25-a de aprilo
La 25-a de aprilo estas la 115-a tago de la jaro (la 116-a en superjaroj) laŭ la gregoria kalendaro. 250 tagoj restas.
Je la 25-a de aprilo okazis, interalie:
Eventoj
- -404: Antikva Grekio: Peloponeza milito finiĝis
- 775: Armeo de Abasida Kaliflando decide venkis armenajn princojn en la batalo de Bagrevando - komenco de grandskala armena migrado en la Bizancan Imperion
- 799: Rezulte de la komploto de romia nobelaro papo Leono la 3-a estis atakita kaj vundita dum procesio, kaj poste demisiita kaj enprizonigita en monaĥejo
- 1058: Malkolmo la 3-a kroniĝis kiel reĝo de Skotlando
- 1077: Ladislao la 1-a iĝis reĝo de Hungario
- 1185: En japana markolo Ŝimonoseki okazis marbatalo nomata batalo de eraoj - komenciĝis la epoko de Kamakura
- 1333: Pollando: Kazimiro la Granda kroniĝis en Krakovo kun sia edzino - lasta reĝo de la unua pola dinastio de Piastoj
- 1459: En Cheb subskribiĝis traktato inter Reĝlando Bohemio kaj Saksio, en kiu oni fiksis komunan landlimon, unu el la plej malnovaj ekzistantaj ĝis hodiaŭ en Eŭropo
- 1507: Germana kartografo Martin Waldseemüller en sia verko Cosmographiae Introductio unuan fojon uzis nomon Ameriko por malkovrita nova kontinento
- 1512: Otomana Imperio: sultano Selim la 1-a devigas sian patron Bajezido la 2-a eksiĝi
- 1541: Hispanoj fondis la urbon Arica en Peruo (nun apartenas al Ĉilio)
- 1607: Okdekjara Milito: marbatalo de Ĝibraltaro: nederlanda ŝiparo detruis la hispanan
- 1644: Ĉinio: Dinastio Ming falis - imperiestro Chongzhen sinmortiĝis dum kamparana ribelo gvidata de Li Zicheng
- 1707: Milito de Hispana Sukcedo: Batalo de Almansa okazis
- 1719: Novelo Robinsono Kruso de Daniel Defoe aperis
- 1792: Franca revolucio: Claude Joseph Rouget de Lisle verkis kanton por rejna armeo, pli konata kiel Marseljezo; unua verdikto pri mortpuno helpe de gilotino plenumita
- 1809: Venko de pola armeo kontraŭ la aŭstra en batalo de Radzymin
- 1839: Afganio: brita ekspedicia korpuso aneksis sen batalo Kandaharon
- 1839: Pola geografo, geologo kaj esploristo Paweł Edmund Strzelecki dum sia vojaĝo ĉirkaŭ la mondo alvenis al Aŭstralio
- 1840: Pollando: tertremo kun forto de ĉirkaŭ 5 gradoj laŭ la skalo de Richter okazis en Pieniny
- 1846: Meksika-Usona Milito komenciĝis
- 1848: Aŭstra imperio proklamis konstitucion
- 1848: Irlanda astronomo Andrew Graham malkovris asteroidon Metiso
- 1859: Franca diplomato kaj entreprenisto Ferdinand de Lesseps enmetis en Port Said ŝpaton en sablon, simbole inaŭgurante konstruon de Sueza Kanalo
- 1882: Franca armeo konkeris Hanojon en norda Vietnamio
- 1898: Anonco de la Hispana-usona milito, kiu komenciĝis la 21-an de aprilo
- 1900: Polusa ekspedicio sub gvido de itala duko Luigi Amedeo alproksimiĝis al rekorda distanco de la norda poluso atingante 86°34′ de latitudo
- 1906: Usona astronomo Joel Hastings Metcalf malkovris asteroidon Luizo
- Unua mondmilito
- 1920: Soveta-Pola Milito: pola-ukraina militiro al Kievo komandata de Józef Piłsudski komenciĝis cele de kreo de federacio de Mez-Eŭropaj ŝtatoj
- 1920: Dum la konferenco de Sanremo ĉefaj aliancanoj de la unua mondmilito rezoluciis pri asignado de mandatoj de Ligo de Nacioj por administrado de iamaj Otomanaj teritorioj en Proksima Oriento
- 1926: Reza Ŝaho Pahlavi kroniĝis kiel ŝaĥo de Irano
