23-a de februaro
La 23-a de februaro estas la 54-a tago de la jaro laŭ la Gregoria kalendaro. 311 tagoj restas (312 en superjaroj).
Je la 23-a de februaro okazis, interalie:
Eventoj
- 303: Persekutado de kristanoj: komenco de ok-jara persekutado de Diokleciano - romia imperiestro Diokleciano ordonis detruon de kristana preĝejo en Nicomedia (ĉefurbo de Bitinio)
- 532: Istanbulo: konstruado de Hagia Sofia komenciĝis - laŭ decido de la imperiestro de Bizanca imperio Justiniano la 1-a
- 632: Lasta prediko de Mohamedo
- 1280: Venko de polaj kavaliroj super rusa-tatara armeo en batalo de Goźlice (proksime al Koprzywnica)
- 1455: Unua Biblio de Gutenberg estas presata
- 1539: Nupto de pola reĝidino Izabela kun hungara reĝo Johano la 1-a
- 1651: Ribelo de Ĥmelnickij kontraŭ la Respubliko de Ambaŭ Nacioj: venko de kronaj trupoj en kvartaga batalo apud Krasne (nun en Vinica provinco)
- 1660: Karolo la 11-a iĝis reĝo de Svedio
- 1668: Viena palaco Hofburg, la sidejo de aŭstriaj regantoj, bruliĝis
- 1766: Post morto de la pola reĝo Stanisław Leszczyński, ĝisvive regata de li Loreno enkorpiĝis al Francio
- 1778: Usona Milito de Sendependeco: prusa oficiro Friedrich Wilhelm von Steuben alvenis kiel volontulo al Kontinenta Armeo
- 1797: Nesukcesa invado de franca armeo kontraŭ Britio
- 1807: Napoleonaj Militoj: pola generalo Jan Henryk Dąbrowski konkeris Tczew
- 1820: Argentino: Traktato de Pilar subskribita i.a. de Manuel de Sarratea
- 1831: Novembra ribelo kontraŭ la Rusia Imperio: venko de polaj ribelantoj en batalo de Nowogród
- 1836: Respubliko Teksaso: Batalo de la Alamo komenciĝis
- 1846: Kamparana ribelo: post tri tagoj falis ribelo en polaj distrikto Nowy Targ kaj distrikto Tatroj
- 1854: Konvencio de Oranĝa Rivero estis subskribita en Bloemfontein, kun brita konsento pri sendependeco de Oranĝa Libera Ŝtato
- 1863: Januara ribelo kontraŭ Rusia imperio: post du malvenkoj generalo Ludwik Mierosławski forlasis Kongresan Pollandon kaj rezignis pri diktatoreco super la insurekcio
- 1875: Aŭstra astronomo Johann Palisa malkovris asteroidon Adrio
- 1886: Usona inventisto Charles Martin Hall malkovris malmultekostan metodon por produkti aluminion
- 1887: Oni malpermesis importon de ĉina opio al Usono
- 1893: Rudolf Diesel patentigis dizelmotoron
- 1898: Émile Zola estis malliberigita en Francio post publikigo de la artikolo J'accuse, en kiu li defendas Alfred Dreyfus
- 1903: Usono kaj Kubo interkonsentis pri luo de parto de la Golfo de Guantanamo por funkciigi i.a. Usonan Ŝipbazon ĉe la Golfo de Gvantanamo
- 1904: Usono, kontraŭ 10 milionoj da dolaroj, gajnis kontrolon super la Panama kanalo starigante Kanalan Komisionon pri kontrolo de Zono de la Kanalo de Panamo
- 1905: Rotario Internacia fondiĝis
- 1909: En Nov-Skotio ekflugis unua en Kanado aviadilo, kies kunkonstruinto estis Alexander Graham Bell
- Unua mondmilito:
- 1919: Benito Mussolini formis Nacifaŝisman Partion de Italio
- 1920: Reprezentantoj de Pollando kaj Belorusa Popola Respubliko subskribis en Rigo interkonsenton pri komuna batalo kontraŭ bolŝevikoj
- 1922: Rusia malsatego: registaro decidis forpreni de la temploj preĝejajn valoraĵojn por la bezonoj de malsatuloj
- 1927: Necerteca principo de Heisenberg estis formulita en letero de Werner Heisenberg al Wolfgang Pauli
