17-a de aŭgusto
La 17-a de aŭgusto estas la 229-a tago de la jaro (la 230-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 136 tagoj restas.
Je la 17-a de aŭgusto okazis, interalie:
Eventoj
- 309/310: Papo Eŭzebio estis ekziligita al Sicilio de imperiestro Maksencio, kie li mortis, verŝajne dum fastostriko
- 682: Leono la 2-a el Sicilio iĝis papo - konanta la grekan lingvon kaj latinon
- 986: Bizanca imperiestro Bazilo la 2-a estis venkita de bulgaroj ĉe montpasejo en meza Bulgario
- 1270: Al la pola urbo Krakovo alvenis kun tritaga pilgrimo hungara reĝo Stefano la 5-a
- 1431: Ordeno de germanaj kavaliroj deklaris militon al Pollando invadante trigrupe Ziemia Dobrzyńska, Kujavion kaj Krajna - sensukcesa provo nuligi Polan-Litovan Union
- 1560: Reforma Parlamento de Skotlando aprobis protestantan kredokonfeson, iniciatante la skotan reformadon kaj malvalidigante katolikismon kiel nacia religio
- 1596: Kristiano la 4-a kroniĝis kiel reĝo de Danio-Norvegio
- 1648: Angla enlanda milito: en batalo apud Preston trupoj de Oliver Cromwell venkis subtenantojn de la reĝo
- 1667: Milito de Devolucio: franca armeo konkeris fortikaĵon Lille
- 1676: Skania Milito: venko de sveda armeo en batalo de Halmstad
- 1740: Ĉefepiskopo de Bolonjo Benedikto la 14-a iĝis papo post pli ol duonjaro de Vaka Seĝo
- 1768: Bara Konfederacio: rusia armeo okupis la polan urbon Krakovo
- 1786: Frederiko Vilhelmo la 2-a iĝis reĝo de Prusio
- 1812: Franca invado al Rusio
- 1833: En Bazela Kantondisiĝo la Kantono Bazelo disiĝis en la duonkantonaj Kantono Bazelo Urba kaj Kantono Bazelo Kampara
- 1869: Ĉevala tramtransporto en Brno ekfunkciis kiel unua linio en Ĉeĥio
- 1876: En germana Bayreuth okazis premiero de la kvara kaj lasta parto de La ringo de la Nibelungo de Richard Wagner
- 1892: Militista alianco inter la Rusia imperio kaj Francio estas subskribita — ĝermo de la Triopa Entento
- 1896: Bridget Driscoll iĝis unua viktimo de trafikakcidento
- 1897: Korea Imperio proklamita, kiu daŭre estas regata de imperiestroj el la Joseon Dinastio
- 1898: En Moskvo oni komencis konstruon de la Ŝtata Muzeo de Belartoj
- Unua Mondmilito
- 1919: Kontraŭpolismo: dum spektaklo en Pola Domo en Bydgoszcz eniris 100 soldatoj de Grenzschutz Ost, kiuj detruis la lokon, murdis kaj vundis kelkdekon de poloj
- 1919: Unua Silezia Ribelo: venko de poloj en batalo de Paprocany
- 1920: Plebiscito en Supra Silezio: post falsa informo en germanlingva gazetaro pri venko de la Ruĝa Armeo en la Batalo de Varsovio germana komunista taĉmento atakis inspektejon de la Interalianca Komisiono en Katowice. Defendantaj sin francaj soldatoj mortigis 10 atakantojn. Venĝe germanaj naciistoj murdis polan kuraciston Andrzej Mielęcki
- Soveta-Pola Milito
- 1930: Hispanaj republikanaj kaj kontraŭmonarkiaj partioj subskribis la pakton de Donostio, kuniniciatita de Niceto Alcalá-Zamora
- 1932: Dua Pola Respubliko: en Vilno oni malfermis flughavenon
- Dua Mondmilito
- 1940: Germana okupado de Pollando: germanoj komencis detrui monumenton al Adam Mickiewicz en Krakovo — dum semajno de iliaj klopodoj la eventon memorigis du poemoj; Kamparanaj Batalionoj senarmigis 4 soldatojn de Wehrmacht rabantaj nutraĵon en distrikto Siedlce; Supera Gvidantaro de Wehrmacht anoncis "totalan blokadon" de Britio — en la zono estos sen averto detruataj ĉiuj ŝipoj
