13-a de aŭgusto
La 13-a de aŭgusto estas la 225-a tago de la jaro (la 226-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 140 tagoj restas.
Je la 13-a de aŭgusto okazis, interalie:
Eventoj
- -29: Cezaro Aŭgusto festis Romian triumfon super triboj de Dalmatio
- 523: Johano la 1-a iĝis papo post morto de Hormisdaso
- 582: Maurikios iĝis imperiestro de Bizanca imperio - nomumita sur la mortolito de Tiberio la 2-a
- 1099: Paskalo la 2-a iĝis papo
- 1521: Hispanaj kolonioj: hispana konkeranto Hernán Cortés kun indianaj aliancanoj konkeris Tenoĉtitlanon, la ĉefurbon de aztekoj
- 1532: Unuiĝo de Bretonio al Francio proklamita - duklando Bretonio aliĝis al Francio
- 1553: Hispana teologo Miguel Servet dum vojaĝo tra Ĝenevo estis rekonita de kalvinanoj kaj arestita sub riproĉo de blasfemo
- 1604: Ĉeĥan urbon Karlovy Vary detruis incendio
- 1704: Milito de hispana sukcedo: brita armeo venkis la francan en batalo de Blenheim
- 1715: En Versailles oni subskribis francan-persan traktaton pri reciproka amikeco kaj komerco
- 1727: Setliĝintoj de religia komunumo fondita de Nikolaus Ludwig von Zinzendorf en Herrnhut malgraŭ doktrinaj kaj kredaj diferencoj komune prenis komunion - simbola komenco de ekumenismo
- 1792: Franca revolucio de 1789: reĝo de Francio Ludoviko la 16-a estis enprizonigita
- 1808: Milito de Hispana Sendependiĝo: franca-pola armeo finis sensukcesan sieĝon de Zaragozo
- 1814: Nederlando vendis al Britio Gujanon kaj la Kabon de Bona Espero
- 1847: John Russell Hind malkovris asteroidon Irido
- 1849: Malvenko de la Hungara revolucio de 1848
- 1876: Premiero de la opero La ringo de la Nibelungo de Richard Wagner en Bayreuth
- 1898: Germana astronomo Carl Gustav Witt malkovris asteroidon Eroso
- 1900: Germana vaporŝipo Deutschland fiksis rapidecrekordon inter Ameriko kaj Eŭropo - distancon de Novjorko ĝis Anglio trapasis dum 5 tagoj, 11 horoj kaj 45 minutoj, la ŝipo estis konstruita en Stettin
- 1905: Svedio-Norvegio: norvegoj referendumis pri rompo de la persona unio kun Svedio
- 1913: En Sheffield oni unuafoje fandis rustorezistan ŝtalon
- Unua Mondmilito
- 1920: Soveta-Pola Milito
- 1923: Dua Pola Respubliko: al la havenurbo Gdynia eniris unua oceana ŝipo SS Kentucky sub la franca ŝipflago
- 1923: Mustafa Kemal Atatürk iĝis unua prezidento de Turkio
- 1923: En Germanio ekfunkciis unua registaro de Gustav Stresemann
- 1930: Buleoj
- 1935: 111 personoj pereis rezulte de la rompo de akvobaraĵo kaj sinko de urboj Molare kaj Ovada en itala Piemonto
- 1936: En Ĝenevo oni fondis Mondan Judan Kongreson
- 1937: Dua japana-ĉina milito: batalo de Ŝanhajo eksplodis iĝante la plej granda kaj sanga batalo de la milito
- Dua Mondmilito
- 1940: Germana okupado de Pollando: kadre de Eksterordinara Ekstermiga Agado de la 28-a de junio ĝis la 13-a de aŭgusto en du vilaĝoj apud Częstochowa germanoj pafmortigis en 3 ekzekutoj 91 intelektulojn el Częstochowa kaj Radomsko; Batalo de Anglio plifortigita: Luftwaffe lanĉis serion da atakoj al britaj aeraj bazoj kaj radaro-instalaĵoj - el ĉ. 1500 atakaviadiloj oni pafalterigis 34; Britio decidis direkti al Mezoriento kirasitajn unuojn