- 1930: Dua Pola Respubliko: en Vilno ĉe Universitato al Stefan Batory ekfunkciis Scienc-Esplora Instituto pri Orienta Eŭropo
- 1932: En unu vilaĝo de Moldava Soveta Socialisma Respubliko oni pafmortigis 40 kulakojn
- 1934: Leopoldo la 3-a iĝis reĝo de la Belgoj
- 1935: Paragvajo forlasis Ligon de Nacioj
- 1935: Nikolaj Jeĵov, estonta ĉefo de NKVD, estis nomumita prezidanto de partia kontrolkomisiono ĉe la Komunista Partio de Sovetunio
- 1938: Haveno en Tel-Avivo ekfunkciis
- Dua mondmilito:
- 1940: Post soveta invado en Pollandon sovetaj regopovoj de Belorusa Soveta Socialisma Respubliko, kun aneksitaj polaj teritorioj, enkondukis en agrikulturo devigan redonon de lakto, viando kaj lano; pola ekzila registaro malpermesis al la Asocio de Armita Batalado organizi ribelon en la regiono de Lvovo - NKVD post interŝanĝo de pafoj arestis dekkelkon de ĝiaj aktivuloj (du NKVD-anoj pereis); en Parizo pola Stabo de Supera Komandanto eldonis Specialajn direktivojn post spertoj de la germana invado en Pollandon kaj altrudita totala milito; Batalo de Atlantiko: en la Norda Maro brita destrojero HMS Gurkha sinkigis germanan U-boaton U-52 - 42 maristoj pereis; Dogger-benko: ekspedicio de 6 germanaj destrojeroj, direktita kontraŭ britaj fiŝistaj ŝipoj en la tagoj 22-a ĝis la 23-a de februaro, estis atakita de la propraj bombaviadiloj - poste perdis 2 unuojn sur la britaj minoj; soveta registaro transdonis al Finnlando packondiĉojn: redono de Karelia istmo, norda kaj orienta bordoj de la lago Ladoga kun luo de la duoninsulo Hanko
- 1941: En Poznań fondiĝis konspira Komunista Partio de Pollando; Projekto Manhattan: skipo gvidata de Glenn Theodore Seaborg unuan fojon produktis plutonion; batalo pri konvojo OB-289 komencita (ĝis la 25-a de februaro estis sinkigitaj 3 ŝipoj)
- 1942: De Varsovio al koncentrejo Aŭŝvico foriris transporto kun 68 personoj; Pacifika Fronto: japana submarŝipo bombardis naftorafinejon en Santa Barbara - unua japana atako al kontinenta objekto; sur Nigra Maro sinkis ŝipo "Struma", erare torpedita de soveta submarŝipo - sur ĝia ferdeko estis 769 rumanaj judoj; Filipinoj: ĉefkomandanto de usonaj armeaj fortoj generalo Douglas MacArthur ricevis ordonon foriri al Aŭstralio; en norda Italio estis kreita koncentrejo Gonars
- 1943: Germana teroro en okupata Pollando: Germana polico pafmortigis en Raciborowice 10 polojn, kune kun virino; en Aŭŝvico germanoj per injekto de fenolo murdis 33 polajn knabojn, kaj en distrikto Kostopolski (Volinio) masakris plimulton de poloj en 11 vilaĝoj; komunista Popola Gvardio senarmigis en Broszków policejon, ĵetis grenadojn al kafejo por germanoj en Kielce kaj helpis en Lvovo al 16 vunditaj sovetaj soldatoj fuĝi el malsanulejo; en Provinco Vartlando germanoj malpermesis al poloj paroli pole en oficejoj, lernejoj kaj entreprenejoj
