8-a de februaro
La 8-a de februaro estas la 39-a tago de la jaro laŭ la gregoria kalendaro. 326 tagoj restas (327 en superjaroj).
Je la 8-a de februaro okazis, interalie:
Eventoj
- 421: Romia imperiestro Flavio Honorio nomumis kunreganton
- 1260: Praprusaj kaj litovaj ribeloj kontraŭ la Ordeno de germanaj kavaliroj komenciĝis, gvidataj de Herkus Mantas
- 1296: Apud Rogoźno dum sensukcesa provo de homforkapto pola reĝo Przemysł la 2-a estis murdita laŭ inspiro de brandenburgaj regopovoj el Norda Markio
- 1427: Pollando: Szydłowiec ricevis urborajton
- 1454: Pollando: urbanoj de Toruń konkeris kaj detruis kastelon de la Ordeno de germanaj kavaliroj
- 1512: (aŭ la 12-an de februaro) En katedralo de Vavelo okazis nupto de reĝo Sigismondo la 1-a kun Barbara Zápolya, kiu ankaŭ estis kronita al reĝino de Pollando
- 1575: Respubliko de la Sep Unuiĝintaj Provincoj de Nederlando: Universitato de Lejdeno fondita fare de Vilhelmo la 1-a de Oranje-Nassau
- 1587: Pro partopreno en komploto kontraŭ angla reĝino Elizabeto la 1-a oni senkapigis la skotan reĝinon Maria Stuart
- 1600: Inkvizicio kondamnis Giordano Bruno al morto
- 1622: Jakobo la 1-a malfondis la anglan parlamenton
- 1649: Ribelo de Ĥmelnickij: batalo de Mazir komenciĝis - la duan tagon litova armeo venkis la kozakan
- 1672: Isaac Newton raportis pri sia teorio pri naturo de la lumo kaj koloro
- 1676: Fjodor Aleksejeviĉ iĝis caro de Rusa carlando
- 1693: La dua, post Universitato Harvard, usona altlernejo La Kolegio de Vilhelmo kaj Maria fondiĝis en subŝtato Virginio
- 1807: Milito de la Kvara Koalicio: Napoleono Bonaparte venkis rusan armeon de generalo Levin August von Bennigsen en la dutaga batalo de Eylau (nuna Bagrationovsk)
- 1813: Napoleonaj militoj: rusa armeo konkeris Varsovion
- 1815: Viena kongreso: oni voĉdonis deklaron pri ĉesigo de sklavkomerco
- 1853: Oni kreis Vaŝingtonan Teritorion
- 1861: Konfederaciitaj Ŝtatoj de Usono post kvar tagoj proklamis konstitucion
- 1863: En Sankt-Peterburgo oni subskribis, laŭ iniciato de Otto von Bismarck, konvencion de Alvensleben, direktitan kontraŭ la pola Januara ribelo celanta al sendependigo de la Respubliko de Ambaŭ Nacioj
- 1865: Dum kunsido de scienca societo en Brno, patro de genetiko Johann Gregor Mendel prezentis leĝojn pri heredado
- 1867: Aŭstrio-Hungario de Habsburga monarkio fondiĝis - Aŭstra-hungara interkonsento
- 1868: En Tesaloniko okazis "nacia asembleo", kiun partoprenis reprezentantoj de lokaj bulgaraj gildoj kaj bulgaraj kvartaloj en la urbo - oni decidis krei sendependan bulgaran municipon
- 1879: Kanadano Sandford Fleming proponis dividi la terglobon en horzonojn
- 1887: Franca astronomo Auguste Charlois malkovris asteroidon Emma
- 1904: Rusa-japana milito komenciĝis: Imperijapana Ŝiparmeo komencis torpedan atakon kontraŭ la haveno Port Arthur
- 1906: Sidney Sonnino iĝis ĉefministro de Italio
- 1915: Premiero de la usona filmo La nasko de nacio reĝisorita de David Wark Griffith
- 1916: En Zuriko grupo da poetoj anoncis aperon de nova arta tendenco - dadaismo
