Bonfarto laŭ PIV estas la subjektiva percepto esti en bona korpa kaj psika stato, do esti sana.
Ekster Esperanto, oni en pluraj lingvoj egaligas la vorton al la anglalingva vorto wellness [prononco pli-malpli "ŭelnes"]. Anglalingvanoj atentu ne egaligi ĝin al la vorto welfare, kiu en Esperanto egalas al la termino sociala helpo (vidu pri tio ekzemple la artikolon Sociala Ŝtato).
La anglalingva ekvivalento "wellness"
La vorto wellness, laŭdire unuafoje dum la jaro 1654 menciiĝis en anglalingva monografio de Sir A. Johnson, kiu dankis al dio pro la "good wealnesse”, do "bona sano", de sia filino. La "Oksforda Angla Vortaro" (Oxford English Dictionary), publikigita ekde la jaro 1888, listigas ĝin lige al la klarigo "bona sano". Laŭ moderna kompreno temas pri "tutisma" aŭ holisma medicina koncepto, kiu ekde la 1950-aj jaroj, unuafoje uzite en Usono, iĝis gvida termino de siatempe novspeca prisana movado.
Laŭ la difinoj de la usona kuracisto Kenneth Cooper ("la patro de la sporta metodaro "Aerobics"), la socialmedicinisto Halbert Dunn kaj aliaj inter la 1950-aj kaj 1970-aj jaroj, la termino devenu de la well-being (bonfarto) kaj fitness (korpa bonstato) respektive well-being kaj happiness (ĝojeco), do la vivstila koncepto "wellness" celu ĝojon, psikan kaj korpan bonan staton. Nuntempe la vorto asociiĝas aparte kun metodoj kaj servoj, kiuj altigas la korpan, spiritan kaj psikan bonfarton – tio inkluzivas sportajn aktivecojn, saŭnadon kaj aliajn aplikojn de varmeco, masaĝojn, meditadojn, sanokonscian elekton de nutrado kaj aliajn ofertojn.
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj