Carsonurbo![]()
Carsonurbo, origine angle Carson City estas la ĉefurbo de la ŝtato de Nevado en Usono. Carsonurbo nun estas sendependa urbo ekde 1969, ne parto de iu kantono. Laŭ la stato de 2020 en la urbo Carsonurbo vivis 58 639 loĝantoj sur areo de 407,26 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 144 loĝantoj/km². La municipo havas komunan limon kun kantono Washoe, Douglas County, Storey County, Kantono Liono kaj kantono Placer. ![]() Bazaj informoj
GeografioCarsonurbo situas en montaro en la sudokcidenta landparto de Usono, en okcidenta parto de la subŝtato. La rivero same nomata Carson fluas rande de la urbo. Reno (Nevado) troviĝas 50 km. HistorioLa unuaj eŭropanoj alvenis en 1843, tiam la loko apartenis al Utaho. Komence komercista haltejo formiĝis havanta la nomon Eagle Station (Aglo Stacio). Tiel multaj urbetoj en Nevado, Carsonurbo estis fondita kiel prospera arĝent-minada urbo en 1858. Ĝi estis nomita pro esploristo Kit Carson kaj ĝi estas ĉefurbo ekde fondo de Nevado (1864). La urbeto havis la titolon "la plej malgranda ĉefurbo de Ameriko". En 2011 pafanto malfermis fajron en restoracio mortigante kvar homojn kaj vundante ankaŭ aliajn. KlimatoCarsonurbo situas en duonseka aŭ duondezerta klimato. Estas kvar sufiĉe distingaj sezonoj. La temperaturo averaĝe varias inter 1-19 °C. La varmo kulminas en julio rekorde 41 °C, la malvarmo kulminas en februaro rekorde −30 °C. Jare pluvas po 263 mm, en ĉiuj monatoj pluvas (vintre plej ofte neĝas). La pluvo kulminas en januaro kaj malkulminas en junio. TrafikoEl Carsonurbo kuras 2 aŭtovojoj, po unu al Reno kaj al lago, krome estas 2 regionaj vojoj. Ĝis 1950 ankaŭ fervojo funkciis tie. La urbo havas regionan flughavenon. Vidindaĵoj![]()
|