Joel Hastings Metcalf (naskiĝis la 4-an de januaro 1866 en Meadville (Pensilvanio), mortis la 23-an de februaro 1925 en Portland (Majno)) estis usona astronomo kaj pastro.
Li estis diplomita de Harvard Divinity School de Kembriĝo (Masaĉuseco) en 1892 kaj servis kiel unitaria sacerdoto en Burlington (Vermonto), en Taunton (Masaĉuseco), en Winchester (Masaĉuseco) kaj en Portland (Majno).
Kiel amatora astronomo, li malkovris 41 asteroidojn,[1] 5 kometojn kaj plurajn variantajn stelojn.
La asteroido 792 Metcalfia estis nomita en lia honoro.