Opio estas narkota substanco, kvietiga laŭ malgrandaj dozoj, venene laŭ grandaj dozoj, kiun oni ekstraktas el la sekigita laktosuko de opiopapava verda kapsulo. Tiun materialon oni kolektas, faras el ĝi brunetan, acidetan pulvoron. Tiu konsistas el 10% morfino kaj el aliaj alkaloidoj (10-12%) kiel kodeino, tebaino, papaverino, narkotino, narceino.
Oni ekstraktas el la seka papav-kapsulo per la metodo de János Kabay. El farmacia vidpunkto, la morfino kaj la kodeino estas sendolorigiloj (analgezia), la papaverino estas antispasma drogo.
Opio povas esti englutita aŭ trinkita en dekoktado, sed ĝia plej komuna uzo estas per fumado, ofte kun la helpo de pipo (kie la opio-bulo varmiĝas per fiksaĵo sur nadlo), kelkfoje miksita kun tabako. Opio ankaŭ fumiĝas per cigaredo kun tabako (kelkfoje kanabo, la "rulaĵo" tiam estas nomita "imperia"), la efiko estas rapida kaj simila (malpli intense) al la konsumado de heroino: sento de orgasmaekstazo, intensa stato de malstreĉiĝo, tuta sensenteco al doloro (analgezia propreco de morfino), malfacileco de kunordigo de movadoj, ktp. La klasikaj kromaj efikoj de opioidoj, similaj al tiuj de heroino, povas okazi en kazoj de superkonsumado: spira depresio, konstipacio kaj forta dependeco.
Aliflanke, papavaj semoj havas multe malpli efikon kiam fumitaj per cigaredoj, pro la malgranda proporcio de morfinaj alkaloidoj, kiujn ili enhavas.
Opio ankaŭ permesas la laŭleĝan produktadon de morfino kaj kodeino. Sed ĝi ankaŭ permesas la kontraŭleĝan produktadon de heroino kaj drogomisuzo venas pli de ĝiaj derivaĵoj ol la opio ĝi mem.
Opiejo estas instalaĵo kie oni vendas kaj fumas opion. Opiejoj ekzistis en multaj partoj de la mondo en la 19a jarcento, ĉefe en Ĉinio, Sudorienta Azio, Nordameriko kaj Francio.
Leĝaro
Ekde la komenco de la 20a jarcento, multaj naciaj kaj internaciaj reguligoj reguligas produktadon kaj distribuadon de narkotaĵoj. La farmacia uzo de opio kaj ĝiaj derivaĵoj estas strikte kontrolita kaj ajna alia uzo plej ofte malpermesas ekde la Ununura Konvencio pri Narkotaj Drogoj de 1961.
Bildaro
Granda kampo de papavoj, la plantoj el kiuj opio estas farita.