La somera olimpiko de 2008 (ĉine: 2008年北京夏季奥运会 aŭ 2008年北京夏季奧運會, Pinyin: 2008 Běijīng Xiàjì Àolínpǐkè Yùndònghuì) alinome la ludoj de la XXIX-a Olimpiko, estis la 29-aj ludoj organizitaj kaj okazis en Pekino (Beijing en mandarena ĉina), en Ĉinio, inter la 8 kaj la 24-a de aŭgusto.
La malferma ceremonio komenciĝis je la 8-a horo 8 minutoj kaj 8 sekundoj de la vespero, la 8-an de aŭgusto 2008 (08-08-08 08:08:08, la ok estanta simbolo de prospero kaj senfineco en la ĉina kulturo).
Klarigo: Teamoj kun klinitaj literoj havas kolektan subpaĝon por la partopreno en kelkaj jaroj kaj teamoj kun rektaj literoj eĉ havas apartan subpaĝon nur pri tiu-ĉi jaro.
Homaj Rajtoj
Diversaj protestoj jam okazis kontraŭ Ĉinio en la tuta pardo de la mondo ĉefe por defendi la rajtojn de la tibetanoj aŭ civilajn rajtojn. En la ĉefurbo de Tibeto, multaj tibetanoj protestis. Jam Ĉinio kondamnis Hu Jia al malliberrejo.
Internaciaj Protestoj
En Eŭropo ekde la eklumo de la flamo, la iniciato Raportistoj sen limoj organizis protestojn kontraŭ la ĉinia politiko rilate al Tibeto, kaj ekzemple en Londono multaj protestantoj provis estingi la flamon.
En Francio, David Douillet proponis[2] al la sportistoj kiuj dezirus montri sian tiuteman opinion vesti etan insignon anstataŭ perforte protesti.[3]
Sportistoj
Pluraj ŝtataj registaroj alvokis la sialandajn sportistojn ne partopreni en iu formo de protesto, sed kelkaj personoj tamen agis. Ekzemple