Eĉ antaŭ la kongreso, la venkintaj potencoj subskribis gravajn traktatojn, kiel la du traktatoj de Parizo truditaj al Ludoviko la 18-a de Francio kaj la prikoloniaj traktatoj inter Britio kaj Nederlando. Dum la Viena Kongreso oni proponis, inter aliaj, la principon de legitimeco, elpensitan de Talleyrand kaj apogatan de la britoj kaj de la aŭstroj. Laŭ tio, ĉiu lando revenu al limoj antaŭaj al 1789. La serĉo de ekvilibro inter la potencoj orientis la decidojn kaj ĉi tio favoris Francion.
La kongreso estis fakte preskaŭ interrompita de la fuĝo de Napoleono el la insulo Elba en februaro 1815. Li sendis mesaĝon al kongreso akceptante la novajn landlimojn, kaj la "fina" akto estis subskribita en en la 8-a de junio1815. Antaŭ ĝia fino oni kreis la Sanktan Aliancon, pakton de helpo inter la monarkioj por, momente, kontraŭbatali Napoleonon. Post lia venkiĝo fare de Wellington en Batalo de Waterloo en la 18-a de junio, la kongreso rekomenciĝis. Okazis diskutoj pri la maniero trakti Francion, kiun Prusio volonte dismembrigus, sed fakte ĝi nur devis cedi kelke da teritorioj, pagi militmonkompenson kaj redoni la tuton de la belartaĵoj ŝtelitaj ekde la Revoluciaj militoj. Tamen koncerne la reston de Eŭropo nenio ŝanĝiĝis.