Sinmortigo (ankaŭ: memmortigo) estas la ago mortigi sin (t.e. meti finon al siavivo), ĉu vole aŭ ne vole. Laŭ PIV, suicido estas "la ago mortigi sin propravole, propradecide, ne akcidente". En kutima uzo, sinmortigo pli ofte signifas la pli fakan/juran terminon suicido, kaj estas uzata en ĉi tiu artikolo kiel sinonimo. Kiel sinonimo ekzistas ankaŭ memmortigo.
Multaj religioj (sed ne ĉiuj) opinias sinmortigon peko, dum kelkaj leĝaroj opinias ĝin krimo. Aliflanke, diversaj kulturoj rigardas ĝin respektinda maniero eliĝi el kelkaj hontoplenaj aŭ senesperaj situacioj. Personoj provantaj aŭ sukcesantaj je sinmortigo kutime antaŭpretigas klarigan noton. Tio utilas ĉefe por diskonigi la tialojn kaj por eviti eraran kulpigon de senkulpulo.
Por ke sinmortigon oni povu nomi plenrajte "sinmortigo", morto devas esti kerna elemento, kaj celo, de la ago, ne nur ia sekvo de ĝi. Tial, bombhomon oni rigardas, depende de la vidpunkto, jen speco de bombo, jen martiro, sed ne kiel tipan sinmortiganton. Aliflanke, religioj kaj leĝaroj kutime ne proskribas tradician martirecon.
Difinoj
Suicido kiel alternativa termino, derivita el latinasuicidium, laŭ PIV estas "Ago, per kiu mortigas sin memkonscia homo kiu, povante elekti la vivon, elektas tamen la morton",[3] alivorte ĝi estas "la faro forpreni la propran vivon".[4][5] Intencita suicido aŭ nemortiga suicida kutimo klopodas memvundon kun almenaŭ ioma deziro fini la propran vivon, kio ne rezultas en morto.[6][7] Helpita suicido okazas kiam individuo helpas alian okazigi sian propran morton nerekte havigante ĉu konsilon aŭ la rimedon kiu kondukos al fino.[8] Tio kontrastas kun eŭtanazio, en kiu alia persono ludas pli aktivan rolon en la okazigo de la morto de alia persono.[8] Suicida ideigo estas serio de pensoj pri la fino de la propra vivo sed sen entrepreni aktivajn klopodojn tiucele.[6] Ĝi povas inkludi aŭ ne inkludi precizan planon aŭ intencon.[7] En murdo–suicido, individuo celas forpreni la vivojn de aliuloj samtempe. Speciala kazo de tio estas la etenda suicido, kiam la murdisto estas movita rigardante la murditajn personojn kiel etendo de sia propra morto.[9] Suicido en kiu la tialo estas ke persono sentas, ke ĝi ne estas parto de la socio estas konata kiel egoisma suicido.[10]
Pluraj lingvoj en sia vortumado identigas sinmortigon kun krimo aŭ delikto. En la angla por ekzemplo, la Centro por Evito de Suicido en Kanado trovis, ke la normala verbo en la fakura esplorado kaj ĵurnalismo por la ago sinmortgi estas commit, kio implicas delikton aŭ krimon.[11][12] Simile, la usona American Psychological Association listigis "committed suicide" kiel evitinda termino to ĉar ĝi "enkadrigas sinmortigon kiel krimo".[13] Kelkaj kritikaj grupoj rekomendis uzi la esprimojn preni sian vivon, mortis pro suicido, aŭ sinmortigis anstataŭ committed suicide (fifaris suicidon, krimmortigis sin ktp.).[14][15][16] La stillibro de Associated Press rekomendas eviti "committed suicide" escepte en rektaj citaĵoj el aŭtoritatoj.[17] Ankaŭ la stilgvidiloj de Guardian kaj Observer malrekomendas la uzadon de "committed",[18] same kiel faras CNN.[19] Opoziciantoj de commit argumentas, ke ĝi implicas, ke suicido estas krima, peka aŭ morale malprava.[20]
