Interpretisto estas homo, kiu, male al tradukisto, tradukas parole (aŭ per signoj kaze de signolingvoj ) el fontolingvo al celolingvo. La interpretado karakterizas ne nur la evanescence de la parola lingvo, sed ankaŭ per mimiko, gestoj, bona scio pri retoriko, flueco kaj kompreno de la parolata lingvo.
Diferenco inter interpretistoj kaj tradukistoj
En la mondo de tradukistoj kaj interpretistoj oni ĝenerale komprenas sub "traduki": la tradukadon de registrita teksto disponebla skribe, sur sonbendo aŭ en cifereca formo. Interpretistoj ankaŭ estas tradukistoj, sed ili devas tuj kaj akurate (precize) traduki parolatan tekston pervorte aŭ per signolingvo. Interpretistoj devas povi unue kompreni la parolatan tekston en unu lingvo (la "fontlingvo"), kaj poste povi redoni la signifon en la alian lingvon - la "celolingvon" - kiel eble plej komplete kaj precize. Male al tradukisto, la interpretisto havas nur kelkajn sekundojn por pripensi la ĝustan vortumon en la celolingvo. Rezulte de tio, li aŭ ŝi preskaŭ ne havas tempon por korektoj.
Teknikoj de interpretado
Ekzistas multaj diversaj teknikoj de interpretado. Grava distingo estas la diferenco inter sinsekva kaj samtempa interpretado. La esenca diferenco estas, ke per samtempa interpretado la interpretisto aŭskultas kaj tradukas samtempe, kio ne okazas dum sinsekva interpretado.
Interpretisto vorte tradukas parolan materialon el unu lingvo (fontolingvo) al alia lingvo (celolingvo kaj ĉeestas fizike aŭ interpretas ekzemple telefone aŭ de distanco. Tio povas preni tri ĉefajn formojn:
- samtempa interpretado, farita ĝenerale en interpretista ĉelo en konferencejo;
- sinsekva interpretado, kie la parolanto lasas paŭzojn por ke la interpretisto transdonu la paroladon unu sekcion post la alia;
- dudirekta interpretado, la plej ofta en la kampo de humanitaraj organizaĵoj, kie la interpretisto tradukas ambaŭ (aŭ ĉiujn) flankojn de konversacio inter parolantoj de malsamaj lingvoj, en kaj el ties ĉefaj lingvoj[1].
Trejnado
La trejnado de la interpretisto okazas ĉe universitataj aŭ para-universitataj institutoj. La trejnado celas perfektigi la lingvajn konojn de la gepatra lingvo kaj de la laborlingvoj, kaj ankaŭ subteni elementojn kiel preni notojn (por la sinsekva interpretisto), elementojn por la ekzercado de la memoro kaj la studadon de helpfakoj kiel juro, medicino aŭ ekonomiko kaj aspektoj de interpretada teorio.
La dokumento "Conference Interpreting Training Programmes: Best Practice 2010" listigas la plej bonajn praktikojn rekomenditajn de la Internacia Asocio de Konferencaj Interpretistoj (interparolanto rekonata de la EU-institucioj, UN kaj aliaj internaciaj organizaĵoj).
La Unuiĝintaj Nacioj laborigas interpretistojn en preskaŭ ĉiu el ties sidejoj tra la tuta mondo, sed ties interpret-servo ne estas tiel granda pro tio, ke ĝi uzas malpli oficialajn lingvojn ol la Eŭropa Unio.
Interpretistoj ankaŭ laboras en militaj kaj aliaj altriskaj zonoj : vidu sub Red T.
Internacia Asocio de Interpretistoj de Konferencoj (AIIC)
Multaj interpretistoj kaj sendependaj kaj funkciulaj apartenas al la Internacia Asocio de Interpretistoj de Konferencoj (AIICArkivigite je 2020-07-11 per la retarkivo Wayback Machine, laŭ ĝia franca siglo), kiu estas la ununura monda asocio por tiaj konferenc-intepretistoj. Ĝi fondiĝis en la jaro 1953 kaj nun al ĝi membras 2600 profesiaj interpretistoj el pli ol 80 landoj. Ties celo estas reprezenti la konferencan intepretadon kaj agi en la nomo de la konferenc-interpretistaro. La asocio stimulas la profesion de la interpretistoj favore kaj al la laboristoj mem kaj al klientoj, stablas normojn kaj ankaŭ stimulas profesiecan konduton laŭ respekto al deontologia kodo.