- 1918: Ŝtata Universitato de Tbiliso fondiĝis - unua en Kaŭkazio
- Unua mondmilito:
- 1919: Dekrete de Józef Piłsudski estis fondita Poŝta Ŝpar-Kaso
- 1919: Pioniro de aviado Henri Farman, kune kun sia frato, fondis unuan fluglinion en la mondo, kiu poste fariĝos Air France
- 1920: Tirano iĝis ĉefurbo de Albanio
- 1920: Polaj soldatoj eniris al Kartuzy, alligante la urbon al la Dua Pola Respubliko
- 1922: Vaŝingtono: en Blanka Domo oni instalis unuan radioricevilon
- 1923: Rusa arkimandrito Smaragd (Łatyszenko) faris sukcesan atencon kontraŭ ortodoksa metropolito de Varsovio kaj la tuta Pollando Jerzy (Jaroszewski), adepto de aŭtokefalio, "pro cedemo al Pollando"
- 1924: Usono: en Carsonurbo (Nevado) unua mortpuno estis plenumita en gasĉambro
- 1927: Unua televida elsendo okazis inter Vaŝingtono kaj Novjorko
- 1929: Rusa inĝeniero Nikolaj Kamov nomis inventitan de li aparaton per la nova vorto "helikoptero"
- 1932: Oni patentis polan pistolon Vis
- 1938: Reprezentantoj de sudetgermanoj kaj la slovaka popola partio diskutis komunan agadon en Rózsahegy
- Dua mondmilito:
- 1940: Germana teroro en okupata Pollando: Intelektul-kampanjo: post internaciaj protestoj germanoj liberigis 101 polajn profesorojn, kiuj trapasis la 40-an jaron de vivo - embuske arestitaj en Krakovo dum lekcio pri la germana rilato al scienco, kaj malliberigitaj en koncentrejo Sachsenhausen; Provinco Vartlando: germana policestro en Lodzo ordonis krei geton por judoj, al kiu estis alveturigataj judoj de Ĉeĥoslovakio kaj Okcidenta Eŭropo, la unuan geton por 160 mil judoj, kreitan en teritorioj enkorpigitaj al Tria Regno - trapasis ĝin 200 000 judoj, travivis 5-7 mil; Varsovio: kolonelo Stefan Rowecki skribis en armea raporto pri situacio de poloj sub la soveta okupacio, ke la pola registaro dum 20 jaroj ne povis fari el ni polojn, sed bolŝevikoj sukcesis pri tio dum tri monatoj; Londono: Ĉambro de komunuloj voĉdonis 100 mil da britaj pundoj kiel helpon al polaj rifuĝintoj al neŭtraj ŝtatoj, kiuj trapasis terurajn travivaĵojn; Parizo: "Głos Polski" (Voĉo de Pollando) publikigis deklaron, subskribitan de "frontaj reprezentantoj de la franca intelekta elito" pro senprecedenca barbareco de germanaj regopovoj kaj armeo en enkorpigitaj okcidentaj provincoj de Pollando alligitaj al Tria Regno; Manchester: "Manchester Guardian" skribis pri germana teroro en Pollando, kie verŝajne nombro de pafmortigitoj proksimiĝas al 20 000 viktimoj, ke deportadoj ankaŭ kaŭzas grandan mortecon pro malvarmo kaj malsatego; Budapeŝto: "Wieści Polskie" informis, ke kardinalo Alfred Baudrillart, membro de Franca Akademio eldonis libron "Pourquoi la France aime et aide la Pologne" (Kial Francio amas kaj helpas Pollandon); Kairo: francaj-britaj interparoloj de generaloj Maxime Weygand kaj Archibald Wavell
- 1941: Germana polico arestis en Ĝenerala Gubernio kelkcent judojn pro neleĝa komerco; Bukareŝto: malgraŭ protestoj de brita parlamentano kaj diplomatiejo de Ĉilio (reprezentanta polajn aferojn en Rumanio) rumanaj regopovoj transdonis al la germanaj preskaŭ 2000 internigitajn polajn soldatojn, kiuj trafas al militprizono en Dorsten; Britio decidis doni militaran helpon al Grekio; al Tripolo alvenis unua germana konvojo de Napolo