- 1944: Diversaj germanaj policoj pafekzekutis en distrikto Buski dekkelkajn personojn, en distrikto Nowotarski 20, kaj en du aliaj lokoj 13; germanaj regopovoj en Lodzo permesis eduki nur dekonon de polaj infanoj; taĉmentoj de la 27-a Volinia Divizio de Infanterio apud Volodimir devigis germanojn retiriĝi; Pola Enlanda Armeo: taĉmento de subleŭtenanto Bolesław Mucharski eksplodigis hungaran porflegan trajnon sur la fervojlinio Lublin-Łuków, kaj taĉmento de leŭtenanto Józef Czuma (mutobskurulo) elreligis rapidtrajnon en distrikto Miński; kun konsento de germanaj okupaciaj regopovoj estis fondita kunlaborisma armita organizaĵo Belorusa Land-Defendo; Krimo kontraŭ la homaro: komenciĝis deportado de la ĉeĉenoj kaj inguŝoj al Kazaĥa SSR — la deportado daŭris ĝis la 9-a de marto (en 2004 agnoskita de Eŭropa Parlamento kiel genocido de preskaŭ duonmiliono de homoj); nokte Luftwaffe atakis Londonon (185 atakaviadiloj)
- 1945: Ruĝa Armeo kun helpo de polaj volontuloj finis liberigon de Poznań - germana garnizono en citadelo kapitulacis (nokte de la 22-a/23-a de februaro); dua soveta okupado de Pollando: en Distrikto Vilno dum NKVD-traserĉo en la batalo okazis batalo kontraŭ taĉmento de la Pola Enlanda Armeo — pereis 53 poloj, kaj estis murditaj 27 loĝantoj de la vilaĝo Ławże, kunlaborantaj kun la subtera movado, alia taĉmento atakis polan taĉmenton de memdefendo (pereis 50 soldatoj); usonanoj fiksis sian flagon sur la japana insulo Iwo Jima; unua usona aeratako kontraŭ Tokio kun uzo de brulbomboj; neŭtrala ĝis nun Turkio deklaris militon al Tria Regno; germana urbo Pforzheim estis neniigita de 379 britaj bombaviadiloj - pereis 31% de loĝantaro kaj detruiĝis 83% de konstruaĵoj
- 1946: Ruĝa Armeo estas alinomita al la Soveta Armeo
- 1947: Internacia Organizaĵo por Normigado estis fondita
- 1951: Usona premiero de la filmo Quo Vadis?
- 1954: Unuafoje oni donis al infanoj vakcinon kontraŭ poliomjelito, inventitan de Hilary Koprowski
- 1957: Hungara Televido ekfunkciis - oficiale la 1-an de majo
- 1958: Kubaj rebelintoj forkondukis argentinanon Juan Manuel Fangio, piloton de Formulo 1, kiun ili liberigis sekvan tagon
- 1965: Botanika ĝardeno de Universitato Maria Curie-Skłodowska en Lublin estis malfermita
- 1970: Sudameriko: Kooperativa Respubliko Gujano fondita - pli frue Brita Gujano
- 1978: Pollando: en Katowice fondiĝis Komitato de la Liberaj Sindikatoj de Supra Silezio
- 1981: Puĉo en Hispanio: taĉmentoj de Guardia Civil konkeris Kongresejon kaj malliberigis parlamentanojn en Madrido
- 1982: Gronlando: 53% de loĝantoj referendumis pri forlaso de Eŭropa Unio
- 1982: Milita stato en Pollando: en Varsovio oni rekomencis proceson de gvidantoj de la Konfederacio de Sendependa Pollando akuzitaj pri kontraŭŝtata agado
- 1987: Supernovao SN-1987a eksplodis en la Granda Magelana Nubo - videbla nudokule
- 1998: Pola prezidento Aleksander Kwaśniewski en Varsovio kaj papo Johano Paŭlo la 2-a en Vatikano ratifis konkordaton inter Pollando kaj Vatikano
- 1991: Armea puĉo en Tajlando
- 2001: Pola skisaltisto Adam Małysz gajnis oran medalon en konkurso dum la Monda ĉampionado pri nordia skiado en finna urbo Lahti
- 2002: Revolucia grupo FARK kidnapis Íngrid Betancourt, aktivistinon por homaj rajtoj kaj kandidatinon por prezidentino de Kolombio
- 2002: Ĉieldisko de Nebra estis reprenita de la germana polico, haltiganta provon kontraŭleĝe vendi ĝin
- 2007: Fenikso: en flughaveno oni unuafoje uzis radiografiilon por ekzameni vestaĵon de pasaĝeroj helpe de Ikso-radioj
- 2011: Post 19 jaroj oni nuligis en Alĝerio la krizostaton
- 2011: Striko en la tuta Grekio