- 1941: Holokaŭsto: 322-a bataliono de germana polico pafmortigis 282 judojn kaj unu polon de Narewka Mała (proksime al Hajnówka); Orienta Fronto: en Ukraina SSR germanoj post ĉirkaŭigo de Odeso de nordo atingis la Nigran Maron - detranĉo de la urbo kun la lando; ukraina bataliono "Najtingalo" retiriĝis de la fronto - transportita al Neugammer/Świętoszów (militprizono)
- 1942: Operaco Reinhardt: en arbaro apud vilaĝo Tylawa (proksime al Dukla) germanoj pafmortigis 500 judojn de Dukla, Jaśliska (proksime al Krosno) kaj Rymanów, en Bukowsko (proksime al Sanok) - ĉirkaŭ 100 kaj en Frysztak (proksime al Strzyżów) - 10, en tio 4 infanojn; Pola Rezistomovado: taĉmento de la Pola Enlanda Armeo bruligis vojan ponton en Kobrin kaj ŝiris relojn vojlinie de Bresto-Baranaviĉi kun elreligo de trajno sur vojlinio Bresto-Homel; Ĉefoficejo pri Sekureco de Tria Regno ordonis deporti de Francio al koncentrejo en Auŝvico ankaŭ judajn infanojn kune kun iliaj gepatroj; Elista, la ĉefurbo de Kalmukio, estis okupita de germana armeo; itala 8-a Armeo transprenis defendzonon apud la meza Don; Britio: generalo Bernard Montgomery transprenis komandadon de 8-a Armeo; Suda Pacifiko: taĉmentoj de japana 7-a Armeo ricevis ordonon ekbatali en orienta Nov-Gvineo; Usono: premiero de animacia filmo Bambi de Walt Disney
- 1943: Germana polico vivbruligis 602 polojn en ortodoksa preĝejo kaj en lernejo en Malin (proksime al Dubno, nun en Rivna provinco); soldatoj de Wehrmacht kaj polico pafmortigis en Skorzeszyce (proksime al Kielce) 13 personojn, venĝe pro mortigo de germana oficiro fare de partizanoj; en Knyszyn (proksime al Pińczów) dum ekstermo de la loko pro aviadilaj bomboj pereis 7 personoj; taĉmento de Kamparanaj Batalionoj el areo Puławy detruis dokumentojn en distrikta komunumo liberigante 5 kamparanojn arestitajn pro neliveritaj kontingentoj; trupoj de Kalinina Fronto ekatakis direkte al Duĥovŝĉina (la operaco daŭris ĝis la 19-a de septembro); trupoj de Okcidenta Fronto liberigis Spas-Demensk, kaj de la Stepa Fronto trarompis eksteran ringon de la Ĥarkivo-defendo; usona 9-a Aviada Armeo atakis Wiener Neustadt; 380-a peza bomba grupo de usona aviado startante de Aŭstralio atakis naftocentron en Balikpapan (Borneo)
- 1944: Ribelo de Varsovio (pli da eventoj): eksplodo de tanko-kaptilo en la Malnova Urbo - pereis pli ol 300 personoj, en tio 67 soldatoj de bataliono "Gustaw", generalo Tadeusz Komorowski estis kontuzita; laŭ raporto de Einsatzgruppen germanoj vivbruligis 316 personojn kaj pafmortigis 71; en Pawiak germanoj pafmortigis en la lasta amasa ekzekuto Maria Herburt, defendantinon de Lvovo, Stefan Majewicz, Tadeusz Mikułowski kaj piloton Antoni Kocjan - inter 89 murditaj malliberuloj estis 2 virinoj kun beboj 6 kaj 10 tagaj; nokte dekkelkaj aviadiloj Halifax alterigis municion kaj kontraŭkirasajn armilojn (ankaŭ girlandon de britaj soldatoj); 8 000 germanaj soldatoj ĉirkaŭis la Malnovan Urbon; germanoj ekstermis polan vilaĝon Skorzeszyce (distrikto Kielce) murdante 11 personojn kaj grandparte ĝin bruligante; proteste