- 1942: Germana polico forveturigis de enketa malliberejo Pawiak en Varsovio 62 virojn al koncentrejo Aŭŝvico, kaj de distrikto Lubartowski sendis al koncentrejo Majdanek 49 agrikulturistojn pro ne ĝustatempa kontingenta livero de agrikulturaĵoj; Tria regno: Albert Speer iĝis ministro pri armado kaj municio; Malaja Fronto: unuoj de japana 25-a Armeo alteriĝis al la insulo Singapuro - Batalo de Singapuro komencita; Indonezia Fronto: sur Sulaveso alteriĝis apud Makassar japana grupiĝo
- 1943: Orienta Fronto: trupoj de Voroneĵa Fronto liberigis Kursk; Birma Fronto: barata 77-a Infanteria Bataliono komencis gerilan agadon malfronte de japana armeo; Francio: registaro de Vichy ordonis "funebran minuton da silento" post detruo de la germana 6-a Armeo apud Stalingrad
- 1944: Varsovio: germana polico arestis 17 knabinojn pro partopreno en sekreta instruado; soldatoj de Pola Enlanda Armeo forprenis de riparejo germanan kirasitan aŭtomobilon, kiun ili kaŝis en privata garaĝo; Busko: taĉmento de Jan Sowa frakasis komunuman arestejon liberigante membrojn de Pola Subtera Ŝtato
- 1945: Soldatoj de la 1-a Ukraina Fronto komencis sub komando de Ivan Konev operacon de Malsupra Silezio kontraŭ Wehrmacht, atakante de maldekstraborda flanko de Odro; en la tagoj 8-9-a de februaro taĉmento de Ukraina Ribela Armeo murdis ne malpli ol 56 polojn en vilaĝoj Hleszczawa kaj Stadnica (nun en Ternopila provinco); nekonatoj atakis vilaĝon Iskań (distrikto Przemyśl) mortigante 15 personoj de ukraina nacieco (fone de bataloj inter polaj kaj ukrainaj partizanoj); malliberigita en germana koncentrejo sur la insulo Usedom, ĉasaviadila piloto Mihail Devjatajev fuĝis de militista bazo en Peenemünde pere de bombaviadilo kun grupo de 10 personoj; venko de polaj trupoj en du bataloj apud Wałcz (5-8-a de februaro) kadre de trarompo de Pomeria Remparo; Okcidenta Fronto: en Alzaco franca 1-a Armeo maldekstraborde de Rejno limigis germanan posedaĵon al 4 vilaĝoj; Sovetunio: rekonstruo de la Stalingrada Fabriko de Traktoroj finiĝis; Paragvajo deklaris militon al la Akso Berlino-Romo-Tokio
- 1947: En Berlino pereis en incendio pli ol 100 partoprenantoj de masko-balo
- 1949: Stalinismo: hungara kardinalo József Mindszenty en montra proceso estis kondamnita de komunistoj je ĝismorta malliberigo
- 1950: Malvarma milito: Oficejo por nacia sekureco Stasi fondiĝis en Germana Demokratia Respubliko
- 1951: Komunista krimo: en Varsovia malliberejo estis ekzekutita Zygmunt Szendzielarz kun 3 aliaj oficiroj — unu el la plej eminentaj oficiroj de la Pola Militistaro kaj la Pola Enlanda Armeo (kondamnita de Mieczysław Widaj
- 1953: Rezolucion de la Asocio de Polaj Literaturistoj subskribis 53 ties membroj el Krakovo (i.a. Sławomir Mrożek kaj Wisława Szymborska) kun aprobo de stalinismaj regopovoj, kiuj dum falsigita montra proceso mortkondamnis pastrojn kaj laikojn pro ŝajnigita spionado favore al Usono