Faktoroj kiuj pliigas la riskon de suicido estas mensaj disordoj, droga trouzado, psikologiaj statoj, kulturaj, familiaj kaj sociaj situacioj, genetiko, vundoj aŭ amputoj kaj nihilismo.[22][23][24] Mensaj disordoj kaj trouzado de substancoj ofte koincidas.[25] Aliaj riskofaktoroj estas antaŭaj sinmortigaj klopodoj,[26] tuja disponeblo de rimedoj por forpreni propran vivon, familia historio de sinmortigo, aŭ cerba vundo.[27] Por ekzemplo, oni trovis, ke suicidaj indicoj estis pli altaj en familihejmoj en kiuj estas pafiloj ol ĉe ne estas tiuj.[28]
Sociekonomiaj problemoj kiel sendungeco, malriĉeco, senhejmeco, kaj diskriminacio povas nutri suicidajn pensojn.[29][30] Suicido povas esti pli rara en socioj kun alta socia kohero kaj moralaj objekcioj kontraŭ suicido.[7] Ĉirkaŭ 15–40% de sinmortigantoj lasas suicidan noton.[31] Militveteranoj havas pli altan riskon de suicido parte pro pli altaj indicoj de mensa malsano, kiel posttraŭmata streĉa perturbo, kaj fizikaj sanproblemoj rilataj al milito.[32] Genetiko aperas kiel responsa pri inter 38% kaj 55% de suicidaj kondutoj.[33] Suicidoj foje okazas ankaŭ kiel loka demografia abundo de kazoj.[34]
Plej granda parto de esplorado ne distingas inter riskofaktoroj kiuj kondukas al pensoj pri suicido kaj riskofaktoroj kiuj kondukas al suicidaj klopodoj.[35][36] Riskoj por suicidaj klopodoj pli ol ĝuste por pensoj pri suicidoj estas alta dolortoleremo kaj malalta mortotimo.[37]
Mensa malsano aŭ misordo
Mensa malsano estas en la momento de suicido je 27% ĝis pli ol 90% de fojoj.[26][38][39][40] El tiuj kiuj estis enhospitaligitaj pro suicida konduto, la vivodaŭra risko de suicido estas 8.6%.[26][41] Kompare, nesuicidemaj personoj enhospitaligitaj pro afekciaj disordoj havas 4% de vivodaŭra risko de suicido.[41] Duono el personoj kiuj mortas pro suicido povis suferi pro grava deprima disordo; pro tiu aŭ pro aliaj afekciaj perturboj kiel dupolusa perturbo pliigas la riskon de suicido 20-oble.[42] Aliaj kondiĉoj tiukadre estis skizofrenio (14%), personecaj perturboj (8%),[43][44]Obseda-Kompulsia Malsano,[45] kaj posttraŭmata streĉa perturbo.[26] Ankaŭ tiuj personoj kiuj suferas pro aŭtismo klopodas kaj konsideras suicidon pli ofte.[46]
Aliaj esploroj ĉirkaŭkalkulis, ke ĉirkaŭ duono de la personoj kiuj mortas suicide povis esti diagnozitaj per personecaj perturboj, el kiuj la emocie malstabila personeca perturbo estas la plej ofta.[47] Ĉirkaŭ 5% de perosnoj kun skizofrenio mortas pro suicido.[48]Nutromalsanoj estas aliaj altriskaj kondiĉoj.[49] Ĉirkaŭ 22% ĝis 50% de personoj kiuj suferas pro seksa disforio klopodis suicidon, tamen tio ege varias depende de la mondoregiono.[50][51][52][53][54]