pro ne sufiĉa helpomanko por la Varsovia Ribelo la 80% de soldatoj de la unua bataliono de Aŭtonomeca Paraŝutista Brigado komencis matene malsatstrikon, al kiu posttagmeze aliĝis soldatoj de la dua kaj tria batalionoj; Josif Stalin malpermesis al sovetaj komandantoj kaj la 1-a Armeo de la Pola Soldataro politikajn intertraktojn kun la Pola Enlanda Armeo; en Latvio trupoj de la 2-a Balta Fronto liberigis Madona; ekonomika fakultato estas establita ĉe la Kieva Universitato
- 1945: Sovet–Japana Milito: trupoj de la Fororienta Fronto plu batalis kontraŭ la japana 1-a Fronto; dum kunsido de la Plej Supera Konsilio de Milit-Gvidado oni voĉdonis por kondiĉa kapitulaco (13 personoj, kontraŭ 3); kunsido de oficiroj en ministeriejo voĉdonis pri peto al la imperiestro ordoni daŭrigon de la milito kontraŭ la Aliancanoj
- 1951: Dua soveta okupado de Pollando: en Varsovio en la parodia proceso de generaloj 4 polaj oficiroj, akuzitaj pri spionado kaj komploto kontraŭ popola regopovo, estis kondamnitaj al ĝismorta malliberigo
- 1952: Japanio aliĝis al Internacia Mona Fonduso
- 1956: Ĉeĥio permesis al 160 000 etnaj germanoj laŭleĝe elmigri al Germanio
- 1960: Centr-Afrika Respubliko sendependiĝis (de Francio)
- 1961: Malvarma milito: Germana Demokratia Respubliko ĉirkaŭigis per armeo la limon kun Okcidenta Berlino kaj fermis translimajn pasejojn - oni komencis konstrui Berlinan Muron, dum 28 jaroj la betona muro estis simbolo de la disdivido de Germanio kaj Eŭropo en du blokoj - Orienta Bloko kaj Okcidenta Bloko
- 1968: En Ateno malsukcesis bomba atenco kontraŭ ĉefo de la diktaturo de la koloneloj Georgios Papadopoulos
- 1969: Neil Armstrong, Buzz Aldrin kaj Michael Collins, membroj de la luna misio Apollo 11, post trisemajna kvaranteno partoprenis triumfan paradon en Nov-Jorko
- 1978: Bejruto: 175 personoj pereis rezulte de bombeksplodo metita sub konstruaĵo de Liberiga Fronto de Palestino
- 1982: En Gdańsk, Nowa Huta, Varsovio kaj Vroclavo okazis kontraŭkomunistaj manifestacioj, protestintaj kontraŭ la milita stato en Pollando — okazis konfrontiĝoj kun milico
- 1983: En Gdańsk apud Monumento al Viktimoj de la Pola ribelo de Decembro 1970 okazis manifestacio
- 1990: Amasaj komunistaj krimoj: dekreto de sovetia prezidento Miĥail Gorbaĉov rehabilitis viktimojn de politikaj reprezalioj de la Stalin-epoko
- 1994: en Usono filo de Ryszard Kukliński, Waldemar, ĉe kampuso en Tampa (Florido) pereis en aŭtomobila akcidento
- 1997: Premiero de la usona televida komedia animadserio Suda Parko
- 1999: Sunemblema flago enkondukita meze de la 19-a jarcento formale iĝis flago de Japanio
- 2001: Ĉefministro de Japanio Koizumi Jun'ichiro vizitis Yasukuni-Sanktejon, kio kaŭzis protestojn de aziaj landoj
- 2002: Katastrofa inundo kulminis en Ĉeĥio, dum kiu 13 homoj perdis la vivon kaj miloj da ili devis forlasi siajn hejmojn - la inundo, kiu daŭris ankoraŭ multajn tagojn, kaŭzis grandajn damaĝojn al la ĉeĥa ekonomio
- 2003: Liberio: prezidento Charles Taylor forlasas post intensa internacia premo sian landon, transdoninte sian postenon al Moses Blah
