La Universitato Vilno (litove: Vilniaus universitetas; latine: Universitas Vilnensis) estas la plej granda publika universitato en Litovio kaj unu el la plej malnovaj universitatoj en orienta Eŭropo – ĝi fondiĝis dum la jaro 1578. La universitato konsistas el 12 fakultatoj, 8 universitataj institutoj kaj 10 studaj kaj esploraj centroj. Ligitaj estas 3 universitataj malsanulejoj, astronomia observejo, botanika ĝardeno, universitata komputila centro kaj la universitata preĝejo Sankta Johano. La institucio apartenas al la Koimbra Grupo, internacia asocio de 41 universitatoj en Eŭropo.
Historio
La universitato Vilno fondiĝis dum la jaro fare de la reĝo Stefano Báthori de Pollando-Litovio: la komenca nomo estis Alma Academia et Universitas Vilnensis Societatis Iesu (spirita akademio kaj universitato Vilna de la Societo de Jesuo. Komence la altlernejo sub gvido de la jezuitoj konsistis el filozofia kaj teologia fakultatoj, dum la jaro 1579 la fondo konfirmiĝis de la katolika papoGregorio la 13-a. Dum la daŭro de la 17-a jarcento, aparte post la sekularigo de la jaro 1773, aldoniĝis pliaj fakultatoj.
Post la kolapso de la regno Pollando-Litovio kaj ĝia plena disdividiĝo inter la potencoj Rusio, Prusio kaj Aŭstrio, la altlernejo dum la jaro 1795 perdis la universitatan statuson, sed reakiris ĝin kiel "imperia universitato" sub rusa regado dum la jaro 1803, por la sekvaj 27 jaroj.
Ekde la jaro 1821 ĝi pro la prelegoj de la plej signifa pola historiisto kaj pli posta luktanto por libereco Joachim Lelewel iĝis centro de la nacia entuziasmiĝo de la akademia junularo; tio dum la jaro 1824 gvidis al senpostenigo de profesoro Lelewel fare de la rusiaj regantoj. La universitato pro la entuziasmiga impulso de tiuj tri jaroj tiom ekfloris, ke ĝi meze de la 1820-aj jaroj estis inter la plej grandaj universistato kaj havis pli da studentoj ol la universitato Oksfordo. Dum la jaro 1823 grupo da studentoj, inter ili la de Joachim Lelewel subtenita pollingva poeto Adam Mickiewicz enkarceriĝis por la akuzo de kontraŭimperia konspiro. Post ribelo de novembro 1830, en kiu la vilnaj studentoj ludis motoran rolon, la universitato dum la jaro 1832 plene malpermesiĝis.
Post la milito kaj la kolapso de la feŭdisma Rusia Imperio, la armeo de Pollando konkeris kaj aneksis la sudorienton de Litovio, kiu ricevis la nomon Centra Litovio kaj iĝis pola: Inter la jaroj 1919 kaj 1939 ĝi pluekzistis kiel "Stefano-Báthori-universitato". Post la konkero kaj anekso de Vilno samkiel de la tuta Baltio pere de la Ruĝa Armeo de Sovetunio la altlernejo ricevis la nomon "Kapsukas-universitato", laŭ gvidanto de la Komunista Partio de Litovio. Kiam la ŝtato Litovio reakiris sian sendependecon de Sovetunio dum la jaro 1990, tiu nomo de la komunistaj konkerantoj estis senprokraste forigita – nun la altlernejo nomiĝas nur Vilniaus universitetas.
La historia, en la pleja urbocentro situanta tereno de la universitato reflektas ĉiujn arkitekturajn stilojn reprezentatajn en Litovio: novgotiko, renesanco, baroko kaj klasikismo. Dum la lastaj jardekoj aldoniĝis kvin novaj lokoj de universitataj konstruaĵoj.
Strukturo
La universitato Vilno estas dividata en sume 12 fakultatojn, 2 institutojn kaj 4 universitatajn centrojn.
Signifa biblioteko, fondita dum la jaro 1570 per la librokolekto de la reĝo Sigismondo la 2-a de Pollando-Litovio. Ekde la jaro 1965 depona librejo de la Unuiĝintaj Nacioj, signifa kolekto de historiaj mapoj.
Lekciistoj
Interalie
Jonas Dagys (1906-1993, romanisto kaj esperantisto)
Ankaŭ iuj denaske pollingvaj lekciistoj agis en la universitato, ne nur en la 17 jaroj inter 1922 kaj 1939, kiam la urbo kaj regiono estis okupita de Pollando:
La plej multaj finstudintoj estas denaskaj litovoj, je malpli granda kvanto ankaŭ sciencistoj el la najbaraj landoj. Ke en la sekva listo aperas tiom multaj polaj nomoj, nur ŝuldiĝas al patriotisma elekto pri verkado de biografioj en la Vikipedio en Esperanto.
Ankaŭ granda nombro da esperantistoj, interalie preskaŭ ĉiuj iamaj membroj de la urba Junulara Esperanto-klubo JUNECO, finstudis en la universitato Vilno. Inter tiuj estas