de la katedro de arkitekturo en la Reĝa Akademio de Belaj Artoj de Sankta Fernando (n. 1717)
- 1795: Alessandro Cagliostro, itala aventuristo, okultisto, alkemiisto (n. 1743)
- 1800: Ernesto Frederiko (Saksio-Koburgo-Saalfeld), germana duko
- 1813: Theodor Körner, germana poeto kaj dramverkisto (n. 1791)
- 1845: Nikolaus Becker, germana juristo kaj poeto (n. 1809)
- 1850: Ludoviko-Filipo, reĝo de la Francoj (n. 1773)
- 1865: Johann Franz Encke, germana astronomo kalkulinta valoron de la suna paralakso (n. 1791)
- 1873: Karl Wilhelm, germana korusestro kaj komponisto de neoficiala himno (n. 1815)
- 1885: August Gottfried Ritter, germana orgenisto kaj komponisto (n. 1811)
- 1902: Otto Gildemeister, germana politikisto, ĵurnalisto kaj tradukisto (n. 1823)
- 1908: Tony Pastor, usona amuzisto, inventinto de vodevilo (n. 1837)
- 1908: Christian Hagans, germana entreprenisto, lokomotivfabrikanto (n. 1829)
- 1910: János Réti, hungara agrikultura fakverkisto (n. 1849)
- 1912: Pavel Ĵukovskij, germana kaj rusia scenejfaristo, pentristo kaj verkisto (n. 1845)
- 1921: Ludwig Thoma, germana verkisto kaj redaktoro (n. 1867)
- 1921: Sándor Wekerle, trifoja ĉefministro de Hungario (n. 1848)
- 1938: Teodor Axentowicz, pola-armena pentristo, desegnisto kaj grafikisto, profesoro kaj rektoro (ur. 1859)
- 1944: Adam von Trott zu Solz, germana juristo, diplomato, rezistmovadano (n. 1909)
- 1945: Franz Werfel, aŭstra poeto kaj verkisto (n. 1890)
- 1958: Ralph Vaughan Williams, angla komponisto (n. 1872)
- 1963: Czesław Kaczmarek, pola episkopo esplorinta la pogromon de Kielce, persekutata (n. 1895)
- 1967: Adorján Stella, hungara verkisto, ĵurnalisto, humuristo, tradukisto, teatra aŭtoro (n. 1897)
- 1973: Ferenc Heves, hungara ĵurnalisto kaj poeto (n. 1903)
- 1974: Charles Lindbergh, usona aviadisto, la unua homo superfluginta Atlantikon (n. 1902)
- 1975: Haile Selassie, lasta imperiestro de Etiopio, simbolo de Rastafaria movado (n. 1892)
- 1979: Mika Waltari, finna verkisto, aŭtoro de la plej eminenta romano en la finnlingva literaturo (n. 1908)
- 1980: Rosa Albach-Retty, aŭstra aktorino (n. 1874)
- 1982: Edith Weide, dana esperantistino, edzino de August Weide, prezidantino de Hamburga Esperanto-Societo (n. 1912)
- 1982: Anna German, pola kantistino, komponistino kaj aktorino, kantanta en 7 lingvoj (n. 1936)
- 1989: Irving Stone, usona verkisto, aŭtoro de beletrigitaj biografioj (n. 1903)
- 1993: László Schrek, rumania hungara arkivisto, lokhistoriisto (n. 1935)
- 1994: Sergeo Novik-Pjajun, belorusa poeto plurlingva, malliberulo de germana koncentrejo kaj soveta puntendaro, instruinta Esperanton en Jakutio, kien li estis ekzilita (n. 1906)
- 1997: János Kovács, rumania hungara literaturkritikisto (n. 1921)
- 2002: Thomas Gordon, usona psikologo kaj psikoterapiisto, baziĝanta sur humanisma psikologio substrekanta gravecon de komunikado kaj senperforta konfliktsolvado (n. 1918)
- 2004: Laura Branigan, usona kantistino kaj aktorino (n. 1952)
- 2005: Wolfgang Bauer, aŭstra avangarda verkisto kaj dramaturgo (n. 1941)
- 2006: Roma Thorsen, dana esperantistino kaj tradukistino por "Norda Prismo", edzino de Poul Thorsen, kun kiu ŝi gvidis la fondaĵon Biblioteka Apogo Roma kaj Poul Thorsen (n. nekonata)
- 2006: Vladimir Tretchikoff, kazaĥa pentristo (n. 1913)
- 2007: Gaston Thorn, ĉefministro de Luksemburgio, prezidanto de Eŭropa Komisiono (n. 1928)
- 2007: Enrique Balech, argentina natursciencisto, fakulo pri marbiologio, planktono kaj algoj, Esperanto-vortaristo, honora membro de Argentina Esperanto-Ligo (n. 1912)
- 2009: Ferenc Nagy, hungara kemiisto, membro de Hungara Scienca Akademio (n. 1927)
- 2010: Raimon Panikkar, hispana-malabara teologo, filozofo, katolika-hindua dialogisto (n. 1918)
- 2012: János Matekovics, rumania hungara ĵurnalisto, verkisto (n. 1939)
- 2013: Józef Łukaszewicz, pola matematikisto, soldato de Pola Enlanda Armeo, profesoro, rektoro (n. 1927)
- 2017: Jozefo Golec, pola pedagogo pri plastiko, populariganto de turismo, ŝako, Teŝinio, kreinto de ekslibrisoj, iniciatinto de Esperanto-muzeo en Sopot (m. 1935)
- 2022: Hana Zagorová, ĉeĥa kantistino, tekstistino, aktorino kaj prezentistino (n. 1946)
- 2023: Bob Barker, usona televida prezentisto (n. 1923)
Specialaj tagoj kaj festoj
La 26-a de aŭgusto estas (laŭ gregoria kalendaro):
|
|