- 1941: Al germana koncentrejo Mauthausen-Gusen oni sendis 67 polojn; germana polico en 8 vilaĝoj de la distrikto Bjalistoko murdis 19 belorusojn, 2 polojn kaj 5 judojn; Atlantiko: batalo pri konvojo OG-71 okcidente de Irlando komencita - sinkis 8 ŝipoj, destrojero kaj korveto; Nord-Afrika kampanjo: apud Aleksandrio komenco de koncentriĝo de la Memstara Brigado de Karpatoj-Pafistoj de Stanisław Sosabowski
- 1942: Operaco Reinhardt: Germana polico pafmortigis en Radom ĉirkaŭ 1000 judojn; Sauckel ordonis de Ĝenerala Gubernio liveri 140 mil personojn por trudlaboro en Tria Regno; Heinrich Himmler ordonis forigi de Alzaco fremdlandanojn, i.a. "taŭgajn por germanigo polajn civitanojn"; Kiribato: Marista infanterio de Usono atakis japanojn en atolo Makin sur Gilbertaj insuloj; unuaj atakoj de usonaj pezaj bombaviadiloj en Eŭropo: 12 bombaviadiloj B-17 sub protekto de 4 ĉasaviadilaj skadroj de RAF atakis fervojan nodon en Sotteville-lès-Rouen; nokte RAF atakis Osnabrück; japanaj destrojeroj albordigis taĉmenton sur Guadalcanal
- 1943: Itala kampanjo: lastaj germanaj kaj italaj taĉmentoj evakuiĝis, sub premo de aliancanoj, de Sicilio - tra Mesina Markolo oni veturigis 62 mil italajn soldatojn kaj 39 569 germanajn; trupoj de Aliancanoj eniris al Mesino; 8-a Aer-Armeo de Usono perdis 60 bombistojn super Schweinfurt kaj Regensburg; nokte unua aerbombado de RAF kontraŭ germana raketa centro en Peenemünde sur la insulo Usedom - 1874 tunoj da bomboj, gravaj damaĝoj de la centro; germana Afrika Bomba Skadro atakis Lincoln, Colchester kaj Brighton; brita-portugala pakto: RAF rajtas utiligi Acorojn
- 1944: Ribelo de Varsovio (pli da eventoj): bataloj koncentriĝas en Mezurbo; en bataltaglibro de germana 9-a Armeo oni skribis, ke pro altaj perdoj oni bezonas plifortigi taĉmentojn de Wehrmacht, SS kaj polico, kies atakforto malkreskiĝas de tago al tago; "Głos Starego Miasta" (Voĉo de Malnova Urbo) publikigis depeŝon de liberigitaj judoj el KL Warschau al la Monda Juda Kongreso pri tuja helpo; en Malnova Urbo brulas katedralo, unu preĝejo kaj ekster ĝi parto de urbodomo; pereis unua 15-jara leterportisto Zbigniew Banaś de Skolta Kampa Poŝto, kiu ĝis nun transdonis pli ol 50 mil leterojn kaj kurierino Barbara Wolska, kiu la unuan tagon malliberigis 4 germanojn; Pola Rezistomovado: taĉmento de kapitano Józef Modrzejewski likvidis la germanan taĉmenton de Sipo kaj SD veturantan al Tarnów; Mazovio: 2-a Infanteria Divizio de 1-a Armeo de Pola Soldataro anstataŭis fronte sovetajn taĉmentojn
- 1945: Malproksima Fronto: en Interna Mongolio soveta 17-a Armeo okupis Ĉifengon; en Japanio formiĝis nova registaro
- 1945: Indonezio deklaris sendependecon de la Nederlanda Imperio - la deklaro legita en Ĝakarto fare de prezidento Sukarno (estinta Nederlanda Hindio kontraŭstaris al Reĝlando de Nederlando)
- 1945: Satira romano La Besto-Farmo de George Orwell aperis en Britio - alegoria prezento de stalinismo kun samtempa laŭta averto kontraŭ ĉiu totalismo
- 1947: Oni malkaŝis landlimon inter Dominio de Barato kaj Pakistano
- 1953: Anonimaj Narkotuloj unuafoje renkontiĝis en Suda Karolino (Usono)
