23-a de septembro
La 23-a de septembro estas la 266-a tago de la jaro (la 267-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 99 tagoj restas.
Je la 23-a de septembro okazis, interalie:
Eventoj
- Ĉiujare en tiu ĉi tempo estas (sur la norda hemisfero la aŭtuna) ekvinokso
- 1122: Konkordato de Worms finis investituran polemikon inter la papo kaj imperiestro
- 1253: Přemysl Otakar la 2-a iĝis nova reganto de la reĝlando Bohemio
- 1386: Mircea la 1-a iĝis vojevodo de Valaĥio
- 1459: Militoj de rozoj: Jorkoj venkis Lankastrojn en la batalo de Blore Heath (Anglio)
- 1617: Stanisław Żółkiewski subskribis polan-turkan traktaton surbaze de kiu Respubliko de Ambaŭ Nacioj cedis siajn influojn en Moldavio kaj sindevigis kontraŭstari al kozakoj
- 1669: Germana imperiestro Leopoldo la 1-a fondis jezuitan akademion - la nuna Zagreba Universitato
- 1771: Taĉmento de la rusia militestro Aleksandr Suvorov frakasis trupon de Bara Konfederacio en batalo de Stołowicze (proksime al Baranaviĉi) — la ribelantoj forlasis Litovion transirante al Orienta Prusio
- 1803: Barato: Brita Orienthinda Kompanio venkis Marathan Imperion en la dua milito
- 1806: Ekspedicio de Lewis kaj Clark finiĝis - la unua, kiu tra la amerika kontinento atingis Pacifikon
- 1816: Ĉefa Lernejo de Vilaĝa Mastrumado fondita kiel pola Agronomia Instituto
- 1821: Greka armeo konkeris Tripolοn en Peloponezo kaj masakris 32 mil turkojn kaj judojn
- 1831: Novembra ribelo kontraŭ la Rusia Imperio: en Płock okazis lasta kunsido de la pola nacia registaro kaj Sejmo de Pola Reĝlando
- 1846: Germana astronomo Johann Gottfried Galle malkovris planedon Neptuno, helpe de la kalkuloj de Urbain Le Verrier
- 1862: Otto von Bismarck iĝis ĉefministro de Reĝlando Prusio, indikita de la reĝo Vilhelmo la 1-a
- 1868: Porto-Riko proklamis sendependecon de Hispanio
- 1880: Jules Ferry iĝis ĉefministro de Francio
- 1889: En Japanio fondiĝis fabriko de ludiloj Nintendo
- 1893: Komercistoj el vilaĝo Trpanj estis unuaj en la Regno de Dalmatio, kiuj decidis uzi nur la kroatan lingvon en sia komerco
- 1895: En Francio fondiĝis Konfederacio Ĝenerala de la Laboro - marksisma sindikato
- 1908: Kanado: Universitato de Alberto fondiĝis
- 1916: En Vilno finiĝis unua belorusa kurso por instruistoj
- 1918: Rusia enlanda milito: en Ufa estis establita la kontraŭbolŝevika Tutrusia Provizora Registaro
- 1919: Pogromo de judoj en Fastiv komenciĝis, organizita de Blanka Armeo
- 1922: Dua Pola Respubliko: Pola Sejmo rajtigis registaron al konstruo de marhaveno en Gdynia
- 1927: Premiero de la usona filmo Sunleviĝo
- 1931: Meksiko aliĝis al Ligo de Nacioj
- 1932: Saudarabia Reĝlando fondiĝis
- 1938: En Ĉeĥoslovakio estis anoncita tutlanda mobilizo
- 1939: soveti-pola milito: pola generalo W. Przeździecki kun sia armeo evakuiĝis al najbara Litovio; Wehrmacht transdonis Drohobiĉ al la Ruĝa Armeo; en Jarosław germanoj devigis parton de judoj transiri al teritorio de Sovetunio; germana-pola milito: en Lublin pafekzekutiĝis 23 intelektuloj, en Trzebinia ĉ. 100 polaj militkaptitoj; pola majoro H. Dobrzański formis en Sanktakrucio unuan partizanan taĉmenton; al Koncentrejo Ravensbrück alvenis unua transporto de polinoj