En proksimume 80% de sinmortigantoj, la individuo estis vizitanta kuraciston en la jaro antaŭ sia morto,[55] kaj 45% de la antaŭa monato.[56] Ĉirkaŭ 25–40% de la personoj kiuj sinmortigis havis kontakton kun mensaj sanservoj en la antaŭa jaro.[38][55]Kontraŭdeprimiloj de la klaso de SMRS-oj ŝajne pliigas la oftecon de suicido inter infanoj sed ne ŝanĝas la riskon inter plenkreskuloj.[57] Ankaŭ malpreteco ricevi helpon pro mensaj sanproblemoj pliigas la riskon.[34]
Iamaj klopodoj
Antaŭa historio de suicidaj klopodoj estas la plej akurata antaŭavertilo de suicido.[26] Ĉirkaŭ 20% de suicidoj havis antaŭajn klopodojn, kaj el tiuj kiuj klopodis por suicido, 1% mortas pro suicido en unu jaro[26] kaj pli ol 5% mortas pro suicido ene de 10 jaroj.[49]
Sindamaĝo
Nesuicida sindamaĝo estas ofta ĉar 18% de personoj engaĝiĝas en sindamaĝo laŭlonge de sia vivodaŭro.[58] Agoj de sindamaĝo ne estas kutime suicidaj klopodoj kaj plej granda parto de homoj kiuj sindamaĝas ne estas je alta risko de suicido.[59] Kelkaj kiuj sindamaĝas, tamen, sinmortigas, kaj riskoj por sindamaĝo kaj suicido povas koincidi.[59] Individuoj kiuj estis identigitaj kiel sindamaĝintoj post esti akceptitaj en hospitalo estas 68% (38–105%) verŝajne mortontaj pro suicido.[60]:{{{1}}}
Metodoj
Plej komune uzataj metodoj de suicido varias laŭ landoj kaj estas parte rilata kompreneble al disponeblo. Komunaj metodoj estas la jenaj: pendumo, venenado per pesticidoj, kaj mempafado. Ĉirkaŭ 800,000 al unu miliono da personoj mortiĝas pro suicido ĉiun jaron, kio faras ĝin la 10an plej altan kaŭzon de morto tutmonde.[2] Indicoj estas pli altaj ĉe viroj ol ĉe virinoj, nome trifoje aŭ kvarfoje pli altaj ĉe viroj ol ĉe virinoj.[61] Estas ĉirkaŭ 10 al 20 milionoj da nemortigaj klopoditaj suicidoj ĉiujare.[62] Nemortigaj klopoditaj suicidoj povas konduki al vundoj kaj longdaŭraj malkapabloj. Klopodoj estas plej komunaj ĉe junuloj kaj inoj.
Memmortigo per policisto estas atako kontraŭ policano, sekurgardisto aŭ gardostaranto por provoki ilin uzi armilojn. Aliaj povus interrompi juĝan proceson kaj vorte provoki la juĝiston postuli ilian tujan ekzekuton (la kutima puno por kortumomalrespekto tiutempe).
Sinbruligo
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Sinbruligo.
Sinbruligo estas formo de sinmortigo, kiam oni verŝas sian korpon per bruligaĵo kaj ekbruligas ĝin. La publika sinbruligo ofte havas protestan celon kontraŭ subpremo, humiligo, senespera situo ks.. Ĉar la morto estas tre dolora, kruela, unika, tio ofte altiras atenton de la amaskomunikilaro, la publiko, instancoj.
Gravaj sinbruligoj
Konata estas la tradicia religie permesita/devigita vidvina sinbruligo (sati) precipe en Barato.
En 1963 multaj vjetnamaj bonzoj bruligis sin, protestante en Suda Vjetnamio kontraŭ la subpremo de la budismaj religiaj agadoj fare de la katolika prezidento.
Laŭ kelkaj, necesas esti kuraĝa por mortigi sin; laŭ aliaj, nur malkuraĝuloj sin mortigas, nekapablaj alfronti la vivon. Aliaj personoj pli facile komprenas la sinmortigon de tiu, kiu preferas morti libere, ol vivi sklave.
Por mortigi sin ne necesas klaraj konceptoj pri "vivo" kaj "morto" (ankaŭ ne, cetere, por vivi trankvile, feliĉe kaj kvazaŭ senkonscie). Ofte sufiĉas motivo (subjektiva), kio ne nepre identas kun kaŭzo (objektiva).