- Stalinismo
- 1959: Muzikalbumo Kind of Blue de Miles Davis aperis - mejlŝtono en la historio de ĵazo
- 1960: Gabono sendependiĝis (de Ekvatora Franca Afriko)
- 1962: Komunista krimo: unua viktimo en provo transiri la Berlinan muron, limgardistoj de socialisma GDR pafis al 18-jaraĝa Peter Fechar, kiu mortis okulvide de atestantoj en t.n. "mortozono"
- 1968: Praga Printempo: Alexander Dubček renkontiĝis en Komárno kun la hungara ŝtatestro János Kádár, kiu klarigis, ke Moskvo ne intencas akcepti la situacion en Ĉeĥoslovakio kaj ke Leonid Breĵnev celas interveni perforte - lasta averto de socialismaj ŝtatoj antaŭ la milita interveno
- 1969: Uragano Camille trapasinta Apalaĉajn Montojn en Virginio
- 1977: Soveta atoma glacirompilo Arktika kiel unua atingis la Nordan poluson
- 1979: Premiero de la brita filmo Vivo de Brian
- 1980: Strikoj en la Pola Marbordo (kvara tago): en Gdańsk oni prezentis 21 postulojn - la unua koncernis kreon de liberaj sindikatoj
- 1982: En Langenhagen Fabriko de Philips lanĉis lumdiskon
- 1987: En malliberejo Spandau en Okcidenta Berlino pendumis sin kondamnita al ĝismorta puno 93-jara Rudolf Hess, ĝis 1941 anstataŭanto de Adolf Hitler en NSDAP
- 1989: Ali Akbar Haŝemi Rafsanĝani iĝis prezidento de Irano
- 1989: Pola Sejmo establis Eksterordinaran Komisionon por esplori komunistajn krimojn de funkciuloj de la Ministerio pri Internaj Aferoj de Pola Popola Respubliko dum la milita stato en Pollando
- 1991: Universitato de Varsovio unuafoje ligis kontakton, baze de protokolo IP, kun Universitato de Kopenhago - simbola dato de la naskiĝo de pola Interreto
- 1998: Registaro de Rusio deklaris defaŭlton, do neeblecon pagi siajn ŝuldojn
- 1999: En tertremo en turka İzmit 17 mil personoj pereis kaj 44 vundiĝis
- 2008: 29-a Somera Olimpiko: usona naĝisto Michael Phelps gajnis ok orajn medalojn; pola vira remadskipo sen rudristo gajnis oran medalon
- 2009: Inguŝio: en bomba atenco en Nazranj 20 personoj pereis kaj 138 vundiĝis
- 2011: Turkaj aviadiloj komencis sestagan operacon ĉe la turka-iraka landlimo dum kiu ili bombis 132 celojn mortigante 90-100 kurdojn
- 2015: Rezulte de trosekeco akvonivelo de Vistulo en Varsovio falis al la plej malalta nivelo ekde fino de la 18-a jarcento - 51 centimetroj
- Terorismo
- Invado de Rusio en Ukrainion
- 2022: 175-a tago de rusa agreso: Pasinttage rusaj okupantoj forkondukis urbestrinon de Ĥersona provinco, kiu rifuzis kunlaboron, en pripafita Nikopolo 27 loĝdomoj estis damaĝitaj, kaj aerdefendo de Ukrainio paffaligis helikopteron Ka-52 kaj 3 senpilotajn aviadilojn super Donecka kaj Zaporiĵa provincoj; urbestro de Mikolajivo informis ke estis pripafita la Nacia Nigramara Universitato kun la komento, ke rusoj estas "teroristoj, kiuj cinike detruas edukajn instituciojn"; en Nova Kaĥovka Armitaj fortoj de Ukrainio detruis rusian armean bazon - 12 soldatoj pereis, kaj en okupata Lisiĉansk 100 rusiaj soldatoj kaj na malpli ol 20 funkciuloj de FSB; en Buĉa sur urba tombejo okazis solena entombigo de 21 loĝantoj, kies korpoj estis trovitaj post la masakro de Buĉa; nuntempe por 85% de ukrainoj pli gravas civitaneco ol nacieco (ankaŭ aparteno al etnaj, lingvaj aŭ konfesiaj grupoj)