- 1940: Likvido de polaj diplomatiejoj kaj konsulejoj en 8 urboj de neokupata Francio kaj la franca Nordafriko, kiuj sub kaŝnomoj restis por protekti polajn rifuĝintojn; Franca Hindoĉinio: japanaj trupoj nesciantaj pri interkonsento en Hajfongo atakis 3 francajn gardejojn - seriozaj perdoj ambaŭflanke; nokte de la 23-a/24-a de septembro Bomba Korpuso de RAF atakis Berlinon; Nord-Afrika kampanjo: komenco de sensukcesa 3-taga aliancana provo konkeri havenon en Dakaro, kontrolatan de franca reĝimo de Vichy
- 1941: Germana okupado de Pollando: unuaj ekzekutoj per gaso komenciĝis en koncentrejo Auŝvico; en Kingscraig (Skotlando) pola generalo W. Sikorski anoncis kreon de la Unua Aŭtonomeca Paraŝutista Brigado; Balta Maro: germanaj militŝipoj direktiĝis al Alando por malebligi al la soveta Balta Ŝiparo trairon al malferma maro
- 1942: Operaco Reinhardt: pafmortiĝis ĉ. 100 judoj el Biała Podlaska; geto en Szydłowiec estis likvidita kaj vilaĝo Kortelisy en Volinio tute detruita. Orienta Fronto: dum la batalo ĉe Stalingrado sovetaj soldatoj konkeris la Domon de Pavlov. Madagaskaro: la brita 22-a Infanteria Bataliono sen batalo eniris al Tananarivo, anoncita malferma urbo
- 1943: Operaco Reinhardt: dutaga likvido de geto en Vilno komenciĝis - malfortaj fizike estis forveturigitaj al pereigejoj en Majdanek kaj Sobibor aŭ pafmortigitaj en apudurba arbaro, 7 mil judojn kapablaj labori oni transportis al malliberejoj en Latvion kaj Estonion; Marioneta ŝtato: Itala Socia Respubliko fondita de Benito Mussolini
- 1944: Ribelo de Varsovio: Wehrmacht kaj polico pafmortigis en Varsovio 500 polojn; 200 vunditojn la germanoj murdis, parton pendumis; ribelaj unuoj retiriĝis; post damaĝo de elektrejo eksilentis Pola Radio; Ruĝa Armeo transiris la hungaran landlimon ĉe Battonya
- 1945: Usonanoj deportis de Munkeno Lída Baarová, kiu estis arestita dum la fuĝo - alveninte al Prago ŝi tuj estas translokigita al la malliberejo Pankrác
- 1949: La usona prezidanto Harry S. Truman informis, ke lia lando posedas pruvojn ke Sovetunio dum la lastaj semajnoj faris testoprovon de atombombo (ĝi okazis la 29-an de aŭgusto)
- 1950: Usona Kongreso voĉdonis leĝon pri kontraŭusona agado - komenco de makartiismo
- 1962: Hungario: rokgrupo Omega fondiĝis
- 1965: En Berlino ekkonstruiĝis Nova Nacia Galerio laŭ planoj de Ludwig Mies van der Rohe. Unua hungara aluminia buso estis finkonstruita en la fabriko Ikarus en Székesfehérvár. Dua Barat-Pakistana Milito pri Kaŝmiro finita - armistico helpe de UN
- 1973: Post alveno de ekzilo Juan Domingo Perón denove iĝis prezidanto de Argentino
- 1976: Varsovio: Komitato por Defendo de Laboristoj estas fondita kiel reago al reprezalioj en Radom kaj Ursus — la unua en Pola Popola Respubliko malkaŝa opozicia organizo, fondita laŭ koncepto de Antoni Macierewicz
- 1980: En Pittsburgh (Pensilvanio) okazis lasta koncerto de Bob Marley