Oni povus argumenti kontraŭ sinmortigo, ke ĝi ne necesas, ĉar, se oni faras nenion, la rezulto fine estos precize la sama (t.e. morto). Sed tre ofte temas ne pri tio ke sinmortigonto ne volus vivi, sed ke li trovas vivadon tro suferiga kaj tial preferas fini ĝin anticipe. Aliflanke, ankaŭ sinmortigo, kiel ĉiu ajn homa decido aŭ ago, vola aŭ ne, estas parto de la homa vivo mem.
Opinioj pri suicido estis influitaj de ampleksaj ekzistadismaj temoj kiaj religio, honoro, kaj la signifo de vivo. La Abrahamaj religioj tradicie konsideras suicidon kiel ofendo al dio pro la kredo je la sankteco de vivo. Dum la epoko de samurajoj en Japanio, harakiro estis respektita kielrimedo de elaĉeto pro malsukceso aŭ kiel formo de protesto. Satio, nuna eksterleĝa praktiko, esperis, ke vidvinoj turnu sin al sinbruligo sur la fajro produktita por la funebro de ŝia mortinta edzo, ĉu vole aŭ laŭ premo fare de la familio kaj de la socio.[63]
Suicido kaj klopodita suicido, iam krime konsiderata kaj punebla, estas tio jam ne plu en plej okcidentaj landoj. Kvankam ĝi pluestas delikto en multaj landoj. En la 20a kaj 21a jarcentoj, suicido en la formo de sinbruligo estis uzita rare kiel rimedo de protesto, kaj kamikazo kaj suicida bombado estis uzita foje kiel milita aŭ terorismataktiko.[64]
Statistikoj
En 2001, 2.500 tajvananoj mortigis sin. El ili, 18 (t.e. 0.72 %) estis (ge)patroj, kiuj kunmortigis ankaŭ siajn (ge)filojn (trioble pli da ĉi tiaj kazoj ol en Usono). En 2003, 3.053 tajvananoj mortigis sin, je averaĝo de po 8 ĉiutage, aŭ de po 1 ĉiun trian horon. Estas po 14,1 sinmortigoj por ĉiu centmilo da homoj.
En Azio, plej multe oni sin mortigas en Japanio, kun po 25 por ĉiu centmilo. En 2003, mortigis sin 32.082 japanoj, t.e. po 87 ĉiutage aŭ po 1 ĉiun kvaronhoron.
En la mondo, plej multe oni sin mortigas en Litovujo, kun po 44 por ĉiu centmilo da homoj.
Laŭ informoj de la Federacia Oficejo pri Statistiko, en Germanio en 2001 mortigis sin 3.370 homoj, pli ol 65-jaraj. Kompare kun 2000 la nombro kreskis je 1,6 procentoj. En la 2002 denove altiĝis la nombro, eĉ je 4,6 procentoj kompare kun la antaŭa jaro. Preskaŭ du trionoj de la sinmortigontaj olduloj vivas solaj kaj finas sian vivon en la propra loĝejo. La plimulto de la virinojvenenis sin. Ĉe la viroj dominis pistolpafo kaj sinpendigo. Senpera motivo estis serioza malsano, kiu grave reduktas la kapablon moviĝi, kaj fortaj doloroj.
Verkoj pri sinmortigo
Laŭ la franca verkisto Albert Camus komence de sia eseo La Mito de Sizifo (france: Le Mythe de Sisyphe), sinmortigo estas la plej grava filozofia demando.
Tre interesan kaj sukan libron pri sinmortigo, "The Savage God" ("La sovaĝa dio"), verkis la anglalingva literaturkritikisto Al Alvarez, kie li detale rakontas pri siaj propraj provoj sinmortigaj kaj pri tiu (sukcesa) de la usona poetino Sylvia Plath.