- Mondreago: Kanado per 450 mln da kanadaj dolaroj helpos al Ukrainio hejtigi domojn; 22 vunditaj ukrainoj, ĉefe pro eksplodo de minoj, estis transportitaj por kuracado al Germanio kaj Nederlando; Rusio ofertas civitanecon al fremdlandanoj pro batalo en Ukrainio
Naskiĝoj
- 1465: Filiberto la 1-a de Savojo, duko de Savojo (m. 1482)
- 1473: Rikardo de Shrewsbury (1-a duko de Jorko), frato de Eduardo la 5-a (Anglio) (m. verŝajne en 1483)
- 1601: Pierre de Fermat, franca juristo kaj matematikisto-memlernanto formulinta la grandan teoremon de Fermat (m. 1665)
- 1629: Johano la 3-a Sobieski, pola reĝo de la Respubliko de Ambaŭ Nacioj famiĝinta pri la batalo de Ĥotin kaj la batalo de Vieno (m. 1696)
- 1645: Jean de la Bruyère, franca verkisto, juristo, moralisto (m. 1696)
- 1686: Nicola Porpora, itala komponisto, virtuozo de itala ario (m. 1768)
- 1699: Johann Heinrich Hartung, germana presisto kaj eldonisto (m. 1756)
- 1753: Josef Dobrovský, ĉeĥa filologo kaj historiisto, reprezentanto de la Ĉeĥa nacia renaskiĝo (m. 1829)
- 1768: Louis Charles Antoine Desaix, franca nobelo kaj generalo (m. 1800)
- 1797: Heinrich Kuhl, germana naturalisto, zoologo kaj fungosciencisto (m. 1821)
- 1830: Richard von Volkmann, germana kirurgo, poeto kaj fabelisto (m. 1889)
- 1834: Peter Benoit, flandra komponisto, fondinto de konservatorio (m. 1901)
- 1841: Fagundes Varela, brazila poeto kaj patrono en la Brazila Beletristika Akademio (m. 1875)
- 1844: Meneliko la 2-a, imperiestro de Etiopio, kiun li sukcese defendis en milito kun Italio, ĉefurbigis Adis-Abebon (m. 1913)
- 1851: Marthe Renate Fischer, germana verkistino (m. 1925)
- 1852: György Kiss, hungara paŝtisto kaj skulptisto (m. 1919)
- 1860: Adolf Franke, germana geologo kaj paleontologo, membro de la Muzea asocio de Arnstadt (m. 1942)
- 1861: Ludwig von Hofmann, germana pentristo kaj grafikisto (m. 1945)
- 1865: Géza Némethy, hungara filologo, literaturhistoriisto, tradukisto, poeto, instruisto, profesoro, membro de Hungara Scienca Akademio kaj de Societo Kisfaludy, okupiĝanta pri la romia literaturo (m. 1937)
- 1865: Luděk Marold, ĉeĥa pentristo kaj grafikisto
- 1869: József Tóth, hungara romkatolika eklezia verkisto (m. 1924)
- 1871: Theodore Dreiser, usona naturalisma verkisto (m. 1945)
- 1872: Traian Vuia, rumana advokato, pioniro de aviado (m. 1950)
- 1876: Theodor Däubler, aŭstra ekspresionisma verkisto loĝanta en Italio, vojaĝisto tra Eŭropo, Proksima Oriento kaj Egiptio, interesiĝanta pri kosmologio (m. 1934)
- 1882: István Zsakó, hungara, rumania hungara psikiatro (m. 1966)
- 1880: Jenő Gagyi, hungara verkisto kaj poeto (m. 1936)
- 1886: Stefan Bryła, pola konstru-inĝeniero, pioniro de veldado, profesoro de Lviva Politekniko, viktimo de la germana Intelektul-kampanjo (m. 1943)
- 1887: Karolo la 1-a, lasta imperiestro de Aŭstrio-Hungario, beatigita (m. 1922)
- 1888: Otto Klepper, germana juristo kaj politikisto (m. 1957)
- 1889: Edmond Privat, svisa verkisto, ĵurnalisto kaj historiisto, kunfondinto de "Juna Esperantisto", partoprenanto de UK 1905, aŭtoro de libroj pri Esperanto-movado, konata de esperantlingvaj elsendoj ĉe Svisa Radio Internacia kaj kiel alparolisto dum Universalaj Kongresoj de Esperanto (m. 1962)
- 1890: Harry Hopkins, usona demokrata politikisto, ministro pri eksteraj aferoj (m. 1946)