- 1926: Milano: En Teatro alla Scala okazis prapremiero de nefinita opero Turandot de Giacomo Puccini - kompletigita nur post lia morto de Franco Alfano
- Dua mondmilito
- 1945: Konferenco pri Internacia Organizado de Unuiĝintaj Nacioj komenciĝis en San-Francisko, kiun partoprenis 50 ŝtatoj-fondintoj; responde al proponoj de Heinrich Himmler - pere de usona parlamentano en Stokholmo - prezidento Harry Truman postulis kapitulacon de Germanio en ĉiuj frontoj
- 1946: Germanio: konsekrado kaj unua diservo en la belorusa ortodoksa eklezio en Regensburg
- 1949: En Moskvo komenciĝis unua sesio de la Konsilio de Reciproka Ekonomia Helpo, kiun partoprenis Sovetunio, Bulgario, Ĉeĥoslovakio, Hungario, Pollando kaj Rumanio
- 1952: En Federacia Respubliko Germanio oni kreis federacian landon Baden-Virtembergo
- 1953: En la revuo "Nature" aperis artikolo de James Watson kaj Francis Crick, priskribanta modelon de duobla helico de DNA
- 1960: Submarŝipo Triton de Usona Mararmeo finis unuan submaran ĉirkaŭnavigadon de la mondo
- 1961: Usonano Robert Noyce patentigis integran cirkviton
- 1963: En Libio oni abolis federacion favore al Reĝlando Libio
- 1966: Uzbekio: Taŝkento estis trafita de forta tertremo - restarigo de la centra parto daŭris 3,5 jarojn
- 1974: Revolucio de la Diantoj en Portugalio komenciĝis; la lando direktiĝis al demokratio - laŭ tiu ĉi evento oni renomis la Salazar-ponton Ponto 25-a de aprilo
- 1975: Portugala Socialista Partio gajnis parlamentan baloton
- 1982: Israelo retiriĝis de Sinajo
- 1982: Falklanda milito: britaj taĉmentoj rekonkeris Sud-Georgion
- 1983: Metroo de Lillo ekfunkciis en Francio - unua en Eŭropo moviĝanta laŭ la sistemo Vehiklo Aŭtomata Leĝera
- 1988: Nova ondo de laboristaj strikoj eksplodis en Pola Popola Respubliko, kiu ampleksis i.a. Gdańsk, Stalowa Wola kaj Nowa Huta - ĝi alkondukis al kunsido de la Ronda Tablo
- 1990: Violeta Chamorro kiel unua virino en Ameriko ekpostenis kiel prezidentino de Nikaragvo
- 1990: Unu tagon post komenco de la misio STS-31 teamo de kosmopramo Discovery sukcese enorbitigis kosmoteleskopon Hubble
- 1992: En Kievo oni malfermis muzeon de Ĉernobilo
- 1998: Litovio: fonda kongreso de politika partio Nova unio
- 2000: Konsilio pri Homaj Rajtoj ĉe Unuiĝintaj Nacioj kondamnis la rusian politikon en Ĉeĉenio
- 2002: Sud-afrika entreprenisto Mark Shuttleworth iĝis dua kosmoturisto
- 2004: Heinz Fischer gajnis prezidentan balotadon en Aŭstrio
- 2005: 107 personoj pereis kaj 555 vundiĝis en katastrofo de pasaĝera trajno en japana urbo Amagasaki
- 2005: Bulgario kaj Rumanio subskribis interkonsentojn pri aliĝo al Eŭropa Unio
- 2005: Lasta el tri fragmentoj de la obelisko de Aksumo revenis al Etiopio, rabita de italaj faŝistoj en 1937, post la italia-etiopia milito
- 2008: Srilanko: ne malpli ol 26 personoj pereis en bomba atenco kontraŭ aŭtobuso en Kolombo
- 2008: En la revuo "Science" aperis esplorrezultoj pri klasifiko de tiranosaŭroj en filogeneza arbo pli proksime al birdoj ol reptilioj
- 2010: En Hungario konservativa kaj iom eŭroskeptika partio Fidesz gajnis parlamentan balotadon - Viktor Orbán iĝis ĉefministro
- 2010: En Aŭstrio oficanta prezidento Heinz Fischer gajnis prezidentan balotadon
- 2011: Prezidento Pál Schmitt subskribis novan konstitucion de Hungario