- 1955: Ĉefministro de Sovetunio Georgij Malenkov estis devigita demisii
- 1956: La plej malalta temperaturo de aero (−43,2 °C) en Latvio estis registrita en Daugavpils ekde la komenco de meteologiaj mezuroj
- 1956: En Londono okazis prezentiĝo de Londona etaĝa buso
- 1957: En Nov-Jorko oni subskribis polan-japanan pakton pri fino de la milita stato kaj ligo de diplomatiaj rilatoj
- 1963: Irako: ĉefministro Abd al-Karim Kasim senpoviĝis dum puĉo fare de partio Baazo - dum tritaga masakro pereis 5 mil irakanoj
- 1971: En Novjorko ekfunkciis unua elektronika borso NASDAQ
- 1974: Lasta homskipo de la usona kosmostacio Skylab surteriĝis
- 1976: Premiero de la usona filmo Taksiisto de la reĝisoro Martin Scorsese
- 1982: En polaj altlernejoj refunkciis lekcioj post mezdecembra enkonduko de la milita stato — rezulte de ĝi komunistaj regopovoj maldungis ĉirkaŭ 1 300 instruistojn kaj ĝis julio ankaŭ 21 rektorojn kun 51 anstataŭantoj
- 1884: La 14-a Vintra Olimpiko komenciĝis en Sarajevo (Bosnio kaj Hercegovino)
- 1992: La 16-a Vintra Olimpiko komenciĝis en Albertville (Francio)
- 1993: Ĉeĥoslovaka krono estis anstataŭita de ĉeĥa krono kaj slovaka krono
- 2002: La 19-a Vintra Olimpiko komenciĝis en Salt Lake City (Usono)
- 2005: Karolos Papulias iĝis prezidento de Grekio
- 2006: Krizo en Orienta Timoro komencita - 404 soldatoj forlasis kazernon
- 2010: En Usono aperis lasta epizodo de la televidserio Heroes
- 2010: Afganio: dum stranga ŝtormo en Hindukuŝo serio da lavangoj falis al pli ol 3,5 km de vojo mortigante 175 homojn kaj malliberigante pli ol 2500 vojaĝantojn
- 2014: Sur Antarkto komencis labori ĉina esplora stacio Taishan
- 2014: Sauda Arabio: en incendio en Medino pereis 15 homoj, ĉefe egiptanoj, 130 vundiĝis
- 2020: Tajlando: en Nakhonratĉasima serĝento pripafis budhanan templon kaj komercejon, mortigante 30 kaj vundate 57 personojn - sekvan tagon estis pafmortigita de polico
- 2022: En Pollando estis fonditaj militistaj unuoj de la Defendo de Kiberspaco
- 2023: Invado de Rusio en Ukrainion:
- 350-a tago de rusa agreso: pasinttage ukraina armeo rebatis 22 atakojn kaj paffaligis sturman aviadilon Su-25, 2 helikopterojn Mi-24 kaj 2 senpilotajn aviadilojn Orlan-10; rusia armeo pripafis Ĥersonon kaj Ĉernihivan provincon mortigante kaj vundante civilulojn; ukraina akuzistaro informis pri regajno de 128 infanoj — ĝis nun oni konsideras, ke 347 estas perdiĝintaj, 16 168 estis deportitaj, 9 578 retrovitaj, kaj 173 revenis al Ukrainio; laŭ ukraina urbestro de okupata Melitopolo de 5 tagoj ne funkcias interreto; en Kievo oni malmuntis monumenton al Valerij Ĉkalov, la sekva estos tiu de Nikolaj Vatutin; Ukrinform: sur Krimeo rusoj garantias al mobilizitoj 30 mil lokoj en tombejoj kaj 100 mil en malsanulejoj; pro manko de interesiĝo pri kremla "eduka oferto" la invadintoj proponas al studentoj monatan "salajron"