- 1980: En Pola Popola Respubliko oni arestis Leszek Moczulski, gvidanton de la Konfederacio de Sendependa Pollando
- 1982: Amine Gemayel igis prezidento de Libano
- 1983: Sankta-Kito kaj Neviso aniĝis al Unuiĝintaj Nacioj
- 1985: Malfermo de Muzeo Picasso en Parizo
- 1992: Litovio proklamis tagon pri la genocido de judoj
- 1997: En Slovakio kreiĝis Nacia parko Muránska planina
- 1998: Konsilio pri Sekureco de Unuiĝintaj Nacioj adoptis rezolucion, kiu alvokas Jugoslavion ĉesi militagojn en Kosovo
- 2000: Malkovro de la lunoj de Saturno: Siarnako kaj Tarvo
- 2001: Barato: en subŝtato Keralo finiĝis daŭrantaj kun paŭzoj de la 25-a de julio faloj de ruĝa pluvo, kiu enhavis nekonatajn por la scienco vivajn ĉelojn
- 2002: Belgio leĝigis eŭtanazion. Unua versio de senpaga TTT-legilo Mozilla Firefox estis eldonita de Mozilla-Fondaĵo
- 2004: Pli ol 3000 homoj mortis en Haitio post kiam Uragano Jeanne amase inundis kaj kaŭzis kotajn terglitojn
- 2006: Toomas Hendrik Ilves iĝis prezidento de Estonio
- 2012: En Belorusio okazis parlamenta baloto
- 2013: Egipta Islama Frataro ricevis juran malpermeson de agado kaj ĝia havaĵo estis konfiskita
- 2014: Milito kontraŭ la Islama Ŝtato komenciĝis - bombaviadiloj de Usono, Barejno, Jordanio, Kataro, Sauda Arabio kaj Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj komencis bombi elektitajn celojn de la Islama Ŝtato sur teritorio de Sirio
- 2017: En Varsovio oni inaŭguris monumenton al generalo S. Sosabowski
- 2020: Aljaksandr Lukaŝenka ĵuris kiel prezidento de Belorusio.
- 2020: Pollando: Biomed-Lublin Produktejo de Seroj kaj Vakcinoj finis unuan etapon de la produktado, surbaze de sangoplasmo, de pli ol 3 mil dozujoj kontraŭ COVID-19
- 2022: Invado de Rusio en Ukrainion: Nokte Usona Sekretario de Ŝtato konstatis, ke Rusio disŝiris internacian ordon, kaj rilatante al Buĉa, Irpin kaj Izjum, kie estis malkovritaj torturejoj kaj amasaj tomboj, la rusoj postlasas hororon
Naskiĝoj
- -63: Aŭgusto Cezaro, unua imperiestro de Romia imperio (m. 43)
- 1158: Ĝofredo la 2-a (Bretonio), filo de Henriko la 2-a (Anglio) (m. 1186)
- 1215: Kublajĥano, imperiestro de Mongolio (m. 1294)
- 1392: Filippo Maria Visconti, lasta reganto de Milano (m. 1447)
- 1434: Jolando de Francio, princino de Francio (m. 1478)
- 1533: Stefano Batory, reganto de Transilvanio, pola reĝo (m. 1586)
- 1596: Joan Blaeu, nederlanda kartografiisto (m. 1673)
- 1713: Fernando la 6-a, reĝo de Hispanio (m. 1759)
- 1740: Go-Sakuramachi, imperiestrino de Japanio (m. 1813)
- 1754: Johann Joachim Bellermann, germana orientalisto kaj pedagogo (m. 1842)
- 1771: Kokaku, imperiestro de Japanio (m. 1840)
- 1778: Mariano Moreno, argentina politikisto, diplomato, batalanto pri sendependeco (m. 1811)
- 1791: Theodor Körner, germana poeto kaj dramverkisto (m. 1813)
- 1791: Johann Franz Encke, germana astronomo (m. 1865)
- 1795: Wenceslas Bojer, aŭstra botanikisto, vojaĝanto (m. 1856)
- 1802: Louis Metz, germana dratisto kaj politikisto (m. 1882)
- 1829: Friedrich Dittes, germana pedagogo (m. 1896)