- 2012: Surlime inter Armenio kaj Azerbajĝano dum pripafado en Tavuŝo pereis 3 armenaj soldatoj
- 2015: 8964 personoj pereis en tertremo en Nepalo kaj 23 447 vundiĝis
- Invado de Rusio en Ukrainion:
Naskiĝoj
- 1214: Ludoviko la 9-a, reĝo de Francio, partopreninto de la 7-a krucmilito kaj la 8-a, sanktulo (m. 1270)
- 1284: Eduardo la 2-a, reĝo de Anglio el dinastio Plantaĝenetoj (m. 1327)
- 1287: Roĝero Mortimer, amanto de Izabela de Francio (m. 1330)
- 1529: Francisko Patriko, kroata humanisto, filozofo, geometro kaj poeto, defendanto de platonismo, kaj oponanto de aristotelismo (m. 1597)
- 1599: Oliver Cromwell, angla politikisto kaj reganto, militista gvidanto de la angla enlanda milito (m. 1658)
- 1608: Gaston de Francio, franca princo el dinastio Burbonoj (m. 1660)
- 1643: Louis Moréri, franca pastro kaj enciklopediisto (m. 1680)
- 1666: Johann Heinrich Buttstedt, germana orgenisto kaj muzikteoriisto (m. 1727)
- 1706: Giovanni Battista Martini, itala komponisto kaj muzikteoriisto (m. 1784)
- 1710: James Ferguson, skota mekanikisto kaj astronomo (m. 1776)
- 1725: Philipp Ludwig Statius Müller, germana zoologo, entomologo, profesoro (m. 1776)
- 1744: Ambrus Miklós, hungara pastro kaj verkisto (m. 1809)
- 1772: Franz Axter, germana kuracisto, doganisto kaj verkisto (m. 1806)
- 1774: Leopold von Buch, germana geologo kaj paleontologo (m. 1853)
- 1823: Abd-ul-Meĝid, sultano de Otomana Imperio (m. 1861)
- 1826: Karl Schneider, germana teologo, pedagogo kaj politikisto (m. 1905)
- 1842: Kálmán Parádi, hungara zoologo, membro de enlandaj kaj eksterlandaj sciencaj asocioj (m. 1902)
- 1852: Leopoldo Alas, hispana verkisto kaj literatura kritikisto, aŭtoro de la romano La Regenta (m. 1901)
- 1862: Edward Grey, brita politikisto kaj diplomato partopreniginta Brition al la unua mondmilito, ornitologo (m. 1933)
- 1866: Carlo Bourlet, franca matematikisto, profesoro, pioniro de Esperanto, fondinto de pluraj Esperanto-grupoj, kunredaktoro de "Paris-Esperanto", fondinto de "La Revuo", kunorganizanto de UK 1907, UK 1908, UK 1909, konata de la Monumento de Carlo Bourlet (m. 1913)
- 1869: Macuda Cuneĵiro, japana kuracisto kaj esperantisto (m. 1931)
- 1874: Guglielmo Marconi, itala Nobelpremiita fizikisto konata pro efektivigo de sendrata telegrafa sistemo (m. 1973)
- 1884: Benedek Banner, hungara arkeologo kaj etnografo (m. 1968)
- 1892: János Koszó, hungara literaturhistoriisto kaj profesoro (m. 1952)
- 1898: Stefanija Turkeviĉ, aŭstria-ukraina komponistino kaj pianistino, muzikscienculino (m. 1977)
- 1899: Josef Gorbach, aŭstra romkatolika pastro kaj publicisto (m. 1977)
- 1900: Wolfgang Ernst Pauli, aŭstra Nobelpremiita fizikisto, kunaŭtoro de la kvantuma mekaniko kaj aŭtoro de la principo de ekskludo (m. 1958)
- 1903: Andrej Kolmogorov, soveta matematikisto, kreinto de la nuntempa probablokalkulo, spertulo pri turbulento (m. 1987)
- 1904: András Szilágyi, hungara kuracisto, verkisto, tradukisto, malliberulo de la koncentrejo Dachau (m. 1984)
- 1909: László Viski Balás, hungara pentristo kaj desegnisto (m. 1964)
- 1911: Karlo Fajszi, hungara poŝtoficisto, granda kolektisto de esperantaĵoj, honora membro de HEA kaj UEA, honora civitano de Budapeŝto, konata de la Kolektaĵo de Fajszi (m. 2004)
- 1917: Ella Fitzgerald, usona ĵazkantistino (m. 1996)
- 1921: Karel Appel, nederlanda pentristo, membro de artista movado KOBRA (m. 2006)
