29-a de aŭgusto
La 29-a de aŭgusto estas la 241-a tago de la jaro (la 242-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 124 tagoj restas.
Je la 29-a de aŭgusto okazis, interalie:
Eventoj
- 410: Soldataro de Alariko la 1-a forlasis konkeritan kaj prirabitan Romon
- 1261: Urbano la 4-a iĝis papo
- 1315: Malvenko de florenca armeo kontraŭ Pizo en batalo de Montecatini
- 1475: Post invado de Anglio kaj Duklando Burgonjo, Francio subskribis la Traktaton de Picquigny kun Anglio, liberigante Ludovikon la 11-an por kontraŭbatali la minacon prezentitan de Karlo la Brava, duko de Burgonjo
- 1484: Inocento la 8-a iĝis papo, elektita per subaĉetado - samjare li publikigis la buleon Summis desiderantes affectibus pri persekutoj de sorĉistaro
- 1498: Vasco da Gama forlasis Kalikuton por reveni al Portugalio
- 1513: Pola reĝo Sigismondo la 1-a kreis Podlaĥio-vojevodion kun la ĉefurbo en Drohiczyn
- 1521: Sulejmano la 1-a konkeris Beogradon
- 1526: Batalo de Mohács: hungara armeo malvenkis kun la turka; reĝo de Ĉeĥio kaj Hungario Ludoviko la 1-a Jogajlido pereis - Ĉeĥio (kun Silezio) kaj Hungario ektroviĝis sub regado de Habsburgoj (konforme al la Viena kunveno de tri monarkoj el 1515: Sigismondo la 1-a, Vladislao la 2-a Jogajlido kaj Maksimiliano la 1-a)
- 1579: Pola-litova armeo komandata de Stefan Batory rekonkeris post sieĝo la fortreson de Polack
- 1622: Tridekjara milito: venko de hispana-bavara armeo super la protestanta en batalo de Fleurus
- 1756: Reĝo de Prusio Frederiko la 2-a invadis Saksion - komenco de la tria silezia milito en Eŭropo kaj la sepjara milito en la mondo
- 1825: Sudameriko: Reĝlando Portugalio agnoskis sendependecon de Brazila Imperio
- 1831: Angla fizikisto Michael Faraday malkovris elektromagnetan indukton, kio permesis formuli leĝon de Lenz-Faraday
- 1833: En Britio oni voĉdonis pri abolicio de sklaveco
- 1842: Grand-Britio kaj Ĉinio subskribis Traktaton de Nankino, kiu finis la unuan opian militon
- 1862: Germana astronomo Ernst Wilhelm Leberecht Tempel malkovris asteroidon Galatea; Unuiĝo de Italio: venko de reĝa armeo super volontuloj de Giuseppe Garibaldi en batalo de Aspromonte (Provinco de Reggio Calabria)
- 1871: En Japanio oni per imperiestra edikto aboliciis feŭdismon
- 1885: En Germanio oni patentigis unuan eksplodmotoran motorciklon, konstruitan de Gottlieb Daimler
- 1898: Ohio: en Akron fondiĝis konzerno Goodyear pri pneŭo kaj gumoj
- 1900: Murdisto de itala reĝo Umberto la 1-a Gaetano Bresci estis kondamnita al ĝismorta puno
- 1907: Germana astronomo August Kopff malkovris asteroidon Brambilo; Kebeka Ponto falis dum konstruado mortigante 75 laboristojn
- 1910: Japana imperialismo en Koreio komencita - Koreio oficiale aneksita
- 1914: Unua Mondmilito: Pikardio: batalo de Saint-Quentin komencita; germana kolonio Samoo estas okupita de novzelandaj trupoj
- 1916: Unua Mondmilito: Feldmarŝalo Paul von Hindenburg iĝis ĉefo de la germana Ĝenerala Stabo
- 1918: Unua Mondmilito: Dekreto de la Konsilio de Popolkomisaroj, kiu senvalidigis dispartigojn de Pollando kaj atribuis al Finnlando rajton je sendependeco