- 2013: En Stokholmo rusia atletikistino Jelena Isinbajeva akiris kun rezulto 5,01 m subtegmentan mondrekordon pri stanga altsalto
- 2014: En Soĉi finiĝis Vintra Olimpiko
- 2023: Invado de Rusio en Ukrainion:
Naskiĝoj
- 1417: Paŭlo la 2-a, papo (m. 1471)
- 1417: Ludoviko la 9-a, duko de Bavario-Landshut (m. 1479)
- 1443: Matiaso la 1-a Korvino, reĝo de Hungario (m. 1490)
- 1633: Samuel Pepys, angla oficisto kaj verkisto inventinta sekretan skribon (m. 1703)
- 1649: (bapto) John Blow, angla komponisto kaj orgenisto (m. 1708)
- 1650: Johann Eschenbach, germana kuracisto
- 1664: Georg Dietrich Leyding, germana komponisto, membro de la Nordgermana Orgenskolo (m. 1710)
- 1682: Christian, germana duko de la elektoprinca princlando Saksio-Weißenfels (m. 1736)
- 1685: Georg Friedrich Händel, angla komponisto kaj orgenisto (m. 1759)
- 1705: Johann Friedrich Christoph Ernesti, germana teologo kaj ĉefbibliotekisto (m. 1758)
- 1781: Sophie Schröder, germana aktorino (m. 1868)
- 1800: William Jardine, skota naturhistoriisto, aŭtoro de nomigo de nombraj birdospecioj (m. 1874)
- 1807: Carl Friedrich Keil, germana protestantisma teologo, komentisto de Malnova Testamento kaj Nova Testamento (m. 1888)
- 1840: Carl Menger, aŭstra ekonomikisto, fondinto de la aŭstria skolo de ekonomiko (m. 1921)
- 1849: Karl Buchholz, germana pentristo (m. 1889)
- 1850: Julian Ochorowicz, pola filozofo, psikologo, poeto, publicisto kaj inventisto, esploristo de mediumeco, pioniro de eksperimenta psikologio, hipnotologio, radiofonio, televido kaj parapsikologio (m. 1917)
- 1853: Otto Güthling, germana filologo, tradukisto, kreinto de vortaroj (m. 1931)
- 1855: Maurice Bloomfield, pola judo, usona lingvisto, sanskritologo (m. 1928)
- 1860: Szidor Bátor, hungara komponisto (m. 1929)
- 1860: Margarethe von Bülow, germana verkistino
- 1864: Richard Wiesel, germana kuracisto (m. 1943)
- 1886: W.E.B. DuBois, usona civilrajta gvidanto (m. 1963)
- 1872: Sándor Csukovits, hungara literaturhistoriisto kaj tradukisto (m. 1943)
- 1873: Viktor Wasylkievicz, hungara pastro kaj instruisto (m. 1922)
- 1873: Liang Kiĉao, ĉina ĵurnalisto, filozofo kaj reformisto, apoganto de la konstitucia monarkio (m. 1929)
- 1878: Kazimir Severinoviĉ Maleviĉ, rusa pentristo kaj artteoriulo, fondinto de suprematismo (m. 1935)
- 1883: Karl Jaspers, germana-svisa psikiatro kaj filozofo, kontribuinta al diagnozo de psikozoj, reprezentanto de ekzistadismo, okupiĝinta pri ento (m. 1969)
- 1884: Kazimierz Funk, pola biokemiisto, malkovrinto de tiamino, aŭtoro de la nocio vitamino (m. 1967)
- 1885: Catharina J. Roskes-Dirksen, nederlanda esperantistino, sekretariino de Vegetarana Esperanto-Ligo, premiita ĉe Internaciaj Floraj Ludoj (m. nekonata)
- 1889: Ede Bresztovszky, hungara verkisto kaj ĵurnalisto (m. 1963)
- 1891: Georgo Deŝkin, rusia oficisto kaj poeto, kunfondinto de Vilna Esperanto-societo, delegito de UEA, aŭtoro de Versaĵoj (m. 1967)
- 1895: György Csanády, hungara poeto, aŭtoro de teksto de sikula himno (m. 1952)
- 1897: Vilma Bákay rumania hungara taglibristino (m. 2001)
- 1899: Erich Kästner, germana verkisto aparteninta al Socia realismo, aŭtoro de libroj por infanoj (m. 1974)
- 1899: Elisabeth Langgässer, germana verkistino apartenanta al Revivigo katolika (m. 1950)
