Oklahomo (angleOklahoma [ok-la-HO-ma]) estas usonaŝtato. Ĝi fariĝis la 46-a ŝtato de Usono je la 16-a de novembro1907. Ĝi estas la 28-a plej multhoma kaj la 20-a plej granda ŝtato. La plej granda urbo kaj la ĉefurbo de la ŝtato estas Oklahomurbo. La dua plej granda urbo estas Tulsa.
La nomo de la ŝtato venas el la lingvo de la Ĉoktao-indianoj, venintaj post 1830; en ilia lingvo Okla signifas "homoj" kaj homa signifas 'ruĝa.
La nomo do estas traduko de la eŭropana esprimo "ruĝhaŭtulo".