- 2004: Uragano Charley damaĝis Floridon, 22 horojn post kiam Tropika Ŝtormo Bonnie kaŭzis sian propran damaĝon al la subŝtato de Usono
- 2007: Eksplodo de bombo kaŭzis devojigon de pasaĝera trajno iranta de Moskvo al Sankt-Peterburgo - rezulte de tio ĉirkaŭ 60 personoj vundiĝis
- 2007: Antaŭtage de la 60-a datreveno de sendependeco, Pakistano liberigis 134 baratajn malliberulojn, responde la sekvan tagon Barato liberigis 72 pakistanajn malliberulojn
- 2008: Rusa-kartvela milito
- 2011: Ĉeĥoslovaka kantistino de ŝansonoj Hana Hegerová anoncis finon de sia kariero pro la deziro forigi konstantan streson, kiun alportas la vivo de koncertisto
- 2011: Dum koncerto en usona Indianapolis rezulte de subita tempesto subĉiela scenejo falis al aŭskultantoj mortigante 7 kaj vundante 45 personojn
- 2014: Argentina futbalklubo San Lorenzo de Almagro akiris unuafoje en sia historio la Pokalon de Liberigantoj de Ameriko
- 2014: Irana matematikisto Marjam Mirzaĥani iĝis unua virino ricevinta Medalon Fields pro sia laboro pri dinamiko de bilardo
- 2015: Atenco: 76 personoj pereis kaj 212 estis vunditaj en eksplodo de bombaŭto en la bazaro de ŝijaisma kvartalo de Bagdado
- 2015: Rilatoj inter Israelo kaj Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj estis formale establitaj
- Invado de Rusio en Ukrainion
- 2023: Muzeo de Pola Armeo en Varsovio remalfermita en nova moderna sidejo kune kun inaŭgura ekspozicio: 1000 jaroj de gloro de pola armilaro
Esperantujo
Naskiĝoj
- 582: Arnulfo de Metz, franca episkpo de Metz (m. 640)
- 1311: Alfonso la 11-a, reĝo de Kastilio] (m. 1350)
- 1422: William Caxton, unua angla presisto de ĉirkaŭ 100 libroj (m. 1491)
- 1514: Joachim Mynsinger von Frundeck, germana juristo, kanceliero, verkisto (m. 1588)
- 1614: Aŭgusto, fondinto de la germana duklando Saksio-Weißenfels (m. 1680)
- 1625: Rasmus Bartholin, dana matematikisto, kuracisto, erudiciulo, konata de malkovro de duobla refrakto de la lumradio pere de kalcito, profesoro de la Universitato de Kopenhago (m. 1698)
- 1757: James Gillray, brita karikaturisto kaj gravuristo, konata de siaj satiraj akvafortaj desegnaĵoj (m. 1815)
- 1774: Hipólito da Costa, brazila ĵurnalisto, framasono kaj diplomato (m. 1823)
- 1792: Adelajdo de Saksio-Meiningen, reĝino de Britio (m. 1849)
- 1802: Nikolaus Lenau, aŭstra poeto (m. 1850)
- 1811: Gonçalves de Magalhães, brazila poeto, dramaturgo, kuracisto kaj diplomato, enkondukinto de romantikismon en la brazila literaturo, pioniro de la brazila teatro (m. 1882)
- 1814: Anders Jonas Ångström, sveda fizikisto, matematisto kaj astronomo, kunfondinto de spektroskopio, konata de mezurunuo anstromo (m. 1874)
- 1818: Lajos Haan, slovaka-hungara pastro, historiisto, membro de Hungara Scienca Akademio (m. 1891)
- 1819: George Gabriel Stokes, irlanda matematikisto kaj fizikisto (m. 1903)
- 1850: Géza Forster, hungara agronomo, kortega reĝa konsilisto (m. 1907)
- 1863: William I. Thomas, usona sociologo kunlaboranta kun Florian Znaniecki (m. 1947)
- 1866: Giovanni Agnelli, itala kunfondinto de la entrepreno Fiat (m. 1945)