Estas multaj poemoj pri sinmortigo kiel la brazila "Cajuina" ("Akaĵua Trinkaĵo") pri la sinmortigo de l' poeto Torquato Neto.
Oni povas trovi stranga la konservadon de "-n-" en la vorto "sinmortigo". Aliflanke, prefiksa "mem-" ne nepre identas al sin-; ja ĉiu kiu murdas, "mem" mortigas.
↑ (1987) Issues in Law & Medicine, Volume 3. National Legal Center for the Medically Dependent & Disabled, Incorporated, and the Horatio R. Storer Foundation, Incorporated, p. 39.
↑Zalsman G, Hawton K, Wasserman D, van Heeringen K, Arensman E, Sarchiapone M, et al. (July 2016). "Suicide prevention strategies revisited: 10-year systematic review". The Lancet. Psychiatry. 3 (7): 646–59. doi:10.1016/S2215-0366(16)30030-X. hdl:1854/LU-8509936. PMID 27289303. "Other approaches that need further investigation include gatekeeper training, education of physicians, and internet and helpline support."
↑Vijayakumar L, Kumar MS, Vijayakumar V (Majo 2011). "Substance use and suicide". Current Opinion in Psychiatry. 24 (3): 197–202. doi:10.1097/YCO.0b013e3283459242. PMID 21430536. S2CID 206143129.
↑ 26,026,126,226,326,426,5Chang B, Gitlin D, Patel R (Septembro 2011). "The depressed patient and suicidal patient in the emergency department: evidence-based management and treatment strategies". Emergency Medicine Practice. 13 (9): 1–23, quiz 23–4. PMID 22164363.
↑ (December 2007) “Suicidality in people surviving a traumatic brain injury: prevalence, risk factors and implications for clinical management”, Brain Injury21 (13–14), p. 1335–51. doi:10.1080/02699050701785542. 24562104.
↑ (Aprilo 2012) “Suicide mortality in the United States: the importance of attending to method in understanding population-level disparities in the burden of suicide”, Annual Review of Public Health33, p. 393–408. doi:10.1146/annurev-publhealth-031811-124636.
↑ (Julio 2012) “Suicide among war veterans”, International Journal of Environmental Research and Public Health9 (7), p. 2504–19. doi:10.3390/ijerph9072504.
↑ (Junio 2008) “Familial transmission of suicidal behavior”, The Psychiatric Clinics of North America31 (2), p. 157–77. doi:10.1016/j.psc.2008.02.001.
↑ (2016) “What Distinguishes Suicide Attempters From Suicide Ideators? A Meta-Analysis of Potential Factors”, Clinical Psychology: Science and Practice23 (1), p. 5–20. doi:10.1111/cpsp.12136.
↑ (Februaro 2014) “Differentiating suicide attempters from suicide ideators: a critical frontier for suicidology research”, Suicide & Life-Threatening Behavior44 (1), p. 1–5. doi:10.1111/sltb.12068.
↑ (Januaro 2017) “Recent advances in differentiating suicide attempters from suicide ideators”, Current Opinion in Psychiatry30 (1), p. 15–20. doi:10.1097/YCO.0000000000000294. 21053071.
↑ (Junio 2018) “Vital Signs: Trends in State Suicide Rates – United States, 1999–2016 and Circumstances Contributing to Suicide – 27 States, 2015”, MMWR. Morbidity and Mortality Weekly Report67 (22), p. 617–624. doi:10.15585/mmwr.mm6722a1.
↑ (Novembro 2004) “Psychiatric diagnoses in 3275 suicides: a meta-analysis”, BMC Psychiatry4 (1), p. 37. doi:10.1186/1471-244X-4-37.
↑ 41,041,1 (Decembro 2000) “Affective disorders and suicide risk: a reexamination”, The American Journal of Psychiatry157 (12), p. 1925–32. doi:10.1176/appi.ajp.157.12.1925.
↑ (2005) “Suicide in borderline personality disorder: a meta-analysis”, Nordic Journal of Psychiatry59 (5), p. 319–24. doi:10.1080/08039480500320025. 27142497.