- 1829: Hermann Müller, germana botanikisto kaj pedagogo (m. 1883)
- 1861: Robert Bosch, germana inventisto, inĝeniero, industriisto kaj filantropo, fondinto de la entrepreno Robert Bosch GmbH (m. 1942)
- 1865: Emma Orczy, angla verkistino (m. 1947)
- 1871: František Kupka, ĉeĥa pentristo kaj grafikisto (m. 1957)
- 1874: Ernst Streeruwitz, aŭstra politikisto kaj industriisto (m. 1952)
- 1874: Lilli Baitz, aŭstra artmetiistino kaj pupfaristino (m. 1942)
- 1888: János Sándor, rumania hungara kuracisto (m. 1976)
- 1895: Béla Nagy, rumania hungara fotisto (m. 1969)
- 1896: Josef Gerö, aŭstra juristo, politikisto kaj sportfunkciulo (m. 1954)
- 1898: Alfred Margul-Sperber, rumana verkisto germanlingva (m. 1967)
- 1901: Jaroslav Seifert, ĉeĥa Nobelpremiita poeto, ĵurnalisto kaj tradukisto (m. 1986)
- 1903: Ferenc Fülöp, hungara popoldancisto (m. 1986)
- 1909: Erzsébet Erdei, rumania hungara pentristino (m. 2001)
- 1909: Arthur Weisbrodt, germana optikisto kaj komunista rezistadano (m. 1944)
- 1911: Béla Nagy, hungara presisto, teatrestro (m. nekonata)
- 1913: Ernst Schnabel, germana verkisto, pioniro de porradia dokumentado (m. 1986)
- 1915: Zoltán Kaszab, hungara entomologo kaj biologo (m. 1986)
- 1920: Ovadia Josef, israela ĥareda rabeno (m. 2013)
- 1920: Mickey Rooney, usona aktoro (m. 2014)
- 1924: Péter M(átyás) Sebők, rumania hungara agronomo (m. 2003)
- 1926: John Coltrane, usona ĵaz-saksofonisto, unu el pioniroj de libera ĵazo (m. 1967)
- 1927: László Balázs, rumania hungara lingvisto, universitata docento (m 1990)
- 1930: Ray Charles, usona ritmenblusa muzikisto (m. 2004)
- 1931: Zoltán Uray, rumania hungara biologo kaj radiologo
- 1933: István Orbán, rumania hungara inĝeniero, tradukisto (m. 1988)
- 1935: Dénes Székely, rumania hungara koreografo (m. 2011)
- 1938: Romy Schneider, aŭstra aktorino (m. 1982)
- 1942: András Bárczi, rumania hungara pentristo, instruisto
- 1943: Julio Iglesias, hispana kantisto
- 1944: László Mirk, rumania hungara instruisto, ĵurnalisto
- 1946: Franz Fischler, aŭstra politikisto, membro de Eŭropa Komisiono
- 1949: Bruce Springsteen, usona kantisto, kantverkisto kaj gitaristo
- 1968: Gian Franco Saba, ĉefepiskopo de Sassari
- 1968: Wendelin Werner, franca matematikisto, laŭreato de Medalo Fields
- 1977: Piero Esteriore, svisa muzikisto kaj kantisto
- 1985: Damien Jouillerot, franca aktoro
Mortoj
- 79: Lino, papo, sanktulo, komence konsiderata la unua papo
- 788: Aelfwald la 1-a, reĝo de Northumbria, Anglio (n. nekonata)
- 965: Al-Mutanabi, araba poeto kaj vojaĝisto (n. 915)
- 1230: Alfonso la 9-a, reĝo de Leono (n. 1171)
- 1241: Snorri Sturluson, islanda historiisto, poeto, kaj politikisto, aŭtoro de Proza Edda kaj Heimskringla (n. 1178)
- 1461: Karlo de Viano, titola reĝo de la Reĝlando de Navaro (n. 1421)
- 1448: Adolfo la 2-a, duko de Kleve en Sankta Romia Imperio (n. 1773)
- 1508: Beatrico de Aragono, hungara reĝino (n. 1457)
- 1700: Nicolaus Adam Strungk, germana komponisto (n. 1640)