- Mondreago: en Bruselo rublo estis forigita de financa institucio Euroclear; Britio ĉi-jare instruos 20 mil ukrainajn soldatojn, marajn infanterianojn kaj pilotojn de NATO-ĉasaviadiloj; Volodimir Zelenskij alparolis en brita parlamento kaj renkontiĝis kun ĉefministro kaj la reĝo, en pariza Palaco Elizeo kun Emmanuel Macron kaj Olaf Scholz; Germanio transdonis al Ukrainio 2 kontraŭaviadajn sistemojn Gepard kun 6 mil municieroj, 6 15-tunajn kamionojn, 5 veturilojn por fajroestingistoj kaj 29 generatorojn de kurento; laŭ opinisondejoj Romir kaj Gallup International 44% de rusoj ĝis 34 jaroj volus elmigri; Svedio transdonos al Ukrainio laŭvican armean helpon je valoro de 400 mln da dolaroj
- 2023: Reĝimo de Aljaksandr Lukaŝenka verdiktis 8 jarojn de mallibero al Andrzej Poczobut, pola-belorusa ĵurnalisto
Naskiĝoj
- 120: Vettius Valens, greka astronomo, matematikisto kaj astrologo (m. 175)
- 412: Proklo, novplatonisma greka filozofo, disĉiplo de Siriano, gvidanto de la Akademio de Platono, provanta krei sintezon de la spirita vivo de grekoj el Antikva Grekio (m. 485)
- 1291: Alfonso la 4-a, reĝo de Portugalio (m. 1357)
- 1405: Konstantino la 11-a, lasta bizanca imperiestro el dinastio Palaiologidoj, mortfalinta dum falo de Konstantinopolo (m. 1453)
- 1424: Cristoforo Landino, itala humanisto, platona filozofo, verkisto, tradukisto de la Natura historio de Plinio la Maljuna (m. 1498)
- 1513: Daniele Barbaro, venecia humanisto, kardinalo, komentisto de Vitruvio (m. 1570)
- 1612: Samuel Butler, angla satira poeto kondamnanta religiajn malkonkordojn dum la angla enlanda milito (m. 1680)
- 1623: Thomas Cecil, angla politikisto kaj soldato (m. 1623)
- 1700: Daniel Bernoulli, svisa matematikisto kaj fizikisto difininta la nombron e (m. 1782)
- 1718: Jean Joseph Marie Amiot, franca jezuito, ĉinologo kaj misiisto en Ĉinio, aŭtoro de la manĉura vortaro, tradukinto de La Militarto (m. 1793)
- 1720: Sakuramachi, imperiestro de Japanio (m. 1750)
- 1744: Karl Theodor von Dalberg, majenca guberniestro en Erfurto kaj episkopo (m. 1817)
- 1762: Gia Long, imperiestro de Vjetnamio (m. 1820)
- 1795: Friedlieb Ferdinand Runge, germana kemia analiziisto, malkovrinto de kafeino (m. 1867)
- 1805: Auguste Blanqui, franca socialisto, revoluciulo, reprezentanto de blankiismo (m. 1881)
- 1807: Franz von Kalchberg, aŭstra juristo kaj politikisto (m. 1890)
- 1819: Otfried Mylius, germana verkisto kaj redaktoro (m. 1889)
- 1819: John Ruskin, angla socialisto kaj verkisto (m. 1900)
- 1819: Wilhelm Jordan, germana verkisto kaj politikisto
- 1825: Henry Walter Bates, angla geografo kaj biologo priskribinta kamuflimiton ĉe bestoj (m. 1892)
- 1828: Jules Verne, franca verkisto, kunkreinto de sciencfikcio (m. 1905)
- 1830: Abd-ul-Aziz, turka sultano fondinta nacian muzeon, universitaton kaj kodekson de civila juro, murdita (m. 1876)
- 1834: Dmitrij Mendelejev, rusa kemiisto, eltrovinto de la perioda tabelo de kemiaj elementoj (m. 1907)
- 1837: Marko Zamenhof, rusia oficisto, lekciisto de la franca kaj germana, cenzuristo, patro de L.L. Zamenhof (m. 1907)
- 1864: Samuel Meyer, franca ŝipa makleristo, interpretisto, poligloto el La Rochelle, kie li gvidis E-kurson, komitatano de Espéranto-France kaj membro de Lingva Komitato, kies traduko Estu Homo! iĝis unu el kronitaj verkoj de la Akademio (m. 1921)