- 1867: William Craigie, skota filologo kaj leksikografo, la tria eldonisto de Oxford English Dictionary (m. 1957)
- 1871: Karl Liebknecht, germana politikisto kaj komunista aganto, kunkreinto de Spartakismo (m. 1919)
- 1873: Józef Haller, pola generalo, kunfondinto de Polaj Legioj, prezidanto de antaŭmilita Asocio de Pola Skoltismo, partopreninta en la batalo de Varsovio, Ĝenerala Inspektisto de 100-mila Volontula Armeo, ministro de pola ekzila registaro (m. 1960)
- 1875: Andor Garvay, hungara ĵurnalisto kaj verkisto (m. 1927)
- 1884: János Mattis Teutsch, rumania hungara pentristo kaj skulptisto, avo de Waldemar Mattis Teutsch (1960)
- 1886: Franz Kleinsteuber, germana arĥitekto (m. 1961)
- 1888: John Logie Baird, skota inĝeniero, inventisto de noktovidilo (m. 1946)
- 1889: Bertil Malmberg, sveda verkisto, membro de Sveda Akademio (m. 1958)
- 1896: Géza Vámszer, hungara instruisto, pentristo, etnografo (m. 1976)
- 1890: Hermann Albrecht Naumann, germana metia instruisto, prizorganto de gazetara servo de Germana Esperanto-Asocio, prezidanto de Saksa Esperanto-Ligo, organizanto de Cseh-kursoj (m. nekonata)
- 1899: Alfred Hitchcock, brita-usona reĝisoro kaj produktoro (m. 1980)
- 1902: Felix Wankel, germana inĝeniero kaj inventisto de Wankel-motoro (m. 1988)
- 1905: Gareth Jones, kimra ĵurnalisto, atestanto de Ukraina malsatego, murdita (m. 1935)
- 1906: Miklós Borsos, hungara skulptisto (m. 1990)
- 1912: Ben Hogan, usona golfludisto (m. 1997)
- 1913: Makarios la 3-a, ĉefepiskopo de la Kipra Ortodoksa Eklezio, prezidanto de Kipro (m. 1977)
- 1914: Antal Jakab, rumania hungara ĵurnalisto, publicisto (m. nekonata)
- 1919: George Shearing, angla blinda ĵazmuzikisto kaj komponisto (m. 2011)
- 1921: Imre Sarkadi, hungara verkisto kaj ĵurnalisto, enestanta en Hungara Antologio (m. 1961)
- 1922: András Goldberger, rumania hungara kemiisto, tradukisto
- 1926: Fidel Castro, kuba politikisto, unua sekretario de la Kuba Komunisma Partio, gvidanto de la kastrisma revolucio, ŝtatestro (m. 2016)
- 1928: Gyula Dávid, hungara literaturhistoriisto, ĉefredaktoro de "Romániai magyar irodalmi lexikon"
- 1929: Mieczysław Waśkowski, pola aktoro kaj filmreĝisoro (m. 2001)
- 1932: Magda Farkas, rumania hungara psikologino (m. 2015)
- 1933: Humbert Fink, aŭstra ĵurnalisto kaj verkisto
- 1936: István Vígh, hungara pentristo kaj skulptisto
- 1937: Erzsébet Zsigmond, rumania hungara popolmemuaristino
- 1940: Horst Schuller Anger, germanisto kaj ĵurnalisto rumanlanda
- 1942: Hissène Habré, prezidento de Ĉadio 1982-1990 (m. 2021)
- 1942: György Hunyady, hungara psikologo, profesoro, membro de Hungara Scienca Akademio
- 1944: Sándor Kovács, rumania hungara informatikisto
- 1946: Stefan Melak, pola ĵurnalisto, unua prezidanto de la Komitato de Katin memoriganta viktimojn de la masakro de Katin, kontraŭkomunisto, pereinta dum la kraŝo de la pola prezidenta aviadilo en 2010 (m. 2010)
- 1947: Juan Barranco, hispana politikisto, urbestro de Madrido
- 1955: Ulf Annel, germana verkisto kaj kabaredisto
- 1960: Zsuzsa Adorjáni, hungara aktorino