- 1927: Albert Uderzo, franca desegnisto, kunaŭtoro de komiksa serio Asteriks (m. 2020)
- 1930: Violetta Ferrari, hungara-germana aktorino (m. 2014)
- 1936: Henck Arron, vicprezidento de Surinamo, gvidanto de Nacia Partio de Surinamo (m. 2000)
- 1940: Heinz Dieter Maas, germana esperantisto (m. 2024)
- 1940: Al Pacino, usona aktoro
- 1941: Bertrand Tavernier, franca reĝisoro (m. 2021)
- 1941: Erhard Busek, aŭstra politikisto kaj juristo (m. 2022)
- 1945: Björn Ulvaeus, sveda kantisto, muzikisto kaj komponisto, membro de ABBA
- 1946: Vladimir Ĵirinovskij, rusia dekstra politikisto (m. 2022)
- 1946: Tibor Gavrucza, rumania hungara reformita pastro, akvarelisto
- 1946: Andrzej Seweryn, pola aktoro, reĝisoro kaj pedagogo, rolinta en filmo La promesita lando, kiel la tria fremdulo dungiĝis en la Franca Komedio
- 1948: András Salamon, rumania hungara instruisto, dramisto
- 1949: Dominique Strauss-Kahn, franca politikisto, urbestro
- 1950: Peter Zilvar, germana esperantisto, prezidanto de Esperanto-Societo Sudharco, iniciatinto de Esperanto-Ligo de Malsupra Saksio, gvidanto de Interkultura Centro Herzberg kunlaboranta kun Zsófia Kóródy, Esperantisto de la Jaro
- 1956: Marek Krawczyk, pola eldonisto de samizdatoj, kunlaboranto de la pariza "Kultura", kontraŭkomunisto (m. 2012)
- 1961: Frank De Winne, belga kosmonaŭto
- 1968: Thomas Strunz, germana futbalisto
- 1968: Andrej Movĉan, rusia ekonomikisto kaj financisto
- 1969: Renée Zellweger, usona aktorino
- 1973: Pavel Šporcl, ĉeĥa violonvirtuozo de tutmonda renomo
- 1976: Gilberto da Silva Melo, brazila futbalisto
- 1981: Felipe Massa, brazila aŭtosportisto, konkursanto en Formulo 1
- 1986: Gábor Kolozsi Borsos, rumania hungara aktoro
- 1989: Gedhun Choekyi Nyima, tibetano, kiun dalai-lamao Tenzin Gyatso agnoskis la 11-a reenkarniĝo de panĉen-lamao, malaperinta en 1995
Mortoj
- 1077: Géza la 1-a, reĝo de Hungario el Arpad-dinastio (n. 1040)
- 1196: Alfonso la 2-a, reĝo de Aragono, grafo de Barcelono kaj grafo de Provenco (n. 1157)
- 1228: Jolanda de Jerusalemo, itala reĝino de la Jerusalema reĝlando (n. ĉirkaŭ 1212)
- 1295: Sanĉo la 4-a, reĝo de Kastilio, filo de Alfonso la 10-a (Kastilio) (n. 1258)
- 1342: Benedikto la 12-a, franca papo, la tria el papoj de Avinjono (n. ĉirkaŭ 1285)
- 1472: Leon Battista Alberti, itala humanisto, pentristo, muzikisto, poeto, filozofo, kartografo, arkitekto, ĉifrosciencisto (n. 1404)
- 1595: Torquato Tasso, itala poeto priskribinta renkontojn de kristanoj kun islamanoj fine de la unua krucmilito; esperantigata de Enrico Dondi (n. 1544)
- 1635: Alessandro Tassoni, itala poeto (n. 1565)
- 1644: Chongzhen, lasta imperiestro de Ĉinio el dinastio Ming (n. 1611)
- 1647: Andreas Scultetus, germana jezuito, mistika verkisto, amiko de Angelus Silesius (n. 1622/23)
- 1687: János Kájoni, hungara franciskano, komponisto, verkisto (n. 1629)
- 1734: Johann Konrad Dippel, germana filozofo, alkemiisto, inventisto, modelo de Frankenŝtejno (n. 1673)
- 1744: Anders Celsius, sveda astronomo, matematikisto kaj fizikisto, konata de la Grado celsia (n. 1701)
- 1782: Anne Bonny, irlanda piratino sur Kariba Maro (n. 1700)
- 1800: William Cowper, angla religia poeto, inspirita de la verkoj de Jeanne Marie Bouvier de la Motte Guyon (n. 1731)