- 1903: Julius Fučík, ĉeĥa ĵurnalisto (m. 1943)
- 1907: Sándor Debreczy, rumania hungara pedagogo, verkisto (m. 1978)
- 1910: Piroska Makkai, rumania hungara pentristino (m. 1988)
- 1911: Yokaanam, brazila kuracisto, inĝeniero kaj aviadisto disvastiganta spiritismon kaj esperanton (m. 1986)
- 1911: Lajos Mráz, rumania hungara ĵurnalisto, redaktoro (m. nekonata)
- 1915: Paul Tibbets, usona militaviadisto de atombomba atako de Hiroŝimo (m. 2007)
- 1915: Janusz Durko, pola historiisto pri Varsovio kaj laborista movado, arkivisto, muzeologo, verkisto, profesoro, justulo inter la popoloj (m. 2017)
- 1917: József Sinka, rumania hungara reformita eklezia verkisto (m.1988)
- 1920: András Domahidy, hungara-aŭstralia verkisto kaj bibliotekisto, laborinta en Radio Libera Eŭropo (m. 2012)
- 1922: György Gera, hungara verkisto kaj tradukisto (m. 1977)
- 1929: Aleksio la 2-a, patriarko de la Rusa Ortodoksa Eklezio (m. 2008)
- 1929: Tihamér Vujicsics, serba-hungara komponisto (m. 1975)
- 1930: Jef Geeraerts, flandra oficisto kaj verkisto vivinta en Belga Kongo (m. 2015)
- 1936: Gusztáv Laczó, hungara aktoro de Oradea (m. 1990)
- 1936: Wilfrid Bach, germana klimatologo
- 1938: Jiří Menzel, ĉeĥa reĝisoro, scenaristo kaj aktoro
- 1939: Gerd-Klaus Kaltenbrunner, aŭstra kulturfilozofo kaj verkisto
- 1940: Peter Fonda, usona aktoro kaj reĝisoro (m. 2019)
- 1942: Miklós Recsenyédi Fekete, rumania hungara/hungara ĵurnalisto, verkisto
- 1949: César Aira, argentina verkisto kaj tradukisto
- 1954: Viktor Juŝĉenko, ĉefministro kaj prezidento de Ukrainio
- 1956: Zsombor Bálint, rumania hungara skulptisto kaj ceramikisto
- 1960: Naruhito, japana imperiestro
- 1965: Helena Suková, ĉeĥa-monaka tenisistino
- 1970: Marie-Josée Croze, kanada aktorino
- 1975: Natalia Verbeke, hispana aktorino
- 1994: Dakota Fanning, usona aktorino
- 2012: Estelle, sveda tronsukcedistino
Mortoj
- 155: Polikarpo, episkopo de Smirno, kristana sanktulo apartenanta al Apostolaj Patroj (n. 69)
- 1011: Willigis, germana episkopo kaj sanktulo
- 1072: Pier Damiani, itala eremito kaj episkopo, doktoro de eklezio, katolika sanktulo (n. 1007)
- 1270: Sankta Izabela de Francio, filino de la franca reĝo Ludoviko la 8-a, beatulino (n. 1225)
- 1447: Eŭgeno la 4-a, papo, konata de Florenca unio kun Ortodoksa Kristana Eklezio (n. 1383)
- 1447: Humphrey, duko de Gloucester, angla duko, patrono de humanistoj (n. 1390)
- 1476: Pietro Mocenigo, doĝo de Venecio, admiralo (n. 1406)
- 1603: Andrea Cesalpino, itala naturisto, botanikisto, kuracisto, filozofo (n. 1519)
- 1603: François Viète, franca matematikisto kaj kriptografo, konata de la formuloj de Viète (n. 1540)
- 1662: Johann Crüger, germana komponisto (n. 1598)
- 1704: Georg Muffat, aŭstra komponisto kaj orgenisto (n. 1653)
- 1765: Nikolaus Dietrich Giseke, germana teologo kaj verkisto (n. 1724)
- 1766: Stanisław Leszczyński, pola reĝo, filozofo kaj verkisto, duko de Loreno (n. 1677)
- 1792: Joshua Reynolds, angla pentristo kaj portretisto (n. 1723)
- 1803: Praskovia Kovaljova, rusa aktorino, grafino Ŝeremeteva (n. 1768)
- 1821: John Keats, angla poeto, reprezentanto de romantikismo, enestanta en Tutmonda sonoro (n. 1795)
- 1830: Jan Piotr Norblin, pola-franca pentristo, desegnisto, grafikisto, patro de la pola ĝenropentraĵo (n. 1745)