↑ (2004) “Psychiatric diagnoses and suicide: revisiting the evidence”, Crisis25 (4), p. 147–55. doi:10.1027/0227-5910.25.4.147. 13331602.
↑ (July 2015) “Suicidality in obsessive compulsive disorder (OCD): a systematic review and meta-analysis”, Clinical Psychology Review39, p. 1–15. doi:10.1016/j.cpr.2015.03.002.
↑ (2004) “Borderline personality disorder”, Lancet364 (9432), p. 453–461. doi:10.1016/S0140-6736(04)16770-6. 54280127. “Between 40% and 65% of individuals who commit suicide meet criteria for a personality disorder, with borderline personality disorder being the most commonly associated.”.
↑ (Februaro 2022) “Suicide by Clinic-Referred Transgender Adolescents in the United Kingdom”, Archives of Sexual Behavior51 (2), p. 685–690. doi:10.1007/s10508-022-02287-7.
↑ 55,055,1 (Decembro 1998) “Suicide and recency of health care contacts. A systematic review”, The British Journal of Psychiatry173 (6), p. 462–74. doi:10.1192/bjp.173.6.462. 43144463.
↑ (Junio 2002) “Contact with mental health and primary care providers before suicide: a review of the evidence”, The American Journal of Psychiatry159 (6), p. 909–16. doi:10.1176/appi.ajp.159.6.909.
↑ (January 2016) “Suicidality and aggression during antidepressant treatment: systematic review and meta-analyses based on clinical study reports”, BMJ352, p. i65. doi:10.1136/bmj.i65.
↑ (2015) “The longitudinal course of non-suicidal self-injury and deliberate self-harm: a systematic review of the literature”, Borderline Personality Disorder and Emotion Dysregulation2 (1), p. 2. doi:10.1186/s40479-014-0024-3.
(p. 1)
↑ 59,059,1 (Septembro 2009) “Deliberate self-harm and suicide in adolescents”, The Keio Journal of Medicine58 (3), p. 144–151. doi:10.2302/kjm.58.144.
↑ (Oktobro 2016) “Predicting suicide following self-harm: systematic review of risk factors and risk scales”, The British Journal of Psychiatry209 (4), p. 277–283. doi:10.1192/bjp.bp.115.170050. 3428927.
Klasifikasi Baltimore berdasarkan metode sintesis mRNA virus Klasifikasi virus adalah proses pemberian nama dan pengelompokan virus berdasarkan karakter yang dimilikinya. Ada beberapa cara mengelompokkan virus, misalnya berdasarkan karakteristik fenotipe mereka, seperti morfologi, jenis asam nukleat, cara replikasi, organisme inang, serta jenis penyakit yang mereka timbulkan. Secara formal, klasifikasi taksonomi virus merupakan wewenang dan tanggung jawab Komite Internasional Taksonomi Virus ...
1964 Italian filmThe Triumph of HerculesDirected byAlberto De MartinoWritten byAlberto De MartinoRoberto GianvitiStarringDan VadisMarilù ToloPierre CressoyMoira OrfeiCinematographyPier Ludovico PavoniMusic byFrancesco De MasiRelease dates 30 June 1964 (1964-06-30) (Italy) 15 February 1965 (1965-02-15) (International) Running time94 minutesCountryItalyLanguagesItalianEnglish translation The Triumph of Hercules, the 1964 film, was one of many Italian sword...
Elm cultivar Ulmus × hollandica 'Groeneveld''Groeneveld' Stanmer Park, Brighton, UKHybrid parentageU. × hollandica × U. minorCultivar'Groeneveld'OriginNetherlands The Dutch hybrid elm cultivar Ulmus × hollandica 'Groeneveld' was cloned in 1949 at the De Dorschkamp Institute, Wageningen, and released in 1963 in response to the earlier, less virulent form of Dutch elm disease that afflicted Europe shortly after the First World War.[1][2] The cultivar was derived from a cross...