- 1919: Kanado: sur Insulo Princo Eduardo oni permesis movigi aŭtojn; Soveta-Pola Milito: Pola armeo konkeris Bobrujsk
- 1920: Batalo apud Zamość komencita, defendata de tute ĉirkaŭitaj fare de bolŝevikoj polaj-ukrainaj trupoj, kaj atakataj tage kaj nokte
- 1926: En Nepalo estis aboliciita sklaveco
- 1926: Itala futbalteamo ACF Fiorentina fondiĝis en Florenco
- 1929: Mandata Palestino: komenco de la pogromo de judoj fare de araboj en Safed, en kiu pereis 18 judoj kaj 80 vundiĝis
- 1930: Post almenaŭ 2000 jaroj da kontinua setlado, la lastaj 36 loĝantoj forlasis skotan insularon Sankta Kilda en Norda Atlantiko; Dua Pola Respubliko: prezidento Ignacy Mościcki malfondis parlamenton
- 1931: Ligita kun prometeismo la pola pledanto de dialogo kun ukrainoj Tadeusz Hołówko estis murdita de ukrainaj naciistoj
- 1939: Germanio transdonis ultimaton al Pollando
- 1940: Nord-Afrika kampanjo: decido de Benito Mussolini, ke atako al Egiptio komenciĝos eĉ se Germanio ne decidos teralteriĝi en Anglio; Mediteraneo: operaco de la Brita Mararmeo pri plifortigo de militŝiparo komencita (ĝis la 6-a de septembro); pola submarŝipo "Garland" atingis Ĝibraltaron; italaj admiraloj evitis marbatalon kun britoj
- 1941: Germana okupado de Pollando: en Ĝenerala Gubernio apud Dęby Wielkie koliziis persona kaj vara trajnoj - 36 personoj pereis kaj 70 vundiĝis; Germanio okupis Talinon
- 1942: Operaco Reinhardt: taĉmento de germana polico en Skała pafmortigis ĉirkaŭ 400 lokajn judojn de ĉirkaŭaĵo kaj de Krakovo; Podhale: germanoj pafmortigis ĉirkaŭ 70 judojn de Jordanów - la resto estis transportita al ekstermejo Bełżec; finiĝis likvido de geto en Sieradz - ĉiuj judoj estis gasumitaj en ekstermejo Chełmno en aŭtomobiloj
- 1943: Volinia masakro: en pola vilaĝo la Ukraina Ribela Armeo murdis 628 polojn (en tio 220 infanojn ĝis 14 jaroj) kaj 7 judojn - la etna purigado en Volinio daŭris ankaŭ en 11 aliaj lokoj, i.a en Ostrówki; al koncentrejo Aŭŝvico alvenis transporto de ĉirkaŭ 2 mil judoj de Rawicz; germana polico pafmortigis en Chodów 58 judojn; Tria Regno malfondis registaron de Danio, pro parta sinkigo de floto
- 1944: Ribelo de Varsovio: Erich von dem Bach-Zelewski en raporto al komandanto de la 9-a Armeo transdonis la ĝisnunajn germanajn perdojn — 3 861 soldatoj, en tio 91 oficiroj kaj malkaŝis ke ĉiutage en Malnova Urbo pereas 150 soldatoj; ribelaj taĉmentoj perdis 58 soldatojn kaj 105 vunditojn; poeto de la ribelo Józef Szczepański verkis la lastan verson: "Ruĝa pesto" (pro tio, ke apude trans Vistulo ripozis la Ruĝa Armeo); "Robotnik" skribis pri pasinttaga inaūguro de monumento al la Ruĝa Armeo en Lublin; germanoj likvidis tute izolitan Lodzan geton; Hungara reĝlando: guberniestro Miklos Horthy nomumis Géza Lakatos ĉefministro de Hungario anstataŭ Döme Sztójay; Slovaka nacia ribelo kontraŭ pornazia Slovaka Ŝtato komenciĝis en Banská Bystrica — laŭ peto de marioneta ŝtato senkompate subpremita de Wehrmacht kaj SS
- 1945: Finna 4-a Armea Korpuso okupis Viborg; Sovetunio paffaligis aviadilon kun nutraĵhelpo por usonaj militkaptitoj en Koreio