- 1834: Karl Ludwig von Knebel, germana verkisto kaj tradukisto de la klasika literaturo (n. 1744)
- 1828: Mihály Fazekas, hungara poeto, botanikisto (n. 1766)
- 1848: John Quincy Adams, prezidento de Usono, por-indiana aganto (n. 1767)
- 1848: Wilhelmine Reichard, germana aerostato-pilotino (n. 1788)
- 1855: Carl Friedrich Gauss, germana matematikisto, fizikisto, astronomo kaj geodeziisto, kontribuinta al nombroteorio, algebro, statistiko, analitiko, diferenciala geometrio, terfiziko, mekaniko, elektrostatiko, matriciko kaj optiko (n. 1777)
- 1858: Maria Barjatinskaja, germana-ruslanda mecenatino kaj filantropino (n. 1792)
- 1859: Zygmunt Krasiński, pola verkisto kaj filozofo (n. 1812)
- 1875: Jean-Baptiste Camille Corot, franca pentristo (n. 1796)
- 1892: József Arenstein, hungara instruisto, matematikisto, meteologo, membro de Hungara Scienca Akademio (n. 1816)
- 1901: Ernst Heinrich Kohl, germana inĝeniero kaj fervoja majstro (n. 1805)
- 1902: Ödön Nemes, hungara verkisto kaj pedagogo (n. 1847)
- 1908: Svatopluk Čech, ĉeĥa poeto kaj satira verkisto (n. 1846)
- 1918: Noman Çelebicihan, krime-tatara politikisto, socia aganto kaj poeto, ĉefministro de Krimea Popola Respubliko, muftio de krimeaj islamanoj, kontraŭkomunisto (n. 1885)
- 1930: Horst Wessel, germana muzikisto kaj nazio, aŭtoro de teksto por Horst Wessel Lied (n. 1907)
- 1932: László Lukács, hungara politikisto, ĉefministro (n. 1850)
- 1934: Edward Elgar, angla komponisto, reprezentanto de malfruromantikismo (n. 1857)
- 1942: Béla Pettkó, hungara historiisto kaj arkivisto esplorinta arkivejon de Vatikano (n. 1863)
- 1944: Leo Baekeland, flandra kemiisto, inventisto de bakelito (n. 1863)
- 1945: Aleksej Nikolajeviĉ Tolstoj, rusia, soveta verkisto (n. 1883)
- 1955: Paul Claudel, franca poeto, dramisto kaj diplomato (n. 1868)
- 1965: Stan Laurel, angla-usona komikulo (n. 1890)
- 1968: Jenő Dálnoki Veress, hungara pastro (n. 1882)
- 1970; Jenő Nádor, hungara ĵurnalisto (n. 1892)
- 1974: George Van Biesbroeck, belga-usona astronomo malkovrinta 16 asteroidojn (n. 1880)
- 1976: L.S. Lowry, brita pentristo (n. 1887)
- 1986: Miklós Asztalos, hungara historiisto, verkisto (n. 1886)
- 1995: James Herriot, angla bestokuracisto, aŭtoro de filmigataj libroj (n. 1916)
- 1999: Géza Gergely, rumania hungara reĝisoro (n. 1929)
- 2000: Ofra Haza, israela kantistino, komponistino kaj aktorino (n. 1957)
- 2002: Kurt Kauter, germana verkisto, kunfondinto de paca movado (n. 1913)
- 2007: Heinz Berggruen, germana-usona artkolektisto (n. 1914)
- 2008: Janez Drnovšek, ĉefministro kaj prezidento de Slovenio (n. 1950)
- 2009: Ádám Anavi, rumania hungara poeto (n. 1909)
- 2010: Orlando Zapata Tamayo, kuba masonisto, tubisto kaj disidento, malliberulo de konscienco (n. 1967)
- 2011: Nirmala Srivastava, barata doktorino pri filozofio kaj medicino, fondintino de sahaĝa jogo (n. 1923)
- 2013: Julien Ries, belga kardinalo, antropologo kaj orientalisto, historiisto pri religioj (n. 1920)
- 2019: Ira Gitler, usona ĵazĵurnalisto, historiisto kaj verkisto (n. 1928)
- 2019: Anke Besser-Güth, germana skulptistino (n. 1940)
Specialaj tagoj kaj festoj
La 23-a de februaro estas (laŭ gregoria kalendaro):
|
|