La Rusia Imperio (ruseРоссийская империя, Rossijskaja imperija) estis imperio de Rusio, kiu daŭris de 1721 ĝis 1917. Ĝi estis fondita de caro Petro la Granda en 1721, kiu proklamis sin imperiestro. Per tio Rusia Imperio fariĝis la unua imperio en Eŭropo, kie imperiestroj ne estis elektataj, sed heredis sian postenon.
Petro la Granda movis ĉefurbon de la lando al la de li fondita nova urbo Sankt-Peterburgo (ekde 1914Petrogrado). Per tio li volis pli rapide reformi la tutan vivon de la granda lando laŭ la okcidenta maniero.
Revokado de naciaj liberaĵoj por poloj estis kaŭzo de la unua tutpola ribelo nomata Novembra Ribelo en 1830, kiu vanis. Poste en 1863 proksima al sukceso estis Januara Ribelo, post kiu imperiestro likvidis Pollandon en sia Imperio kaj malpermesis praktiki polan kulturon kaj lingvon. Pollando sendependiĝis nur en 1918. Tempo de tiu okupacio estis tamen tre profita por la rusa kulturo. Rusaj artistoj de pola origino estis ekzemple Vaslav Nijinsky — dancisto, Kazimir Maleviĉ — pentristo, Henryk Wieniawski — violonisto kaj aliaj. Multaj geavoj de grandaj rusoj estis poloj — ekzemple de Dmitrij Ŝostakoviĉ aŭ Mstislav Rostropoviĉ. Pri "malbonaj poloj" oni kreis gravajn operojn kiel Ivan Susanin de Miĥail Glinka.
Fine de la 19-a jarcento teritorio de la imperio estis 21,8 mln km² (sesono de la tuta seka tersurfaco en la mondo), per kio ĝi okupis la duan lokon post la Brita Imperio. En la lando loĝis 128,2 milionoj da homoj (laŭ rezulto de la sola censo, okazigita en 1897).
Sekve de la revoluciaj okazaĵoj Rusio en marto 1917 iĝis respubliko, nome Rusia Respubliko, kun provizora registaro kaj en novembro la regadon transprenis sistemo de sovetoj, kiuj konsistis el deputitaj laboristoj kaj soldatoj. De tiam oni parolis pri Soveta Rusio. Soveta Rusio perdis grandan parton de la teritorio pro forlaso de la Unua mondmilito kaj eko de la enlanda milito. En 1922 ĝi kiel Rusia Federacia Socialisma Soveta Respubliko (RSFSR) fariĝis parto de la nove fondita Sovetunio, kiu unuigis plejparton de la teritorio de la iama imperio.
En 1991Rusia Federacio en la limoj de la iama RSFSR denove fariĝis komplete memstara ŝtato, Sovetunio dissolviĝis.