IbanezJenisPrivateIndustriAlat musikDidirikanNagoya, Jepang 1957KantorpusatJepangProdukGitar, bassSitus webibanez.com Ibanez merupakan sebuah perusahaan multinasional yang menghasilkan berbagai macam produk alat musik. Perusahaan ini didirikan pada tahun 1957. Bermarkas di Nagoya, Jepang. Menghasilkan produk elektronik seperti gitar, bass, amplifier dan masih banyak lagi. Pranala luar Situs resmi Ibanez Register – Information and pictures of all the Ibanez guitars History of Hoshino Gakki C...
Historic church in Michigan, United States For other places with the same name, see Sacred Heart Church. United States historic placeSacred Heart Roman Catholic Church, Convent and RectoryU.S. National Register of Historic PlacesMichigan State Historic Site Façade of Sacred Heart ChurchLocation1000 Eliot StreetDetroit, MichiganCoordinates42°21′3″N 83°2′47″W / 42.35083°N 83.04639°W / 42.35083; -83.04639Built1875ArchitectPeter J. DiederichsArchitectural ...
Nakajima Aircraft CompanyPenerusFuji Heavy IndustriesDidirikan1918PendiriChikuhei NakajimaDitutup1945KantorpusatTokyo, Jepang Nakajima Aircraft Company (中島飛行機株式会社code: ja is deprecated , Nakajima Hikōki Kabushiki Kaisha) dulu adalah produsen pesawat terbang dan mesin pesawat terbang terkemuka di Jepang selama Perang Dunia II. Perusahaan ini masih eksis hingga hari ini sebagai sebuah produsen mobil dan pesawat terbang dengan nama Subaru. Sejarah Produsen pesawat terbang pert...
Washington Informasi pribadiNama lengkap Washington Stecanela CerqueiraTanggal lahir 1 April 1975 (umur 49)Tempat lahir Brasília, BrasilPosisi bermain PenyerangKarier senior*Tahun Tim Tampil (Gol)1994-1996 Caxias do Sul 1997 Internacional 1998 Ponte Preta 1998-1999 Caxias do Sul 1999-2000 Paraná 2000-2002 Ponte Preta 2002-2003 Fenerbahçe 2004 Atlético Paranaense 2005 Tokyo Verdy 2006-2007 Urawa Reds 2008 Fluminense 2009-2010 São Paulo 2010 Fluminense Tim nasional2001-2002 Brasil 9 ...
American television series 1990-1993 This article needs additional citations for verification. Please help improve this article by adding citations to reliable sources. Unsourced material may be challenged and removed.Find sources: The Ben Stiller Show – news · newspapers · books · scholar · JSTOR (January 2018) (Learn how and when to remove this message) The Ben Stiller ShowCreated byBen StillerJudd ApatowWritten byBen StillerJudd ApatowRobert CohenDa...
One Love, One RhythmAlbum kompilasi karya Various artistsDirilis8 Mei 2014 (2014-05-08)Durasi51:26Label RCA Sony Music Brasil Produser Arlindo Cruz Ash Pournouri[1] Berman Brothers Carl Falk Carlinhos Brown Charles Chaves Cirkut Dr. Luke J2 DJ Memê John James Powell RedOne Mario Caldato Jr. Quiz & Larossi Salaam Remi[2] Sérgio Mendes Rami Yacoub Robson Nonato Rock Mafia Tim Bergling Taku Takahashi Troyton Rami FIFA World Cup Listen Up!(2010)Listen Up!2010 One Lo...
Federal electoral district in British Columbia, Canada Kamloops—Thompson—Cariboo British Columbia electoral districtKamloops—Thompson—Cariboo in relation to other British Columbia federal electoral districtsCoordinates:51°33′07″N 120°26′02″W / 51.552°N 120.434°W / 51.552; -120.434Federal electoral districtLegislatureHouse of CommonsMP Frank CaputoConservativeDistrict created2003District abolished2023First contested2004Last conteste...
