La urbo situas en norda Pollando ĉe enfluo de la rivero Parsęta [Parsenta] en la Baltan Maron. La urbo troviĝas inter la du makroregionoj: la ĉemara regiono de Szczecin kaj la ĉemara regiono de Koszalin.
Kołobrzeg estas unu el la plej aĝaj urboj de nuna Pollando. Jam en la 8-a jc ekzistis setlejo kun la burgo en la loko de hodiaŭa vilaĝo Budzistowo (legu: Budzistovo).
En la jaro 1000 la pola princo Boleslao la 1-a (Pollando) nomata "la Brava" establis tie la episkopejon por la tuta Pomerio - kun la unua episkopo Reinbern.
En la jaroj 1007 - 1013 ĝi ne plu ekzistis.
En la 13-a jc Kołobrzeg estis dependa de episkopoj de Kamień Pomorski (legu: Kamjenj Pomorski), kaj post la morto de pola reĝo Boleslao la 3-a nomata "la Buŝkurba" (pole: Krzywousty /legu: Kĵivousti) (1138) estis sub la influo de germana imperiestro kaj poste de la reĝo de Danio. Urborajtoj de la jaro 1255. En la 14-a jarcento ĝi iĝis ano de Hansa ligo.
Fine de la 13-a jarcento kaj komence de la 14-a jarcento Kołobrzeg estis jam fortika komerca centro ĉirkaŭita per la defendmuroj kaj fosaĵo. En la sekva jarcento la urbo iom post iom perdadis la polan kaj slavan karakteron.
Historio de la 16-a jarcento ĝis la 19-a jarcento
Dum la Tridekjara Milito (1618-1648) Kołobrzeg konkeris la sveda armeo.
La armeo forlasis la urbon nur en la jaro 1653, kaj transdonis ĝin laŭ la kontraktoj al Brandenburgio. De 1653 regis tie Brandenburgio kaj estis konstruita la fortreso.
En la jaro 1807 dum la Napoleonaj militoj la fortreson Kołobrzeg / Kolberg sieĝis armeo de Napoleono kaj pola kolonelo Sułkowski, tamen la urbo defendis sin ĝis la Paca Traktato subskribita en: germane: Tilsit (legu: Tilzit), litove: Tilžė (legu: Tilĵe) - nun tiu urbo estas en la rusa enklavo kaj nomas: Sovetsk (legu: Sovjetsk)).
Dum tuta historio estis en Kołobrzeg la komerca kaj fiŝa havenoj kaj la centro de salo (salfarejo). Tio permesis la rekonstruon de la urbodomo, konstrui la ŝtonan moleon, establigon de la teatrejo kaj konstruo de la novaj fervoj-linioj.
Historio dum la 20-a jarcento
Fine de la 19-a jarcento ĉe la stratoj brilis la gas-lanternoj, kaj komence de la 20-a jarcento ekfunkciis la urba kanalaro. Post la fino de Dua Mondmilito la urbo eniris Pollandon laŭ la decido de la Potsdama konferenco kaj ankaŭ laŭ la decidoj de la konferenco komenciĝis la procedo de translokiĝo de la germana popolo kaj anstataŭigo de ili per poloj de la centra Pollando kaj de orienta Pollando de post la Curzon-linio (vidu la apudan mapon). Dum la periodo postmilita la urbo ricevis la statuson de la kuracloko (banloko) kaj ekestis kiel distrikta urbo.
Kuracloko
Mara banejo kaj kuracloko – multaj kurac- kaj ripozdomoj, subtegmenta naĝejo. En la urbo kaj ĉirkaŭaĵoj troviĝas fontoj de mineralakvoj, sala fonto kaj kuraca ŝlimo. En Kołobrzeg oni kuracas malsanojn de la supraj spirorganoj kaj de sangocirkulado, artrozon kaj diabeton.
Kulturo
Kołobrzeg estas ankaŭ dinamika kulturcentro – ekde la jaro 1967 okazas tie ĉi Festivalo de Soldata Kanto, funkcias Galerio de Nuntempa Arto, okazas Internaciaj Renkontoj kun Folkloro "Interfolk"; somere okazas pluraj koncertoj de fame konataj kantistoj, muzikistoj kaj kabaredistoj.
Kołobrzeg estas fervoja nodo kun linioj al Koszalin, Białogard kaj Goleniów. La grandurbo havas someran pasaĝeran pramkonekton kun Nexø sur insulo Bornholm.
Bibliografio
Tadeusz Gasztold, Hieronim Kroczyński, Hieronim Rybicki, Kołobrzeg zarys dziejów, Poznano: Wydawnictwo Poznańskie, 1979.
Hieronim Kroczyński, Dzieje Kołobrzegu - kalendarium od czasów najdawniejszych doroku 1945, Kołobrzeg: Kołobrzeskie Towarzystwo Społeczno-Kulturalne, 2000.
Hieronim Kroczyński, Kronika Kołobrzegu, Koszalin: Wydawnictwo Le Petit Cafe, 2001.