En 1982 la ŝipo estis renomita Leonid Breĵnev honore de Leonid Breĵnev, nome Ĝenerala Sekretario de la Centra Komitato de la Komunisma Partio de Sovetunio el 1964 ĝis sia morto en 1982.[3] En 1986 la nomo revenis al Arktika, laŭ kelkaj rakontoj ĉar la ŝipanaro malamis la novan nomon kaj malakceptis respondi al radiomesaĝoj se la ŝipo ne estis referencata kiel Arktika. Post unu semajno de striko, la nomo estis reŝanĝita.[4] Alia klarigo estas ke la origina nomoŝanĝo estis okazigita de administra konfuzo, kaj la nomo Leonid Breĵnev ne estis aplikota al Arktika, sed ĝi estis intencita por alia ŝipo.[5]
Notoj
↑Paine, Lincoln P. (1997) Ships of the World. Houghton-Mifflin, p. 39. ISBN 0-395-71556-3.
↑Olagaard, P. Reistad, O. (aprilo 2006). Russian Nuclear Power Plants for Marine Applications