Laŭ la stato de 2020 en la urbo vivis 4 273 156 loĝantoj sur areo de 275 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 15 539 loĝantoj/km².
Geografio
Kabulo troviĝas en montaro en orienta parto de Afganio. La supermara alteco estas 1500-1850 m.
Historio
Kabulo estas 3000-jara urbo, kiu situas laŭ gravaj komercaj vojoj. Inter 1504-1526Babur havis tie rezidejon, poste Barato okupis ĝin. En 1776 Kabulo iĝis ĉefurbo, sed kiel ĉefurbo de sendependa ŝtato ekde 1919. Ekde 1979 militado komenciĝis kontraŭ influo de Sovetunio. Ankaŭ nun Kabulo troviĝas en milita zono.
La 15-an de Aŭgusto 2021, nur kelkajn tagojn post la foriro de usonaj trupoj kiuj apogis lian reĝimon kaj kompletigante la praktikan rapindan ekkontrolon de la lando, talibanoj eniris en Kabulon dum Ghani foriris eksterlanden.[1]
Klimato
Kabulo havas senpluvan klimaton, nur vintre neĝas. La someroj estas longaj kaj varmaj kun tre malalta humideco. La vintroj estas malvarmaj sed mallongaj, daŭrante de decembro ĝis marto.
Trafiko
Kabulo havas internacian flughavenon. Tie renkontiĝas gravaj vojoj de la lando.