Karl Jaspers

Karl Jaspers
Persona informo
Karl Theodor Jaspers
Naskonomo Karl Theodor Jaspers
Naskiĝo 23-an de februaro 1883 (1883-02-23)
en Oldenburgo, Grand Duchy of Oldenburg,  Germana Imperiestra Regno
Morto 26-an de februaro 1969 (1969-02-26) (86-jaraĝa)
en Bazelo
Tombo Friedhof am Hörnli (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio
Svislando Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato de Hajdelbergo Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Gefratoj Erna Margarete Dugend (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Gertrud Jaspers (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo filozofo
universitata instruisto
verkisto
teologo
psikiatro
kuracisto
psikologo Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Filozofio Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en Heidelberg vd
Verkado
Verkoj Aksa Epoko vd
Filozofo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Karl Theodor JASPERS (naskiĝis la  23-an de februaro 1883 (nun 1883-02-23) en Oldenburg; mortis la 26-an de februaro 1969 en Basel) estis germana psikiatro, kiu famiĝis kiel filozofo. En 1967 li fariĝis svisa civitano.

Lia verko Psychologie der Weltanschauungen (Psikologio de la mondkonceptoj) de 1919 estas rigardata kiel unu el la bazaj verkoj de ekzistadismo.

Pri la koncepto de belo

Karl Jaspers.

Jaspers, kiu post la Dua Mondmilito klopodos, kiel psikiatro, trovi sencon al tiu teruraĵo kiu estis la milito, estis kondukita al meditado pri la koncepto de belo. Laŭ Jaspers, la belo estas aplikata fakte al du diferencaj duopecoj: nome esti unuaranga (morta materio) kontraŭ esti kompleksa (individuo), krom la natura duopeco de la fundo kontraŭ la formo.

Pri la unua duopeco, oni povas resumi dirante, simple, ke la belo de la simplaj estaĵoj (dekoracioj, pejzaĝoj) nomiĝas la medio,, la etoso, la atmosfero kiujn ili eligas. Pri la belo de kompleksa estaĵo, por ekzemplo homa estaĵo, ĝi nomiĝas ĝia personeco. Individuo male al senviva dekoracio estas aŭtonoma generanto de senco, ĝi generas sian propran etoson, kaj oni nomigas ĝin efektive la personeco. Tiu personeco estas la ĉarmo, la savanto de la persono. Temas preskaŭ pri ĝia estomaniero, pri la logiko de ĝia ekzisto.

Pri la dua duopeco pri kiu oni povas apliki la koncepton de belo, Jaspers diras ke temas pri la duopeco de fundo kaj formo. La belo de la fundo, tio estas, de la esenco de la estaĵo tuŝas la savanton kaj temas pri tiu tuj priskribita kaj en kiu oni povus esti enmetita la unuan duopecon de la simpla estaĵo kontraŭ la kompleksa estaĵo. La savanto estas tiele, por Jaspers, la ŝlosila vorto por priskribi la fundon de estaĵo, kaj tiu savanto estas nepre submetita al la belo. Pri la belo de la formo, simple, temas pri la estetikismo. Io povas esti estetika laŭ aspekto, tio estas laŭ sia formo.

Pri la koncepto de historio

Karl Jaspers difinis la esprimon Aksa Epoko (nome la periodo inter la 800 a.n.e. kaj la 200 a.n.e.) kiel la dividlinio plej profunda de la historio de homo, dum kiu aperis la sama tendenco de pensaro en tri apartaj mondoregionoj: nome Ĉinio, Hindio kaj Okcidento. Ekde la Aksa Epoko, la diversaj regionoj de la Tero jam ne plu havis similan paralelecon. Laŭ Jaspers, la homeco, kiel oni konas ĝin nuntempe, naskiĝis tiam. Li no povis cerbumi konekton por tiu okazaĵo, kaj ankaŭ ne signo de interkonekto inter la popoloj de la Mediteraneo, Hindio kaj Ĉinio en tiu periodo.

Jaspers enkodukis la koncepto de la Aksa Epoko en sia libro Vom Ursprung und Ziel der Geschichte (La origino kaj celo de la historio),[1] publikigita en 1949. Tiu nomo prenas la koncepton de «akso» —de senco en la historio— de la germana filozofo G. W. F. Hegel.[2]

Notoj

  1. Karl Jaspers, Origin and Goal of History, Routledge Revivals, 2011, p. 2.
  2. Lenoir, Frédéric (2018) [2008]. Breve tratado de historia de las religiones. Barcelona: Herder Editorial. pp. 62-68. ISBN 978-84-254-3976-6.