Filo de Julian Ochorowicz kaj Jadwiga Sumińska. Studis en Szkoła Główna (Ĉefa Lernejo), kaj poste en Varsovia Universitato, kiun finis en 1871. En 1874 doktoriĝis en Universitato de Lepsiko per disertaĵo O warunkach świadomości (Pri kondiĉoj de konscio), kunlaborante kun profesoro Wilhelm Wundt. Dum la periodo de dispartigoj de Pollando post reveno al Varsovio, en la jaroj 1874–1875 estis ĉefredaktoro de revuo „Niwa”. De 1881 estis docento ĉe fakultato de psikologio kaj filozofio de naturo en Universitato de Lvovo. En 1882 habilitiĝis, prezentante disertaĵon titolitan Rozwój filozoficznych i chemicznych pojęć o atomach (Evoluo de filozofiaj kaj kemiajnocioj pri atomoj). En 1882 estis sendita al Parizo, kie restis kelkajn jarojn. Poste revenis al Varsovio, de 1900 estis prezidanto de Literatura Kaso.
Verkaro
Jak należy badać duszę? Czyli o metodzie badań psychologicznych (Kiel oni esploru la animon? Pri la metodo de psikologiaj studoj), 1869.
Miłość, zbrodnia, wiara i moralność. Kilka studiów z psychologii kryminalnej (Amo, krimo, kredo kaj moralo. Kelkaj prilaboraĵoj pri psikologio de krimo), 1870.
Wstęp i pogląd ogólny na filozofię pozytywną (Enkonduko kaj trarigardo de pozitiva filozofio), 1872.
Z dziennika psychologa (El la tagĵurnalo de psikologo), 1876.
O twórczości poetyckiej ze stanowiska psychologii (Poezia kreado laŭ psikologia vidpunkto), 1877.
De la Suggestion mentale, deuxieme édition, Paris, Doin, 1889.
Wiedza tajemna w Egipcie (opowiadanie historyczno-przyrodnicze) (Sekreta scio en Egiptio. Histori-natursciencaj rakontoj); Istota bytu (legenda historyczno-filozoficzna) (Esenco de ento. Histori-filozofia fabelo), (1898)
Psychologia, pedagogika, etyka. Przyczynki do usiłowań naszego odrodzenia narodowego (Psikologio, Pedagogio, Etiko. Kontribuoj al streboj de nia nacia renaskiĝo), 1917.
Bibliografio
Lilianna Nalewajska, Igor Strojecki, Julian Ochorowicz (1850-1917). Człowiek renesansu w czasach pozytywizmu. Śmiały myśliciel. Absolwent Universytetu Warszawskiego (Julian Ochorowicz (1850-1917). Renesanculo en periodo de pozitivismo. Aŭdaca pensiisto. Diplomito de Varsovia Universitato). Katalogo de ekspozicio, Varsovio 2010, ISBN 978-83-60508-56-5