- 1869: Béla Lázár, hungara verkisto, arthistoriisto, instruisto (m. 1950)
- 1872: Theodor Lessing, germana filozofo (m. 1933)
- 1877: Lajos Bíró, hungara publicisto kaj ĵurnalisto (m. 1967)
- 1878: Martin Buber, aŭstra-israela filozofo kaj religiosciencisto, poligloto, esploristo de judismo kaj ĥasidismo (m. 1965)
- 1879: Kálmán P. Szentmártoni, hungara folkloristo, popolfabelkolektisto (m. 1968)
- 1880: Franz Marc, germana pentristo reprezentanta ekspresionismon (m. 1916)
- 1883: Joseph Schumpeter, aŭstra ekonomikisto kaj politiksciencisto (m. 1950)
- 1885: László Buza, hungara juristo, profesoro (m. 1969)
- 1887: Heinrich Spoerl, germana advokato kaj verkisto (m. 1955)
- 1891: Alfons Walde, aŭstra pentristo kaj arkitekto (m. 1958)
- 1892: Ralph Chubb, brita poeto, presisto kaj artisto (m. 1960)
- 1909: Ota Dub, ĉeĥa kuracisto kaj verkisto (m. 1987)
- 1909: Kató Lomb, hungara multlingvosciulino, samtempa interpretistino (m. 2003)
- 1910: Jenő Kovács Katona, rumania hungara verkisto, redaktoro (m. 1944)
- 1910: István Zerkovitz, hungara komponisto (m. 1972)
- 1911: Sándor Török, rumania hungara ĵurnalisto, poeto, novelisto (m. 1990)
- 1916: Jakov Ĥozijev, oseta poeto kaj tradukisto (m. 1938)
- 1921: Ivan Meleĵ, belorusa verkisto (m. 1974)
- 1922: Tadeusz Gajcy, pola poeto, soldato de Pola Enlanda Armeo, reprezentanto de la generacio de Kolumbanoj, mortfalinta dum la ribelo de Varsovio (m. 1944)
- 1922: Eli Urbanová, ĉeĥa instruistino kaj poetino, partoprenantino de la Belartaj Konkursoj de UEA kaj ties juĝkomisionano, laŭreatino de OSIEK-premio, kunfondintino de Esperantlingva Verkista Asocio, membrino de la Akademio de Esperanto, honora membro de UEA (m. 2012)
- 1924: Maria Wawrzyniec Rostworowski, pola pastro de mariavitismo, grafo, esperantisto, publicisto kaj ekumenisma aganto, aktivulo de Pola Esperanto-Asocio (m. 2008)
- 1925: Jack Lemmon, usona aktoro (m. 2001)
- 1926: Sonja Ziemann, germana aktorino, kantistino kaj dancistino (m. 2020)
- 1928: László Fodor, rumania hungara historiisto pri laborista movado en Transilvanio
- 1929: József Székely, hungara skulptisto kaj lekciisto de porinstrua lernejo (m. 2006)
- 1930: Eva Strittmatter, germana verkistino (m. 2011)
- 1931: James Dean, usona aktoro (m. 1955)
- 1933: Josef Taus, aŭstra industriisto kaj politikisto
- 1934: Kazem Raĝavi, irana defendanto de homaj rajtoj, murdita (m. 1990)
- 1936: Ogdo Aksjonova, unua profesia dolgana poetino (m. 1995)
- 1937: Manfred Krug, germana aktoro kaj kantisto (m. 2016)
- 1937: Géza Mihály Szőcs, rumania hungara fizikisto, pedagogo
- 1940: Bohdan Paczyński, pola astronomo kaj astrofizikisto, okupiĝanta ĉefe pri teorio de stel-evoluo, alkreskaj diskoj, mikrogravitaj lensoj, malkovrinto de la naturo de gamo-radiaj ekbriloj (m. 2007)
- 1941: Vilmos Bölöni, hungara scenejdekoraciisto, pentristo, grafikisto
- 1944: Sebastião Salgado, brazila fotisto, ambasadoro de UNICEF
- 1944: Nicolae Ischimji, moldavia arĥitekto kaj skulptisto