- 1738: Herman Boerhaave, nederlanda kuracisto kaj humanisto (n. 1668)
- 1794: Heinrich Julius Bruns, germana pedagogo kaj lernejestro (n. 1746)
- 1812: József Rájnis, hungara poeto, tradukisto, pedagogo (n. 1741)
- 1835: Vincenzo Bellini, itala operkomponisto (n. 1801)
- 1836: Maria Malibran, franca operkantistino (n. 1808)
- 1850: José Gervasio Artigas, urugvaja nacia heroo, sudamerika politikisto (n. 1764)
- 1870: Prosper Mérimée, franca verkisto, dramaturgo, historiisto, arkeologo (n. 1803)
- 1882: Friedrich Wöhler, germana kemiisto ricevinta organikan kombinaĵon - ureo, fosforon, berilion (n. 1800)
- 1896: Ivar Aasen, norvega lingvisto kaj poeto, kreinto de novnorvega lingvo nynorsk (n. 1813)
- 1920: Inessa Armand, rusia komunistino, amatino de Lenin (n. 1874)
- 1923: Ferenc Sperker, hungara agrikulturisto (n. 1857)
- 1929: Richard Adolf Zsigmondy, aŭstra-hungara-germana Nobelpremiita kemiisto (n. 1865)
- 1939: Sigmund Freud, aŭstria neŭropsikiatro, kreinto de psikoanalizo (n. 1856)
- 1939: Janusz Budzanowski, pola skolto, defendinto de Grodno (n. 1923)
- 1955: Francisco Gavidia, salvadora poeto, ĵurnalisto, aŭtoro de planlingvo Salvadoro (n. 1863)
- 1959: Juliusz Kriss, pola esperantisto, kiu organizis studentan Esperanto-movadon en Krakovo, kunlaboranto de "Pola Esperantisto", "Esperantista Voĉo", "La Revuo" (n. 1891)
- 1960: Árpád László, hungara komponisto (n. 1864)
- 1966: Gábor Incze, hungara pastro, teologo, eklezia verkisto kaj historiisto (n. 1898)
- 1968: Pio el Pietrelcina, itala katolika pastro, kapuceno, stigmatizita sanktulo (n. 1887)
- 1969: Jozefo Alfus, pola librotenisto, partoprenanto de UK 1912, kasisto de UK 1931, eldoninto de la dramo Dibuk, prezidanto de la Asocio de Esperantistoj en Pollando, estrarano de Pola Esperanto-Asocio (n. 1892)
- 1970: Bourvil, franca aktoro kaj kantisto (n. 1917)
- 1973: Pablo Neruda, ĉilia Nobelpremiita poeto (n. 1904)
- 1980: Johann Madersbacher, aŭstra teologo kaj katolika dekano (n. 1908)
- 1982: Imre Dobozy, hungara verkisto, scenaristo kaj ĵurnalisto, enestanta en Hungara Antologio (n. 1917)
- 1983: Ferenc Kósa-Huba, rumania hungara skulptisto (n. 1910)
- 1988: Tibor Sekelj, jugoslava mondcivitano, verkisto, ĵurnalisto, poligloto, esploristo de Sudameriko, Azio kaj Afriko, kunfondinto de Internacia Geografia Asocio, Komisiono por Ordigo de Geografiaj Nomoj, Instituto por Oficialigo de Esperanto kaj Esperantlingva Verkista Asocio, honora membro de UEA, akademiano (n. 1912)
- 2004: André Hazes, nederlanda kantisto (n. 1951)
- 2006: Aladár Pege, hungara kontrabasisto, komponisto (n. 1939)
- 2015: Lajos Sike, rumania hungara ĵurnalisto (n. 1938)
- 2017: Hubert Feichtlbauer, aŭstra ĵurnalisto kaj publicisto (n. 1932)
- 2019: Al Alvarez, angla poeto kaj literaturkritikisto (n. 1929)
- 2020: Juliette Gréco, franca kabareda kantistino kaj aktorino, partoprenantino de franca rezistado (n. 1927)
- 2020: Iván Verebély, hungara aktoro, komikisto, voĉoaktoro (n. 1937)
Specialaj tagoj kaj festoj
La 23-a de septembro estas (laŭ gregoria kalendaro):
|
|