- 1814: Louis-Sébastien Mercier, franca verkisto, poeto, publicisto kaj retorikisto (n. 1740)
- 1825: Sámuel Benkő, hungara kuracisto, verkisto kaj filozofo (n. 1743)
- 1840: Siméon-Denis Poisson, franca matematikisto kaj fizikisto, konata de la rilatumo de Poisson aŭ teoremo de Poisson (n. 1781)
- 1852: Álvares de Azevedo, brazila poeto kaj verkisto, membro de la Brazila Beletristika Akademio (n. 1831)
- 1899: Hermann Wislicenus, germana pentristo (n. 1825)
- 1911: Emilio Salgari, itala verkisto kaj ĵurnalisto, konata de la filmigata romanfiguro Sandokan (n. 1862)
- 1913: Miĥajlo Kocjubinskij, ukraina verkisto kaj socia aganto, esperantigata en "Plugilano" (n. 1864)
- 1914: Géza Fejérváry, generalo kaj ĉefministro de Hungario (n. 1833)
- 1914: Hermann Kluge, germana filologo, bibliotekisto, teologo kaj instruisto (n. 1832)
- 1915: Friedrich Müller, rumana teologo, historiisto, episkopo (n. 1828)
- 1916: Alwin Langenhan, germana pedagogo kaj paleontologo (n. 1850)
- 1918: Christian Schneehagen, oficiro germana kaj junularmovadano (n. 1891)
- 1928: Pjotr Vrangel, rusia barono, politikisto, partopreninto de la Rusia enlanda milito, komandanto de la Blanka Armeo (n. 1878)
- 1937: Michał Drzymała, pola kamparano, simbolo de la pola rezisto kontraŭ germanigo, ne povante ricevi permeson por konstrui domon ekloĝis en cirka veturilo (n. 1857)
- 1943: Vladimir Nemiroviĉ-Danĉenko, rusa teatra reĝisoro, dramaturgo, verkisto kaj pedagogo, fondinto de la Moskva Arta Teatro kune kun Konstantin Stanislavski (n. 1858)
- 1944: George Herriman, usona bildliteraturisto (n. 1880)
- 1960: August Kopff, germana astronomo, direktoro de la Instituto de Astronomia Kalkulo (n. 1882)
- 1960: Amanullah Ĥan, reĝo de Reĝlando Afganio (n. 1892)
- 1966: Sándor Oláh, hungara pentristo (n. 1886)
- 1968: János Ferenczi, hungara reformita pastro kaj etnografo (m. 1889)
- 1969: Margarita Xirgu, hispana-urugvaja aktorino kaj reĝisorino, prezentita en "Beletra Almanako" (n. 1888)
- 1975: Jacques Duclos, franca politikisto, unu el gvidantoj de la Franca Komunista Partio (n. 1896)
- 1988: Clifford D. Simak, usona verkisto de sciencfikcio, kies romano kiel bitlibro estis esperantigita de Ĝan Ŭesli Starling (n. 1904)
- 1990: Dexter Gordon, usona tenorsaksofonisto (n. 1923)
- 1994: Margit Váczy, rumania hungara pentristino, restarigistino (n. 1911)
- 1995: Ginger Rogers, usona aktorino kaj dancistino (n. 1911)
- 1999: Attila Zsigmond, rumania hungara pentristo, grafikisto (n. 1927)
- 2004: Thom Gunn, angla poeto, lekciisto de literaturo en la Universitato de Kalifornio en Berkeley (n. 1929)
- 2005: Ito Kanzi, japana esperantisto, eldonisto de 43 voluma, komentita Plena Verkaro de Zamenhof, honora membro de UEA, laŭreato de FAME-premio (n. 1918)
- 2006: Jane Jacobs, usona-kanada ĵurnalistino kaj urboplanistino (n. 1916)
- 2010: Alan Sillitoe, angla verkisto, kies rakonto estis filmigita (n. 1928)
- 2012: Marek Krawczyk, pola eldonisto, aganto de kontraŭkomunista opozicio, proksima kunlaboranto de Jerzy Giedroyc (n. 1956)
- 2018: Hans-Reinhard Koch, germana romkatolika helpa episkopo de Erfurto (n. 1929)
- 2023: Harry Belafonte, usona kantisto kaj aktoro (n. 1927)
- 2023: Paul van Vliet, nederlanda kabaredisto (n. 1935)
Specialaj tagoj kaj festoj
La 25-a de aprilo estas (laŭ gregoria kalendaro):
|
|