- 1960: Janusz Kurtyka, pola historiisto, prezidanto de Instituto pri Nacia Memoro kaj verkisto, pereinta dum la kraŝo de la pola prezidenta aviadilo en 2010 (m. 2010)
- 1962: Manuel Valls, ĉefministro de Francio
- 1967: Amélie Nothomb, belga verkistino
- 1967: Jin Xing, ĉina viro-virino, kolonelo kaj baletistino
- 1967: Mária Szikszai, rumania hungara etnografino
- 1968: Tomasz Kucharzewski, pola karateisto, mondĉampiono pri ŝidokan (m. 2008)
- 1969: Edith Kacsó, rumania hungara ĵurnalistino
- 1971: Heike Makatsch, germana aktorino
- 1971: Moritz Bleibtreu, germana aktoro
- 1974: Csilla Varga, rumania hungara aktorino
- 1993: Dominika Stará, slovaka kantistino
Mortoj
- 587: Radegundo de Turingio, sanktulino kaj edzino de la franca reĝo
- 662: Sankta Maksimo la Konfesanto, greka teologo, sanktulo de Ortodoksa Kristana Eklezio kaj Katolika Eklezio (n. ĉirkaŭ 580)
- 908: Al-Muktafi, abasida kalifo en Bagdado (n. 875)
- 1134: Sankta Piroska, imperiestrino de Bizanca Imperio, ortodoksa sanktulino (n. ĉirkaŭ 1088)
- 1382: Leonor de Aragono kaj Sicilio, reĝino de Katilio kaj Leono (n. 1358)
- 1403: Smil Flaška, ĉeĥa nobelo, politika satiristo 1339)
- 1447: Filippo Maria Visconti, lasta duko de Milano (n. 1392)
- 1449: Ludoviko la 4-a, palatinata princo-elektisto de la Rejno (n. 1424)
- 1608: Giambologna, itala skulptisto, kreanta laŭ manierismo (n. 1529)
- 1621: Jan Berchmans, flandra teologo, jezuito, sanktulo, katolika kunpatrono de studanta junularo (n. 1599)
- 1699: Marko el Aviano, itala kapuceno kaj predikisto (n. 1631)
- 1755: Francesco Durante, itala komponisto de baroko, reprezentanto de Napola Skolo (n. 1684)
- 1826: René Théophile Hyacinthe Laennec, franca kuracisto, inventinto de stetoskopo (n. 1781)
- 1863: Eugene Delacroix, franca pentristo, reprezentanto de romantikismo, konata de la grandaj pentraĵoj Libereco gvidanta la popolon kaj La morto de Sardanapalo (n. 1798)
- 1865: Ignaz Semmelweis, hungara kuracisto, kunkreinto de antisepso (n. 1818)
- 1902: Hieronim Derdowski, pola-kaŝuba poeto, humuristo, ĵurnalisto, porelmigrantara aktivulo (n. 1852)
- 1910: Florence Nightingale, angla flegistino, statistikistino, pioniro de moderna flegado (n. 1820)
- 1912: Jules Massenet, franca komponisto de 25 operoj, muzikpedagogo (n. 1842)
- 1913: August Bebel, germana socialdemokrato, kunfondinto de la Socialdemokratia Partio de Germanio (n. 1840)
- 1915: Friedrich Stolz, aŭstra filologo kaj lingvisto (n. 1850)
- 1917: Eduard Buchner, germana Nobelpremiita kemiisto, esploristo de fermentado (n. 1860)
- 1924: Max Thedy, germana pentristo (n. 1858)
- 1930: János Kiss, hungara pastro kaj profesoro, kunfondinto de Societo Dugonics, grava postenulo en la Esperanto-movado en Hungario (n. 1857)
- 1940: Dreves Uitterdijk, nederlanda institutestro, korektisto kaj pioniro de Esperanto-movado en Nederlando, fondinto kaj redaktoro de "La Holanda Pioniro", tradukinto de Vojaĝoj kaj Aventuroj de Sinjoro Longkrurulo, kunfondinto kaj honora membro de Nederlanda Esperanto-Asocio (n. 1866)
- 1944: Mortfalintoj en la ribelo de Varsovio
- 1946: H. G. Wells, brita verkisto (n. 1866)