- 1894: Julius Kober, germana regionhistoriisto kaj verkisto (m. 1970)
- 1896: Josef Leitgeb, aŭstra juristo, pedagogo kaj verkisto (m. 1952)
- 1901: Hajni Kemény, hungara poetino (m. 1921)
- 1903: Kurt Hiller, germana verkisto, eldonisto kaj juristo
- 1908: Bronisława Wajs - Papuŝa, pola ciganlingva poetino (m. 1987)
- 1911: Miĥail Botvinnik, rusia, soveta ŝakisto, ŝaka mondĉampiono (m. 1995)
- 1912: Enrique Balech, argentina natursciencisto, Esperanto-vortaristo, honora membro de Argentina Esperanto-Ligo (m. 2007)
- 1913: István Dimény, rumania hungara ĵurnalisto (m. 1973)
- 1913: Mark Felt, usona FBI-agento en la skandalo Watergate (m. 2008)
- 1920: Maureen O'Hara, irlanda filmaktorino (m. 2015)
- 1926: Jiang Zemin, prezidento de Ĉinio, ĝenerala sekretario de la Komunista Partio de Ĉinio (m. 2022)
- 1929: Gary Powers, usona piloto kies spiona aviadilo estis paffaligita super Sovetunio (m. 1977)
- 1930: Ted Hughes, angla poeto kaj porinfana verkisto (m. 1998)
- 1931: József Szakács, rumania hungara verkisto (m. 2010)
- 1931: István Ruha, hungara violonisto kaj instruisto (m. 2004)
- 1932: Vidiadhar Surajprasad Naipaul, anglalingva Nobelpremiita verkisto (m. 2018)
- 1940: Zofia Romaszewska, pola fizikistino, gvidantino de Interven-Buroo de la Komitato de Socia Memdefendo ĉe KOR, kontraŭkomunista kaj socia aktivulino de Solidareco, kunkreintino de Radio Solidareco
- 1940: István Szőcs, rumania hungara kemiisto
- 1941: Lothar Bisky, germana politikisto, prezidanto de Eŭropa Maldekstro (m. 2013)
- 1942: Muslim Magomajev, azerbajĝana kaj sovetia kantisto (baritono) (m. 2008)
- 1942: László Ujréti, hungara aktoro kaj voĉoaktoro, "eterna membro" de la Teatro Attila József
- 1943: Géza Apáthy, hungara ĵurnalisto, tradukisto kaj poeto (m. 1976)
- 1943: Robert De Niro, usona aktoro
- 1944: Istvén Géza Polonyi, rumania hungara korkuracisto
- 1952: Věra Barandovská-Frank, ĉeha klasika filologino, esperantologo kaj interlingvisto
- 1953: Herta Müller, germanlingva Nobelpremiita verkistino
- 1954: Luis Mandoki, meksika reĝisoro, scenaristo kaj produktoro
- 1958: Gyöngyi Kerekes, rumania hungara grafikistino
- 1965: Jasono, norvega bildstriisto
- 1970: Götz Kubitschek, germana eldonisto
- 1977: William Gallas, franca futbalisto
- 1977: Thierry Henry, franca futbalisto
- 1977: Tarja Turunen, finna kantistino
- 1998: Ilinca Băcilă, rumana kantistino kaj jodlistino
Mortoj
- 309: Eŭsebio, papo, ekziligita, sanktulo
- 1153: Eŭstako la 4-a (Grafo de Boulogne), filo de Reĝo Stefano (Anglio) (n. ĉirkaŭ 1130)
- 1304: Go-Fukakusa, imperiestro de Japanio (n. 1243)
- 1553: Karlo la 3-a de Savojo, duko de Savojo (n. 1486)
- 1676: Hans Jakob Christoffel von Grimmelshausen, germana verkisto de baroko, konata de sia ĉefverka romano La aventuroj de Simplicius Simplicissimus el la Tridekjara Milito (n. 1622)
- 1681: Nikono, patriarko de la Rusa Ortodoksa Eklezio (n. 1605)
- 1753: Johann Balthasar Neumann, germana arkitekto de baroko kaj rokoko (n. 1687)
- 1786: Frederiko la 2-a, reĝo de Prusio (n. 1712)
- 1809: Matthew Boulton, angla fabrikanto, kunlaboranto de James Watt (n. 1728)
- 1838: Lorenzo Da Ponte, itala pastro, verkisto kaj libretisto de pluraj operoj de Mozart (n. 1749)