- 1947: Udo-Peter Wagner, rumanlanda germanisto
- 1954: Grażyna Dobroń, pola ĵurnalistino kaj redaktorino, spertulino pri psikologia romano, veganino specialiĝanta pri bonfarto
- 1955: John Grisham, usona verkisto kaj advokato konata de siaj juro-trileroj
- 1959: Mauricio Macri, argentina politikisto, urbestro de Bonaero, alta protektanto de UK 2014, prezidento de Argentino
- 1960: Benigno Aquino la 3-a, prezidento de Filipinoj
- 1960: Alfred Gusenbauer, aŭstra politikisto kaj kanceliero
- 1966: Hristo Stoichkov, bulgara futbalisto
- 1976: János László Fazakas, rumania hungara grafikisto
- 1977: Mario Voigt, germana politikisto
- 1983: Olga Syahputra, indonezia komedia aktoro kaj kantisto
- 1992: Bruno Martins Indi, nederlanda futbalisto, membro de la nederlanda nacia teamo de futbalo
- 1994: Nikki Yanofsky, kanada ĵaza kaj popmuzika kantistino
- 1995: Joshua Kimmich, germana futbalisto, membro de la germana nacia teamo de futbalo
Mortoj
- 1265: Hulagu, mongola ĥano kaj militisto (n. ĉirkaŭ 1217)
- 1296: Przemysł la 2-a, reĝo de Pollando, murdita (n. 1257)
- 1529: Baldassare Castiglione, itala diplomato kaj verkisto (n. 1478)
- 1537: Gerolamo Emiliani, itala ordenfondinto kaj sanktulo (n. 1481)
- 1537: Otto von Pack, saksia politikisto kaj kalumnianto (n. ĉirkaŭ 1480)
- 1553: Johano Ernesto (Saksio-Koburgo), germana duko
- 1587: Maria Stuart, reĝino de Skotlando, ekzekutita (n. 1542)
- 1623: Thomas Cecil, 1-a Grafo de Exeter, angla politikisto kaj soldato (n. 1542)
- 1676: Aleksej Miĥajloviĉ, caro de Rusa carlando (n. 1629)
- 1696: Ivano la 5-a, caro de Rusa carlando (n. 1666)
- 1709: Giuseppe Torelli, itala komponisto kaj violonisto (n. 1658)
- 1725: Petro la Granda, unua imperiestro de la Rusia imperio (n. 1672)
- 1849: France Prešeren, slovena poeto, kies poemo Zdravljica iĝis nacia himno (n. 1800)
- 1871: Moritz von Schwind, aŭstra pentristo kaj desegnisto (n. 1804)
- 1876: Károly Pichler Bódog, hungara dirigento, komponisto (n. 1833)
- 1882: Berthold Auerbach, germana verkisto
- 1886: Samuel Kleinschmidt, gronlanda lingvisto kaj misiisto (n. 1814)
- 1899: István Bartalus, hungara muzikhistoriisto (n. 1821)
- 1906: Jenő Maticska, hungara pentristo (n. 1885)
- 1906: Wilhelm von Christ, germana klasika filologo (n. 1831)
- 1911: Gustaf Fröding, sveda poeto kaj verkisto (n. 1860)
- 1912: Carl Capelle, germana pedagogo kaj filologo (n. 1841)
- 1917: Mór Déchy, hungara vojaĝisto, montgrimpanto, geografo, membro de Hungara Scienca Akademio (n. 1851)
- 1921: Petro Kropotkin, rusia sciencisto, ĉefa ideologo de anarki-komunismo (n. 1842)
- 1921: Eugène Noël, franca militkuracisto, komitatano de Espéranto-France, kunlaboranto de la revuoj "L'Espérantiste", "La Revuo", "Juna Esperantisto", Oficiala Bulteno de Universala Medicina Esperanto-Asocio (TEKA), kaj aliaj, recenzisto kaj tradukisto (n. 1855)
- 1921: Max Dvořák, aŭstra-ĉeĥa arthistoriisto (n. 1874)
- 1929: Jenő Rákosi, hungara verkisto kaj ĵurnalisto, membro de Societo Kisfaludy kaj Societo Petőfi (n. 1842)