- 1947: Francisco de Paula Vallet, kataluna teologo kaj ordenfondinto (n. 1993)
- 1951: Béla Kiss, rumania hungara pastro, etnografo, lokhistoriisto (n. 1908)
- 1954: Gábor Gaál, hungara verkisto, literaturhistoriisto kaj sociologo (n. 1891)
- 1955: Gusztáv Schimert, hungara kuracisto (n. 1877)
- 1956: Jakub Kolas, sovetia belorusa poeto, klasikulo de la belorusa literaturo, tradukisto (n. 1882)
- 1969: Albert Vass, hungara pentristo studinta en Artistkolonio de Baia Mare (n. 1896)
- 1970: Vernon Joseph Leck, novzelanda esperantisto, redaktoro, gvidanto de Esperanto-klubo en Velingtono, dumviva membro de UEA (n. nekonata)
- 1974: Maria Ossowska, pola etikistino kaj sociologino de moralo, reprezentantino de filozofi-logika Lvova-Varsovia skolo (n. 1896)
- 1977: Antoni Baraniak, pola ĉefepiskopo, dum tri jaroj torturita de sekureca servo, postulanta ke li perfidu la primason Stefan Wyszyński, servisto de Dio (n. 1904)
- 1977: László Bendefy, hungara inĝeniero, geodeto, geologo kaj historiisto (n. 1904)
- 1983: Lajos Szabó, hungara dramverkisto, aktorpedagogo, rektoro (n. 1912)
- 1984: Tigran Petrosjan, sovetia ŝakisto, mondĉampiono pri ŝako (n. 1929)
- 1985: András Ádám, hungara pentristo, grafikisto, belartverkisto (n. 1925)
- 1994: Manfred Wörner, germana advokato kaj politikisto (n. 1934)
- 1995: Jan Křesadlo, ĉeĥa poeto, psikologo, komponisto, lingvisto, reprezentanto de postmoderna literaturo (n. 1926)
- 1998: Julien Green, usona katolika verkisto franclingva, membro de Franca Akademio (n. 1900)
- 1999: Jaime Garzón, kolombia advokato, ĵurnalisto, pedagogo kaj pac-luktanto, murdita (n. 1960)
- 2007: Brooke Astor, usona bonfarantino (n. 1902)
- 2008: Sándor Dominich, hungara komputilsciencisto (n. 1954)
- 2009: Les Paul, usona ĵaza gitaristo, konstruinto de elektraj gitaroj (n. 1915)
- 2011: Ctirad Mašín, ĉeĥa kontraŭkomunista partizano, konata de postmilita taĉmento de la fratoj Mašín (n. 1930)
- 2013: Lothar Bisky, germana politikisto, komunista aktivulo (n. 1941)
- 2015: Pierre Jansen, franca komponisto de filma muziko (n. 1930)
- 2015: György Poszler, hungara estetikisto, literaturhistoriisto, profesoro (n. 1931)
- 2017: Lajos Tolnay, hungara arkitekto, diplomito de Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto (n. 1933)
- 2021: Carolyn S. Shoemaker, usona astronomino, kunmalkovrintino de la kometo Shoemaker-Levy 9 (n. 1929)
- 2021: Gino Strada, itala kirurgo kaj verkisto, ĉefa fondinto de la ne-registara organizo Emergency (n. 1948)
- 2023: Peter Smalun, germana dezajnisto
Specialaj tagoj kaj festoj
- Romio: la festotago de Diana
- Festoj kaj rememoroj en Katolika Eklezio:
- Pontiano, papo, martiro, sanktulo
- Sankta Hipolito, presbitero, unua kontraŭpapo
- Sankta Maksimo la Konfesanto, greka teologo
- Radegundo de Turingio, franca reĝino, germana sanktulino
- Jan Berchmans, belga teologo, jezuito, sanktulo, kunpatrono de studentoj
- Laŭ Brazila folkloro, la plej malbonhazarda tago dum la jaro
- Tunizio: Tago de Virinoj
- Internacia Tago por maldekstramanuloj - ekde 1992
La 13-a de aŭgusto estas (laŭ gregoria kalendaro):
|
|