- 1949: Malvarma milito: en Provinco Orienta Kazaĥio Sovetunio okazigis en testejo de nukleaj armiloj en Semej unuan sukcesan provon de 22 TNT-ekvivalenta atombombo (RDS-1)
- 1950: Korea milito: alveno de britaj trupoj por plifortigi usonan ĉeeston
- 1958: Milita akademio de Usona Aerarmeo malfermiĝis en Colorado Springs
- 1965: Rekorde longa skipa kosma flugo en kosmoŝipo Gemini 5 finiĝis (preskaŭ 8 tagoj)
- 1966: San-Francisko: The Beatles ludis la lastan oficialan koncerton
- 1970: Testoflugo de usona pasaĝer-transporta aviadilo McDonnell Douglas DC–10
- 1975: En konstelacio Cigno ekbrilis novao V1500 Cygni
- 1980: Pola aŭgusto de "Solidareco": strikoj en sileziaj minejoj komenciĝis
- 1982: Milita stato en Pollando: oni arestis Zbigniew Romaszewski, aktivulon de kontraŭkomunista opozicio, kunorganizanton de subtera Radio Solidareco
- 1982: Plej mallonga eksterlanda pilgrimado de papo Johano Paŭlo la 2-a, al San-Marino (daŭris 5 horojn)
- 1982: Sciencistoj de Esplor-Instituto pri Pezaj Jonoj en Darmstadt ricevis kemian elementon - mejtnerio, nomitan omaĝe al aŭstria nuklea fizikistino Lise Meitner
- 1991: Prezidento de Kazaĥio Nursultan Nazarbajev dekrete malpermesis atoman armean spacon en Semej (Provinco Orienta Kazaĥio)
- 1995: Malsukcesinta atenco kontraŭ la prezidento de Kartvelio Eduard Ŝevardnadze
- 2003: Ajatolo Dirita Mohammed Baqir al-Hakim, ŝijaisma gvidanto en Irako, estis murdita en terorisma bomba atenco, kune kun preskaŭ 100 konfesiantoj dum ilia eliro el moskeo en Naĝafo
- 2005: Luiziano: Uragano Katrina atingis Nov-Orleanon; En Usono unua epizodo de drama televidserio Prison Break estis elsendita de Fox
- 2008: Kartvelio rompis diplomatian kontakton kun Rusio
- 2012: En Londono komenciĝis la 14-a Somera Paralimpiko
- 2014: Donecka provinco: amasa pripafado de ukrainaj volontuloj dum interkonsentita eliro el Ilovajsk-kaldrono dum la Donbasa milito — 368 soldatoj pereis, pluraj perdiĝis
- 2016: Pollando ligis diplomatiajn rilatojn kun Tongo
- 2017: Nord-Koreio lanĉis misilon Hwasong-12, kiu post flugo super la japana insulo Hokajdo falis al Pacifiko
- 2019: Oleksij Honĉaruk iĝis ĉefministro de Ukrainio
- 2020: Belorusaj regopovoj fermis retejon de pli frue fermita semajnrevuo "Naŝa Niva" kaj senpovigis dekkelke da fremdlandajn ĵurnalistojn, pro publikigo en interreto de la pruvoj pri falsado de prezidenta voĉdonado favore al Aleksandr Lukaŝenko en triono da balotejoj
- 2022: Invado de Rusio en Ukrainion: Nokte rusoj de la areo de Belorusio pripafis per 4 raketoj Sarni detruante lernejon kaj 30 domojn — perdis dekstre de Dnepro 41 soldatojn, 2 senpilotajn aviadilojn, tankon T-72, raketpafilon Uragano, kontraŭaviadilan sistemon Pancir-S1, kolekton por elektronika batalo kaj 6 veturilojn; ukraina Operaca Komandantaro "Sudo" informis pri komencita kontraŭofŭensivo — ukrainoj rompis la unuan defendlinion de okupantoj en Ĥersona provinco; akra rusia pripafo de la centro de Mikolajivo; en Melitopolo ukraina rezistomovado