- 1929: Václav Rosický, ĉeĥa astronomo, stenografo, matematikisto, poligloto kaj prezidanto de Bohema Unio Esperantista (n. 1850)
- 1934: Ferenc Móra, hungara verkisto, arkeologo kaj ĵurnalisto, enestanta en Hungara Antologio (n. 1879)
- 1935: Max Liebermann, germana pentristo, ĉefa reprezentanto de impresionismo en Germanio (n. 1847)
- 1936: Charles Curtis, indiano, usona politikisto, vicprezidanto (n. 1860)
- 1947: Jozefino Baĥita, sudana sklavino, monaĥino, sanktulino (n. 1869)
- 1951: Zygmunt Szendzielarz, pola oficiro, soldato de la Pola Enlanda Armeo, viktimo de komunista krimo, ekzekutita post parodia proceso (n. 1910)
- 1955: Béla Zsedényi, rumana jur-sciencisto, disidento (n. 1894)
- 1957: Walther Bothe, germana Nobelpremiita fizikisto klariginta naturon de kosma radiado (n. 1891)
- 1957: John von Neumann, hungara fizikisto, kreinto de ludoteorio, matematika fundamentinto de kvantuma mekaniko, partoprenanto de la Projekto Manhattan (n. 1903)
- 1960: Giles Gilbert Scott, angla arkitekto (n. 1880)
- 1966: Sándor Rideg, hungara verkisto (n. 1903)
- 1971: Kanaiyalal Maneklal Munshi, barata aktivulo de la Hinda sendependiga movado, socialisto, politikisto, verkisto kaj edukisto el Guĝarato (n. 1887)
- 1973: Béla Balás, hungara laboratoria fakkuracisto (n. 1912)
- 1974: Fritz Zwicky, svisa fizikisto kaj astronomo, kreinto de la nocioj malluma materio, supernovao, gravita lenso (n. 1898)
- 1975: Jan Mukařovský, ĉeĥa literaturkritikisto, reprezentanto de Praga lingvoskolo (n. 1891)
- 1987: Papuŝa, unua cigana poetino el Pollando verkanta en la cigana lingvo (n. 1908 aŭ 1910)
- 1990: Albert Klein, episkopo luteranisma de transilvaniaj saksoj (n. 1910)
- 1990: Katalin Karády, hungara aktorino kaj kantistino, justulino inter la popoloj (n. 1910)
- 1995: Józef Maria Bocheński, pola logikisto, filozofo, sovetologo kaj dominikano, volontula partoprenanto de defendaj militoj, ankaŭ de la batalo de Monte Cassino, rektoro de la Universitato de Friburgo (n. 1902)
- 1995: Domokos Vékás, hungara diplomato, ĉefkonsulo en Kluĵo (n. 1926)
- 1998: Halldór Kiljan Laxness, islanda Nobelpremiita verkisto (n. 1902)
- 1999: Iris Murdoch, angla-irlanda verkistino kaj filozofino, reprezentantino de platonismo kaj ekzistadismo (n. 1919)
- 2000: Pranas Gavėnas, litova pastro, salesiano, aŭtoro de esperantlingva libro pri litova sanktulo Kazimiro de Pollando (n. 1918)
- 2007: Ian Stevenson, kanada biokemiisto kaj parapsikologo (n. 1918)
- 2007: Anna Nicole Smith, usona fotomodelino (n. 1967)
- 2010: Antonio Giolitti, itala politikisto, membro de Eŭropa Komisiono (n. 1915)
- 2017: Peter Mansfield, angla fizikisto Nobelpremiita pri medicino pro kuneltrovo de magneta resonanca bildigo, profesoro de la Universitato de Nottingham (n. 1933)
- 2019: Sergej Jurskij, soveta kaj rusia filma kaj teatra reĝisoro (n. 1935)
- 2021: Jean-Claude Carrière, franca aktoro kaj scenaristo (n. 1931)
- 2022: Luc Montagnier, franca virusologo Nobelpremiita (n. 1932)
- 2023: Burt Bacharach, usona komponisto (n. 1928)
Specialaj tagoj kaj festoj
La 8-a de februaro estas (laŭ gregoria kalendaro):
|
|