- 1850: José de San Martín, argentina militisto kontribuinta al sendependeco de Argentino, Ĉilio kaj Peruo (n. 1778)
- 1880: Ole Bull, norvega violonisto kaj komponisto de romantika epoko (n. 1810)
- 1882: Václav Bolemír Nebeský, ĉeĥa poeto, aŭtoro de verko pri Ahasvero (n. 1818)
- 1889: Károly Gergely, hungara reformita pastro, pedagogo, tradukisto (n. 1837)
- 1889: Ernst Frank, germana komponisto kaj dirigento (n. 1847)
- 1896: Bridget Driscoll, irlandanino, unua viktimo de aŭtomobila akcidento (n. ĉirkaŭ 1851)
- 1899: Wilhelm Pertsch, germana bibliotekisto, literatursciencisto, orientalisto kaj sanskritologo (n. 1832)
- 1920: Andrzej Mielęcki, pola kuracisto, soci-politika aktivulo en Supra Silezio, murdita (n. 1864)
- 1929: Elek Benedek, hungara verkisto (n. 1859)
- 1932: Czesław Czyński, pola okultisto, parapsikologo, hipnotisto, kiromanciisto, verkisto, volapukisto (n. 1858)
- 1936: Joan Font i Giralt, kataluna pastro, partoprenanto de UK 1909, aktivulo de Katolika Esperanto-movado, prezidanto de IKUE, redaktoro kaj eldonisto de "Espero Katolika", prezidanto de kelke da Floraj Ludoj en Katalunio, murdita (n. 1899)
- 1938: Stepan Smal-Stotskyi, aŭstra-ukraina slavisto kaj politikisto (n. 1859)
- 1939: Wojciech Korfanty, pola nacia gvidanto ligita kun kristana demokratio, pola komisaro de Plebiscito en Supra Silezio, gvidanto de la Tria Silezia Ribelo, vicĉefministro (n. 1873)
- 1943: Viktória Diamandy, rumania hungara poetino, verkistino kaj dramistino (n. 1896)
- 1944: Max Wagner, germana komponisto (n. 1865)
- 1947: Wilhelm Uhde, germana kolektisto, artkritikisto, malkovrinto de talentuloj (n. 1874)
- 1955: Fernand Léger, franca pentristo kaj skulptisto (n. 1881)
- 1958: Florent Schmitt, franca komponisto, reprezentanto de impresionisma muziko (n. 1870)
- 1965: Le Corbusier, svisa modernisma arkitekto, pentristo, skulptisto, verkisto kaj mebla dezajnisto (n. 1887)
- 1969: Ludwig Mies van der Rohe, germana arkitekto, reprezentanto de modernismo (n. 1886)
- 1969: Otto Stern, germana Nobelpremiita fizikisto difininta magnetan momanton de protono (n. 1888)
- 1974: Aldo Palazzeschi, itala verkisto kaj poeto (n. 1885)
- 1978: Imre Kapusy, hungara verkisto pri ekonomiko (n. 1884)
- 1982: Ruth First, sud-afrika komunistino, murdita (n. 1925)
- 1984: Dezső Korniss, hungara pentristo, grafikisto kaj belartpedagogo (n. 1908)
- 1987: Clarence Brown, usona reĝisoro kaj filmproduktisto (n. 1890)
- 1987: Rudolf Hess, partiestro en Nazia Germanio, sinmortiginto (n. 1894)
- 1996: Witold Urbanowicz, pola flug-aso, brigada generalo, partoprenanto de la batalo de Anglio (n. 1908)
- 2008: Károly Rédei, hungara lingvisto, profesoro, membro de Hungara Scienca Akademio (n. 1932)
- 2010: Francesco Cossiga, ĉefministro kaj prezidento de Italio, ligita kun Itala kristan-demokrata partio (n. 1928)
- 2014: Wolfgang Leonhard, aŭstra-germana verkisto, historiisto kaj sovetologo, profesoro kaj kritikisto de komunismo (n. 1921)
- 2015: László Paskai, hungara franciskano, primaso de Hungario (n. 1927)
- 2018: Ezzatolah Entezami, irana aktoro kaj reĝisoro (n. 1924)
Specialaj tagoj kaj festoj
La 17-a de aŭgusto estas (laŭ gregoria kalendaro):
Referencoj
|
|