detruis rusajn sistemojn de serĉataj lokoj; urbestro de Enerhodar informis, ke la rusaj invadintoj forkaptis kelkajn instruistojn el siaj domoj; oni identigis estron de la ĉeĉena unuo de rusia Nacia Gvardio, kiu partoprenis mortigon de 5 civiluloj apud Buĉa. Mondreago: Rusaj ĵurnalistoj kalkulis, ke de Finnlando ĝis Pollando oni malmuntis pli ol 22 monumentojn — simbolojn de soveta imperio; rusia opoziciisto Leonid Gozman estis arestita en Moskvo pro komparo de Hitler al Stalin, kiu estis pli malbona — Komunistoj deklaris militon kontraŭ sia propra nacio skribis en Facebook; CNN: ukrainoj kun sukceso aplikas nekonvenciajn kaj novecajn defendmetodojn prilaboritajn de specialcelaj fortoj de Usono
Naskiĝoj
- 1434: Janus Pannonius, latinlingva kroata-hungara poeto, episkopo (m. 1472)
- 1619: Jean-Baptiste Colbert, franca politikisto, ministro pri financoj, reprezentanto de merkantilismo (m. 1683)
- 1632: John Locke, angla filozofo, politikisto kaj ekonomikisto, ĉefa reprezentanto de empiriismo, konata kiel "patro de la klasika liberalismo" (m. 1704)
- 1708: Olof von Dalin, sveda poeto kaj historiisto, reprezentanto de la sveda klerismo (m. 1763)
- 1709: Jean-Baptiste Gresset, franca jezuito kaj dramaturgo (m. 1777)
- 1727: Johann Benjamin Busch, germana teologo kaj superintendanto (m. 1802)
- 1742: Martin Gottlieb Klauer, germana skulptisto (m. 1801)
- 1755: Jan Henryk Dąbrowski, pola generalo, partoprenanto de la Insurekcio de Kościuszko, kreinto de Polaj Legioj en Italio, nacia heroo (m. 1818)
- 1756: Jan Śniadecki, pola matematikisto, astronomo, filozofo, geografo, poeto, aŭtoro de kalendaroj, lingvosciencisto, pedagogo, balonisto (m. 1830)
- 1777: Nikita Biĉurin, rusia monaĥo, fondinto de ĉinologio (m. 1853)
- 1780: Jean Auguste Dominique Ingres, franca pentristo de klasikismo (m. 1863)
- 1801: Michelangelo Grigoletti, itala pentristo, profesoro (m. 1870)
- 1809: Oliver Wendell Holmes, Sr., usona kuracisto, verkisto, poeto, profesoro (m. 1894)
- 1810: Juan Bautista Alberdi, argentina diplomato, kunverkinto de Konstitucio de la Argentina Nacio (m. 1884)
- 1825: Ferenc Salamon, hungara historiisto, publicisto, universitata profesoro (m. 1892)
- 1831: Adolfo Bezerra de Menezes, brazila spiritisto, nomata "Kuracisto de Malriĉuloj" (m. 1900)
- 1847: Moritz von Egidy, germana oficiro, publicisto kaj filozofo
- 1856: Lajos Bíró, hungara entomologo, etnografo (m. 1931)
- 1862: Maurice Maeterlinck, belga dramisto kaj eseisto Nobelpremiita; enestanta en Belga Antologio (m. 1949)
- 1866: Hermann Löns, germana ĵurnalisto, verkisto, poeto (m. 1914)
- 1876: Kim Koo, korea sendependec-aktivulo, ĉefministro kaj prezidento (m. 1949)
- 1883: Dmitro Doncov, ukraina literatura kritikisto, verkisto kaj politikisto, fondinto de integrala naciismo, akceptita de la Organizaĵo de Ukrainaj Naciistoj, postulanta rompon de politikaj kaj kulturaj ligoj kun Rusio kaj proksiman kunlaboron kun Okcidenta Eŭropo (m. 1973)
- 1884: Ehm Welk, germana verkisto, ĵurnalisto kaj profesoro (m. 1966)
- 1891: Miĥail Ĉeĥov, rusia, usona aktoro, pedagogo, reĝisoro (m. 1955)
