La itala teamo aktiva en la Somera Olimpiko 2008 en Pekino havis 344 sportistojn. Ili partoprenis en 22 fakoj. Flagtenanto de la itala teamo estis Antonio Rossi dum la malferma ceremonio respektive Clemente Russo dum la ferma. La sportistoj atingis 8 orajn, 9 arĝentajn kaj 10 bronzajn medalojn. Sume la teamo en la Olimpiko havis la 9-an rangon.
Kunordigis la teamon la Itala Olimpika Komitato.