American book publisher This article needs additional citations for verification. Please help improve this article by adding citations to reliable sources. Unsourced material may be challenged and removed.Find sources: Broadway Books – news · newspapers · books · scholar · JSTOR (April 2020) (Learn how and when to remove this message) Broadway BooksParent companyCrown Publishing Group (Random House)Founded1995Country of originUnited StatesHeadquarters ...
American politician For the protagonist of the Die Hard films, see John McClane. John McLane50th Governor of New HampshireIn officeJanuary 5, 1905 – January 3, 1907Preceded byNahum J. BachelderSucceeded byCharles M. FloydMember of the New Hampshire SenateIn office1891Member of the New Hampshire House of RepresentativesIn office1885 Personal detailsBornFebruary 27, 1852Lennoxtown, ScotlandDiedApril 13, 1911 (aged 59)Pinehurst, North Carolina, U.S.Resting placeWest Street Cemeter...
This article has multiple issues. Please help improve it or discuss these issues on the talk page. (Learn how and when to remove these template messages) This article needs additional citations for verification. Please help improve this article by adding citations to reliable sources. Unsourced material may be challenged and removed.Find sources: Ohio Bureau of Workers' Compensation – news · newspapers · books · scholar · JSTOR (September 2018) (Learn ...
Сельское поселение России (МО 2-го уровня)Новотитаровское сельское поселение Флаг[d] Герб 45°14′09″ с. ш. 38°58′16″ в. д.HGЯO Страна Россия Субъект РФ Краснодарский край Район Динской Включает 4 населённых пункта Адм. центр Новотитаровская Глава сельского пос...
Artikel ini sebatang kara, artinya tidak ada artikel lain yang memiliki pranala balik ke halaman ini.Bantulah menambah pranala ke artikel ini dari artikel yang berhubungan atau coba peralatan pencari pranala.Tag ini diberikan pada Januari 2023. Remembrance of Things Past (Hanzi: 我在他乡挺好的) adalah seri drama Tiongkok tahun 2021 yang di sutradarai oleh Guo Shuang yang menceritakan kisah sepasang pemuda dan pemudi kelahiran tahun 80-an dan 90-an yang bertemu di Beijing. Dengan mi...
Народно-революционный флотДальневосточной республики Гюйс кораблей МС ДВР (с 9 января 1922 года — НРФ ДВР), утверждённый 1 августа 1921 года[1]. Годы существования 26 марта 1921 — 16 ноября 1922[2] Страна ДВР Входит в Народно-революционная армия ...
Flag of the Canadian province of Quebec QuebecFleurdeliséUseCivil and state flag Proportion2:3AdoptedJanuary 21, 1948; 76 years ago (1948-01-21)DesignA blue field charged with a symmetric cross between four fleurs-de-lisDesigned byRené Chaloult[1] This article is part of a series aboutMaurice Duplessis Family Law career Pre-premiership politics (1923-1935) Conservative Party of Quebec 1923 campaign 1927 election 1931 election 1935 election First premiership (1...
Este artículo o sección necesita ser wikificado, por favor, edítalo para que cumpla con las convenciones de estilo.Este aviso fue puesto el 8 de agosto de 2019. Puerto de La Coruña Vista general del puerto.UbicaciónPaís España EspañaDivisión Galicia GaliciaSubdivisión La CoruñaLa CoruñaLocalidad La CoruñaArteijoCoordenadas 43°21′52″N 8°23′38″O / 43.36447, -8.39382Datos generalesÁmbito internacionalInauguración Época RomanaTipo marítimoActi...
Defunct American record labelThis article needs additional citations for verification. Please help improve this article by adding citations to reliable sources. Unsourced material may be challenged and removed.Find sources: Cold Chillin' Records – news · newspapers · books · scholar · JSTOR (November 2019) (Learn how and when to remove this message) Cold Chillin' RecordsParent companyTraffic EntertainmentFounded1986; 38 years ago ...