- 1903: Ernst Kreuder, germana helplaboristo kaj verkisto (m. 1972)
- 1904: Anna Letenská, ĉeĥa aktorino (m. 1942)
- 1912: Son Ki Ĉung, korea maratonisto (m. 2002)
- 1915: Ingrid Bergman, sveda aktorino (m. 1982)
- 1915: Béla Botár, hungara poeto kaj tradukisto (m. 1974)
- 1920: Éva Bázsa, hungara aktorino, dancistino, koreografo (m. 1975)
- 1920: Charlie Parker, usona ĵaza muzikisto, saksofonisto, komponisto, patro de bibopo (m. 1955)
- 1923: Richard Attenborough, brita aktoro kaj reĝisoro (m. 2014)
- 1924: Dinah Washington, usona ĵaza kantistino (m. 1963)
- 1929: Ferenc Albert, rumania hungara sociologo, kunlaboranto de "Libera Vorto"
- 1929: István Bálint, rumania hungara grafikisto kaj pentristo
- 1929: Thom Gunn, brita-usona poeto (m. 2004)
- 1931: Juliusz Janicki, pola filmreĝisoro, scenaristo kaj aktoro, lekciisto, dekano (m. 2011)
- 1935: William Friedkin, usona reĝisoro (m. 2023)
- 1936: John McCain, usona senatano, kandidato al prezidenteco (m. 2018)
- 1937: Anton Schwob, aŭstra germanisto kaj profesoro (m. 2023)
- 1938: Hermann Nitsch, aŭstra avangarda artisto (m. 2022)
- 1939: Joachim Schulze, germana ĵurnalisto kaj grafikisto, aktivulo de la Esperanto-Asocio de GDR kaj de la organizaĵo en Lepsiko, kie li kunorganizis multajn el la famiĝintaj Internaciaj Foiraj Esperantistaj Renkontiĝoj (IFER), redaktoro de "Saksa Kuriero" (m. 2000)
- 1943: Károly Ferenc Szabó, rumania hungara inĝeniero, politikisto (m. 2011)
- 1946: Dimitris Ĥristofias, prezidento de Kipro 2008-2013 (m. 2019)
- 1955: Diamanda Galás, usona komponistino, kantistino, pentristino
- 1958: Michael Jackson, usona mirinfano, kantisto, dancisto, pop-muzikisto (m. 2009)
- 1958: Károly Varga, rumania hungara geologo, redaktoro, eldonisto
- 1963: Gabriella Lakatos, rumania hungara grafikistino
- 1972: Bae Yong Jun, sudkorea aktoro
Mortoj
- 886: Bazilo la 1-a, bizanca imperiestro, reviviginto de bizanca arto kaj fondinto de Makedonia dinastio (n. 811)
- 1135: Al-Mustarŝid, abasida kalifo el Bagdado (n. 1092)
- 1300: Guido Cavalcanti, itala poeto, trobadoro, ateisto, amiko de Dante Alighieri
- 1442: Johano la 5-a, duko de Bretonio (n. 1389)
- 1523: Ulrich von Hutten, germana kavaliro, verkisto kaj humanisto (n. 1488)
- 1525: Jan Šlechta ze Všehrd, ĉeĥa humanisto, filozofo kaj diplomato (n. 1466)
- 1526: Mortintoj en la Batalo de Mohács:
- 1625: John Fletcher, angla dramisto kunlaboranta kun Ŝekspiro kaj Francis Beaumont (n. 1579)
- 1672: Nicolaus Zapf, germana teologo kaj profesoro (n. 1600)
- 1749: Matiaso Bel, slovaka-hungara filozofo, geografo, predikisto, enciklopediisto, tutfakulo (n. 1684)
- 1780: Jacques-Germain Soufflot, franca arkitekto (n. 1713)
- 1797: Joseph Wright of Derby, angla pejzaĝisto (n. 1734)
- 1799: Pio la 6-a, papo, kies Papan Ŝtaton invadis Napoleono (n. 1717)
- 1816: Johann Hieronymus Schröter, germana astronomo konstruinta optikan teleskopon (anstataŭ lensa) (n. 1745)
- 1865: Károly Bulcsú, hungara instruisto, poeto kaj oficiro (n. 1823)
- 1877: Brigham Young, usona mormono, unua subŝtatestro de Utaho (n. 1801)
- 1888: Willem Hofdijk, nederlanda verkisto kaj pedagogo (n. 1816)
- 1889: István Dunyov, banata bulgaro, militisto partoprenanta en la hungara revolucio kaj la unuiĝo de Italio (n. 1815)
- 1900: Bruno Abakanowicz, pola matematikisto, inventisto kaj elektroteknikisto (n. 1852)
- 1904: Murad la 5-a, sultano de la Otomana Imperio, kies regadon transprenis lia frato Abd-ul-Hamid la 2-a (n. 1840)
- 1909: Tadeusz Smoleński, pola egiptologo tradukinta en la polan la papiruson Westcar (n. 1884)
- 1918: Max Dauthendey, germana verkisto, poeto, pentristo kaj vojaĝisto (n. 1867)
- 1921: Joel Asaph Allen, usona ornitologo, membro de Aŭdubona Societo, Usona Asocio por la Antaŭeniro de Scienco, Amerika Filozofia Societo kaj kunfondinto kaj prezidanto de Usona Unio de Ornitologoj (n. 1838)
- 1931: Tadeusz Hołówko, pola politikisto, ŝtata aganto de Dua Pola Respubliko pri pola-ukraina interkonsento, reprezentanto de prometeismo, murdita (n. 1889)
- 1938: Frigyes Karinthy, hungara verkisto, ĵurnalisto kaj tradukisto; enestanta en Hungara Antologio (n. 1887)
- 1960: Vicki Baum, aŭstra-juda verkistino kaj ĵurnalistino (n. 1888)
- 1966: Sajid Kutb, egipta verkisto, ideologo de Islama Frataro kaj fundamentisto, ekzekutita (n. 1906)
- 1972: Lale Andersen, germana aktorino kaj kantistino (n. 1905)
- 1973: Stringer Davis, angla aktoro (n. 1896)
- 1973: Béla Lám, rumania hungara inĝeniero, verkisto (n. 1892)
- 1975: Éamon de Valera, irlanda politikisto, ĉefministro kaj prezidento, sendependiginta Irlandon de Britio (n. 1882)
- 1976: Kazi Nazrul Islam, bengala filozofo, poeto, muzikisto, kontraŭstaranta al koloniismo kaj fundamentismo, nacia poeto de Bangladeŝo (n. 1899)
- 1982: Werner Zimmermann, svisa instruisto, verkisto, nudisto kaj reformemulo, subtenanto de la liberekonomia teorio de Silvio Gesell, kunfondinto de alternativisma banko WIR-Banko-Kooperativo, vojaĝanto tra Azio kaj Ameriko (n. 1893)
- 1982: Ingrid Bergman, sveda aktorino (n. 1915)
- 1989: Peter Scott, brita ornitologo, pentristo, oficiro (n. 1909)
- 1990: Manly Palmer Hall, kanada religiosciencisto, mistikulo, esoteristo (n. 1901)
- 2003: Vladimír Vašíček, ĉeĥa pentristo, kunfondinto de la moderna kaj abstrakta ĉeĥa pentrado (n. 1919)
- 2005: József Szász, rumania hungara agronomo (n. 1921)
- 2010: Appie Baantjer, nederlanda aŭtoro de krimfikcio (n. 1923)
- 2014: János Pusztai, rumania hungara verkisto laboranta en Sibiu kaj Baia Mare (n. 1934)
- 2014: Wigand Siebel, germana sociologo (n. 1929)
- 2016: Bronisław Baczko, pola filozofo, kunkreinto de Varsovia skolo pri historio de ideoj, okupiĝanta pri historio de la franca revolucio de 1789, ligita kun la Universitato de Ĝenevo (n. 1924)
- 2016: Gene Wilder, usona aktoro (n. 1933)
- 2019: Miklós Kocsár, hungara komponisto (n. 1933)
- 2021: Edward Asner, usona aktoro (n. 1929)
- 2021: Jacques Rogge, belga sportisto, kuracisto, prezidanto de Internacia Olimpika Komitato (n. 1942)
Specialaj tagoj kaj festoj
La 29-a de aŭgusto estas (laŭ gregoria kalendaro):
|
|